Stadiono Mircea Chivu (Reșița)
Stadiono Mircea Chivu | |||
---|---|---|---|
Stadionul Mircea Chivu | |||
stadiono | |||
Situo | |||
Loko | Reșița Rumanio | ||
Geografia situo | 45° 16′ 55″ N, 21° 53′ 22″ O (mapo)45.2819421.88945Koordinatoj: 45° 16′ 55″ N, 21° 53′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Datumoj | |||
Konstruadita | 1926 | ||
Kapacito | 12.500 | ||
La stadiono Mircea Chivu estas futbala stadiono sude en la urbo Reșița (Rumanio). Ĝi servas kiel hejma stadiono de du teamoj:
- la dua-liga teamo CS Metalul Reșița,
- la tria-liga teamo CSM Școlar Reșița.
La stadiono estis konstruita en 1926 kaj havas lokojn por 12.500 spektantoj, el kiuj 6.100 estas sidlokoj. Ĝi portas la nomon de Mircea Chivu, patro de la futbalisto Cristian Chivu, kapitano de la nacia teamo de Rumanio. Cristian Chivu naskiĝis en 1980 en Reșița kaj lernis futbaladon instruate de sia patro, trejnisto, kiu en la 1970-aj jaroj estis futbalisto de la universitato Craiova.
En 2010 tie estis inaŭgurita marmora busto de Mircea Chivu (mortinta la 1-an de aprilo 1998), en ĉeesto de lia filo.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Cristi Chivu, pe stadionul unde a debutat în fotbal (Cristi Crivu en la stadiono, kie li debutis futbale) (rumane) (HTML). adevarul.ro (2010-05-25). Alirita 2015-04-05.