Stadiono Steigerwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadiono Steigerwald
Steigerwaldstadion
Antaŭaj nomoj
Mitteldeutsche Kampfbahn (1931–1948)
Georgij-Dimitroff-Stadion (1948–1991)
Steigerwaldstadion (aera foto 2018)
Steigerwaldstadion (aera foto 2018)
futbala stadiono
Situo
Loko Arnstädter Straße 55
Erfurt, Germanio
Geografia situo 50° 57′ 37″ N, 11° 2′ 14″ O (mapo)50.96022711.037247Koordinatoj: 50° 57′ 37″ N, 11° 2′ 14″ O (mapo)
Stadiono Steigerwald (Turingio)
Stadiono Steigerwald (Turingio)
DEC
Stadiono Steigerwald
Stadiono Steigerwald
Stadiono Steigerwald
Map
Stadiono Steigerwald
Datumoj
Malfermita 17-a de Majo 1931
Renovigoj 1948, 1970, 1976, 1981, 1993–1994, 1999–2003, 2015–2017[1]
Malkonstruo 2015 (parte)
Posedanto Stadt Erfurt
Operacianto Arena Erfurt GmbH
Surfaco Naturrasen
Arkitekto HPP Architekten (2014–2016)[2]
Kapacito 18 599 lokoj (ekde 2017)
17 500 lokoj (2014)
Dimensioj 105 × 68 m
Luantoj
* FC Rot-Weiß Erfurt
Aranĝoj
* Länderspiele der deutschen Fußballnationalmannschaft der Frauen
vdr
elaera foto
la granda tribuno.

Steigerwald-stadiono (germane Steigerwaldstadion) estas universala atleta-sporta ekzercejo kaj konkursejo en Erfurto, Germanujo. Ĝi ofertas,ekde 2017, lokon por 18.599 vizitantoj. Konstruita en 1931 kaj nuntempe uzate plejparte por futbalaj matĉoj ĝi funkcias kiel hejmstadiono de la futbalklubo FC Rot-Weiß Erfurt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post kvar jarojn de konstruo la stadiono estis inaŭgurita en la 17-a de majo 1931 sub la nomo "Mezgermana areno" (Mitteldeutsche Kampfbahn). Je la komenco ĝi ne estis planita kiel hejmo por futbalklubo sed estis tipa multfunkcia stadiono: kun 500 m longa kurejo kaj 8 m longa gazonkurejo por la rajdsporto.

Krom la konkursoj de malpeza atletiko okazis ankaŭ futbalmatĉo inter erfurta distriktteamo kaj iu teamo el Aŭstrujo. La maksimuma enhavokapacito de la areno estis de 35.000 spektantoj. La impona podio el ligno, kies gaja kromnomo estis "Faruna kesto" uziĝis ĝis 1993, sed alkonstruitis nur en 1934. Tie ĉi 1.200 aliaj sportemuloj trovis lokon. Jam unu jaron poste, la 25-an de aŭgusto 1935 estis la unua internacia futbalmatĉo: Germanujo venkis Rumanion je 4:2 goloj.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

la t.n. Maratono-portalo kiu malkonstruitis en januaro 2015

Post la Dua mondmilito sportaĵoj ĉesis kaj la novaj okupantoj en Sovetunio utiligis la areon por kultivi terpomojn. La 6-an de novembro 1948 la stadiono estas remalfermita kun nova gazono kaj sub nova nomo: ĝi ekportas la nomon de la bulgara komunisto Georgij Dimitrov.

Tie la erfurtaj futbalistoj havis siajn plej grandajn venkojn en 1954 kaj 1955, kiam la legenda teamo "Turbine" fariĝis ĉampiono de GDR. La ĝis hodiaŭ nevenkita rekordo koncerne spektantarkvanton estas de 1964 okaze de ludo kontraŭ la klubo "Chemie Leipzig" kun 47390 spektantoj. Sume kvin fojojn la orientgermana nacia teamo ludis en Erfurto: por la unua fojo en 1961 (kontraŭ Maroko) kaj la lastan en 1989 (kontraŭ Bulgario). Dum 1956-73 la areno estis pligrandigita paŝon post paŝo.

Sed ne nur piedpilko allogadas publikon! Regulo la stadiono servis kiel etapocelo de la "Internacia veturo por la paco"; ĝi ankaŭ gastigis konkursojn de malpeza atletiko. Je la fino de la 1960-aj jaroj fariĝis la 400 m longa kurejo el tartano kaj la 6-an de oktobro 1970 kvar novaj kaj helegaj lumĵetiloj ilumis la tuton: en tiu tago gastis en Erfurto la hungara teamo de "Vasa Budapest".

Post plebiscito la plejmulto de la erfurtano favoris en 1991 la nomoŝanĝon al "Steigerwaldstadion". En julio 1993 - okaze de la 94-a Germanaj atletikaj ludoj - uzitis por la unua fojo la nova tribuno. Pro sekurecaj kialoj nuntempe la maksimume permesita kvanto da spektantoj estas de 17.500 (el kiuj 4.000 sur sidlokoj tegmentitaj). Pro la kaduka stato la stadiono baldaŭ alikonstruiĝos al modernega multfunkcia eventigejo[3]. Tre proksime troviĝas la Turingio-halo.

Alikonstruo[redakti | redakti fonton]

Inter 2015 kaj januaro 2017 la stadiono profunde alikonstruitis.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2017 ekzistas krome sportmuzeo en la nova multfunkcia areno. Ĝi nomiĝos "Erfordium". Ne nur la futbalklubo FC Rot-Weiß Erfurt prezentiĝos sed ankaŭ aliaj en Erfurto sukcese flegitaj kaj flegataj sportspecoj (ekz. malpeza atletiko aŭ biciklado). La ekspona spaco estas granda pli ol 200 kvadrataj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Skrentny: Das große Buch der deutschen Fußball-Stadien; Werkstatt-eldonejo; 2001; ISBN 3-89533-306-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. stadiumdb.com: Description: Steigerwaldstadion (englisch)
  2. stadiumdb.com: Umbau Steigerwaldstadion (englisch)
  3. [1]