Staffelbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staffelbach
Blazono de Staffelbach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 17′ 0″ N 8° 2′ 50″ O / 47.28333 °N, 8.04722 °O / 47.28333; 8.04722 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 0″ N 8° 2′ 50″ O / 47.28333 °N, 8.04722 °O / 47.28333; 8.04722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1039
Areo 8,94 km²
Alteco 488 m super marnivelo
Poŝtkodo 5053
Komunumkodo 4284
Mapo de Staffelbach
vdr

Staffelbach estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1039 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Staffelbach situas ĉe la bordo de la rivero Suro. La komunuma areo etendiĝas sur la tuta larĝeco de la valo, sed la efektiva vilaĝokerno troviĝas sur la okcidenta valflanko sur proksimume 30 metrojn alta finmoreno de la iama glaciepoka Reuss-Glaĉero.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,94 km², de kiuj 3,50 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,63 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 680 m s.m. sur la monteto Altrüti, kaj la plej malalta punkto sur alteco de 462 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Staffelbach limas en nordo al Schöftland, en nordoriento al Schlossrued, en oriento al Kirchleerau, en sudoriento al Moosleerau, en sudo al Attelwil, en sudokcidento al Wiliberg, en okcidento al Bottenwil, kaj en nordokcidento al Uerkheim.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Staffelbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee pasas proksimume 1 kilometron oriente de la vilaĝo. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Schöftland al Sursee.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 7 kilometrojn norde ĉe Kölliken.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Staffelbach datiĝas de la 15-a de julio 1220 kiel Staphelbach el donacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Urban.

En mezepoko Staffelbach ĝis la jaro 1173 troviĝis sub la regado de la Grafoj de Lencburgo, poste ĝi apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Staffelbach venis sub berna regado. Ĝis 1496 la malalta jurisdikcio pri Staffelbach apartenis al Zofingo, poste Bottenwil estis atribuita al la tribunala distrikto de Kölliken de la voktejo Lencburgo. Kiam okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunumo servuteco, Staffelbach estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]