Stagecoach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diliĝenco
filmo
Originala titolo Stagecoach
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15-a de februaro 1939
Daŭro 96 minutoj
Ĝenro Vesterno
Kameraado Bert Glennon
Reĝisoro(j) John Ford
Produktisto(j) Walter Wanger
Scenaro Dudley Nichols
Ben Hecht
Laŭ la verko de Ernest Haycox
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Nov-Meksiko
Muziko de Gerard Carbonara
Ĉefrolantoj Claire Trevor
John Wayne
Produktinta firmao Walter Wanger Productions
Distribuo United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Muziko en Filmo • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Stagecoach (anglalingve "Diliĝenco") estas 1939-a vesterna filmo, direktita de John Ford kaj verkita de Dudley Nichols kaj Ben Hecht. Ĝi estas adaptigo de novelo de Ernest Haycox, "The Stage to Lordsburg" (La Diliĝenco al Lordsburg). Eble la rakonto ankaŭ estis influita de "Boule de Suif", novelo de Guy de Maupassant.

Kvankam Ford faris multaj silentaj filmoj en la vesterna ĝenro antaŭ Stagecoach, ĉi tiu estis lia unua filmo kun sono. Ĝi ankaŭ estis unu el la unu el multaj filmoj faritaj ĉe loko en Monument Valley en la Usona sudokcidenta laŭ la ŝtatlimo inter Arizono kaj Utaho. En multaj el liaj vesternaj filmoj faritaj tie akoris John Wayne.

Ĝi estas ofte citata inter la plej influaj filmoj iame faritaj. Orson Welles diris ke ĝi estas perfekta ekzemplo de film-farado kaj spektis ĝin pli ol kvardekoble dum la farado de Citizen Kane. Kurosawa Akira diris ke Stagecoach estis unu el siaj preferitaj filmoj kaj influa en sia farado de sia Shichinin no samurai.

Premioj

La filmo gajnis du Akademiajn Premiojn kaj kandidatiĝis pluan kvin. Ĝi gajnis Akademiajn Premiojn por plej bona subtena aktoro (Thomas Mitchell), plej bona muziko (Richard Hageman, W. Franke Harling, John Leipold, Leo Shuken). Ĝi kandidatiĝs por plej bona filmo kaj aliaj.

La filmo estas honorita de la Usona Kongresa Biblioteko en 1995 kiel "kultura grava filmo" kaj elektita por preservado en la Usona Nacia Film-Registro.