Stajponto
El Vikipedio
Ponto apud Heusden (Nederlando)
Stajponto aŭ Staja pendponto estas multuzata ponto ĉe mezgtrandaj ĝis grandaj spanoj.
Tiu tipo de ponto havas veturejon (vojo aŭ fervojo) kiu pendas al dikaj kabloj (la stajoj). En la stajoj oni parolas pri tirforto. La kabloj estas senpere ligitaj al la pilono. La pilonoj forkondukas la pezon de la ponto al la fundamento; en la pilonoj oni parolas pri premforto.
Stajapontoj plejofte estas uzataj ĉe pli grandaj spanoj.
Konataj stajpontoj [redakti]
- La Ponto al Ruski-insulo apud Vladivostoko en Rusio
- La Viadukto de Millau apud Millau en Francio
- La Ponto de golfo Hangzhou en Ĉinio
- La Abdounponto ein Amano en Jordanio
- La Liberecponto en Novi Sad en Serbio
- La Sundoponto inter Kopenhago (Danlando) kaj Malmö (Svedio)