Stalaktito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stalagtitoj

Stalaktitogutoŝtono estas ofta fenomeno en kavernoj: el gutanta kalk-enhava akvo formiĝas roka kolono pendanta el la plafono.

Samtempe el la stalaktito gutoj falas surteren. Tie formiĝas stalagmito.

Stalaktito en difinitaj cirkonstancoj povas formiĝi ankaŭ en artefaritaj kavoj, kie el la betono eliĝas longa stalaktito. Ĉiujare la stalaktito pli kaj pli longiĝas, ekzemple jare po 1 cm-ojn. Helpe de observado oni povas kalkuli aĝon de la kaverno. Se la fenomeno daŭras tre longe, la stalagmito kaj la stalaktito kontaktiĝas, tio estas la stalagnato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]