Stalin-linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soveta fortikaĵa kanono 76mm (L-17).

Stalin-linio estis sistemo de fortikaĵoj sur la okcidenta limo de Sovetunio, konsistanta el fortikigitaj regionoj de Karela istmo ĝis Nigra Maro.

Oni oficiale ne nomis en Sovetunio tiujn ĉi fortikaĵojn Stalin-linio. Tiel nomigis ĝin sole la germana propagando kaj la okcidenta presaro. Komenco de la konstruado de la fortikigitaj regionoj falas en la jaron 1929, al defendo kontraŭ la pola agresio. Post alligo de la okcidenta Belorusio kaj la okcidenta Ukrainio ĝi sensignifiĝis kaj ĝi estis anstataŭigita de Molotov-linio, situanta 300 km pli okcidente. Ĝi ludis signifan rolon en la komenco de Granda Patriota Milito, precipe en sudokcidenta direkto, kie ĝi retenis la kontraŭulon du semajnojn. Pli grandan rolon ĝi havis sur Karela istmo antaŭ Leningrado. Ĉi tie la finnaj soldataroj haltis sur la malnova limo kaj rifuzis eĉ spite al la germanaj apeloj marŝi al Leningrado. La sovetaj taĉmentoj tiel povis ekdefendi en la fortikaĵoj.

Anoj de ideo de fortikigita spaco en la soveta armea teorio trovis komprenon por siaj proponoj ĉe la plej superaj armeaj rondoj. En la jaro 1931 elkreskis laŭlonge laŭ limoj la unuaj rezistkapablaj objektoj de daŭraj fortikaĵoj. La sovetaj fortikaĵoj estis konstruataj sume en 11 regionoj kaj en du malpli forte konstruitaj sektoroj. Ĝis la jaro 1934 nombro de finitaj objektoj atingis bonan nombron de 132 artileriaj fuortoj kaj fortikigitaj pafpostenoj, 248 fuortoj armitaj per kontraŭtankaj kanonoj kaj mitraloj, 2572 mitralobjektoj kaj 132 batalpostenoj. En la jaro 1934, kiam restis ankoraŭ kelke da dekoj da objektoj nefinitaj, la soveta generalstabo interrompis pluan konstruadon de daŭraj fortikaĵoj. En alikalkulo de la tuta denseco de objektoj de Stalin-linio estis en unu kilometro de batalfronto proksimume 1,7 objektoj. La denseco de francaj fortikaĵoj estis ja multe pli granda, sed la sovetaj fortikaĵoj estis konstruitaj per movadcentra maniero kaj ĝi ŝirmis sole la plej gravajn direktojn de ebla malamika atako. Spacojn inter la unuopaj fortikaĵoj baris kampaj fortikaĵoj.

Pafdenseco de la unuopaj nodoj de rezisto diferencis laŭ graveco de la barata direkto. La malplej alta tipo havis en spaco je la larĝeco 10 – 12 km kaj la profundeco dislokigita sume 6 – 8 artileriajn fuortojn, ĉiu kun du fortikaĵkanonoj de kalibro 76 mm, 32 kanonajn kaj mitralajn kasematojn, 14 ferbetonajn pafpostenojn por du ĝis tri kaj pli pezaj mitraloj, 10 – 15 pafpostenojn por 45 mm kontraŭtankaj kanonoj, tri ĝis kvin malfermitajn pafpostenojn por migranta artilerio, unu ĝis du pafpostenojn por kontraŭaviadilaj baterioj, 12 – 15 reziskapablajn postenojn kaj gvatfuortojn por komandantoj kaj ok postenojn por lumĵetiloj.

Objektoj de la soveta Stalin-linio havis metrajn ĝis dumetrajn ferbetonajn murojn, rezistantaj al artileriaj obusoj ĝis kalibro de 210 mm. La plej kutima objekto – artileria kaj mitralfuorto – havis hom-ekipon 20 viroj, priservanta kontraŭtankan kanonon, du mitralojn kaj teknikajn ekipaĵojn inkluzive de radiostacio.

Diference de la francaj daŭraj fortikaĵoj la sovetaj estis multe pli simplaj. Krom la flankaj ĝi uzis ankaŭ frontajn pafadojn. Por okupi ilin ne estis bezone organizi kaj prepari taĉmentojn kun granda nombro de fakuloj, sed okupis ilin mitralaj kaj pioniraraj batalionoj de aparta destino.

Vidu ankaŭ