Stalin-premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La medalo de la Stalin-premio

La Stalin-premio estis la plej altranga civila distingo en la Sovetunio dum la Stalin-epoko. Ĝi estis fondita en decembro 1939 honore de 60-jara jubileo de Stalin. Unua premio estis atribuita en 1941. La premio estis utilita por honorigi elstarajn atingojn en scienco, literaturo, arto kaj muziko. Ofte oni donis la premion pro unuopaj artaĵoj de artisto.

Konataj premiitoj estis Sergej Prokofjev, Sergej Ejzenŝtejn, Ilja Erenburg, Anatolij Ribakov, Miĥail Kalaŝnikov, Dmitrij Ŝostakoviĉ, Lev Termen, Pablo Neruda, Manfred von Ardenne, Andrej Saĥarov, Igor Tamm, Igor Kurĉatov. La lastaj 3 fizikistoj ricevis la premion en 1954. Ekde 1966 oni transdonis la Ŝtatan premion de Sovetunio.

Vidu ankaŭ