Stalinurbo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stalinurbo estis la nomo de multaj urboj en la t.n. socialisma ŝtataro de Orienta Eŭropo. La nomo estis donata pro altestimo al Stalin en la 1950-aj jaroj, dum la dura stalinismo, kaj la urboj estis transnomitaj (ĉefe) en la 1960-aj jaroj pro la mal-stalinigo.

Enhavo

Stalinurboj laŭ landoj [redakti]

Albanio: Qyteti Stalin [redakti]

1950 ĝis 1990, nun Kuçovë


Bulgario: Stalin [redakti]

Stalin (urbo) en Bulgario, 1949 ĝis 1956, nun Varna


Ĉeĥoslovakio/Ĉeĥio: Stalingrad [redakti]

Stalingrad estis de ____ ĝis 1961 nomo de satelita urbo de Ostrava, nun kvartalo "Nové Město" de Karviná.


GDR/Germanio: Stalinstadt [redakti]

Stalinstadt ekestis kiel urbo por la laboristoj de Eisenhüttenkombinat Ost (Fandofabriko Oriento). Ĝi fondiĝis somere de 1950 same kun la ekipado de fandouzino. La 1-an de februaro 1953, ĝi iĝis memstara urbo kaj prenis la nomon de Stalin la 7-an de majo 1953: Stalinstadt (Stalinurbo).

Post disvolviĝo de malstalinigo, la urbo transnomiĝis Eisenhüttenstadt la 13-an de novembro 1961 per kunfandiĝo de la komunumoj Stalinurbo, Fürstenberg/Oder kaj Schönfließ.


Hungario: Sztálinváros [redakti]

Sztálinváros en Hungario estis nomita tiel en 1951. Pli frue estis tie nur vilaĝo Dunapentele. Sur la kampoj oni konstruis industrian urbon, kie oni fandadis la feron. Ekde la 25-a de novembro 1961 la urbonomo estas Dunaújváros (= Danuba Nov-Urbo).


Pollando: Stalinogród [redakti]

Stalinogród estis de 1953 ĝis 1956 la nomo de la urbo Katowice.


Rumanio: Oraşul Stalin [redakti]

Oraşul Stalin estis en la jaroj 1951 ĝis 1961 la nomo de la urbo Braşov (Kronstadt).


Sovetunio/Kartvelio: Staliniri [redakti]

Staliniri estis la nomo de la urbo Cĥinvalo en la jaroj 1934-1961.


Sovetunio/Rusio [redakti]

Stalingrad [redakti]

Stalingrad estis de 1925 ĝis 1961 la nomo de la pli frua urbo Caricin, hodiaŭ Volgograd (ekde 1961).

Stalinogorsk [redakti]

Stalinogorsk tiel nomata de 1953 ĝis 1961, fondiĝis 1930 kiel Bobriki, nomiĝas ekde 1961 Novomoskovsk.

Stalinsk [redakti]

Stalinsk nomiĝis ĝis 1961 la urbo Novokuzneck.


Sovetunio/Ukrainio: Stalino [redakti]

Stalino de 1924 ĝis 1961 estis la nomo de la urbo Juzovka, hodiaŭ Doneck (ekde 1961).


Sovetunio/Taĝikistano: Stalinabad [redakti]

Stalinabad estis de 1929 ĝis 1961 la nomo de la urbo Duŝanbe.


Aliaj nomobjektoj [redakti]