Stamĉelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stamĉeloj (aŭ praĉeloj) estas korpaj ĉeloj, kiuj ankoraŭ ne estas diferencitaj. Tio estas, ke ili estas en formo, kiu ne estas specialigita por organisma funkcio (ekz. hepatoĉelo), sed el ĝi povas evolui al iu ajn ĉelo per mitozo. Oni povas gajni stamĉelojn el la sango de la umbilika ŝnuro.

Multaj esploristoj kredas, ke stamĉeloj revolucios medicinon, permesante al kuracistoj ripari specifajn histojn aŭ kultivi organojn.

Enhavo

Formoj [redakti]

Ekzistas du formoj:

Embriaj stamĉeloj [redakti]

Embriaj stamĉeloj havas du tipojn.

1. tiuj, el kiuj konsistas embrio ĝis fazo kun 8 ĉeloj: El tiuj ĉeloj evoluas poste ĉiuj ĉelformoj de la estiĝontaj organismoj. Oni nomas ilin pro tio totipotentaj. Al la totipotentaj stamĉeloj apartenas kompreneble ankaŭ la fekundigitaj ovoĉeloj.
2. stamĉeloj el la blastocita fazo signifas pluripotentaj: el ili povas diferenciĝi ĉiuj korpoĉeloj de la ĉefaj histotipoj (endodermaj (murĉeloj de la digesta sistemo), mezoderma (muskoloj, ostoj, sangoĉeloj) kaj ektodermaj (haŭtaj ĉeloj kaj nervaj ĉeloj)), sed la placento ne plu. Oni distingas inter:
  • la veraj embrionaj stamĉeloj (ES-ĉeloj) el la interna ĉelmaso de la blastocisto
  • EG-ĉelo (Embryonal Gonad)
  • EC-ĉeloj (Embryonal Carcinoma)

Stamĉela medicino [redakti]

Ankaŭ la plenkreskuloj havas specifajn stamĉelojn, kiun oni povas uzi en al medicino. Oni uzas jam ekde 30 jaroj la stamĉelojn de la osta medolo por kuraci leŭkemion kaj anstataŭi limfomojn. Dum la kemoterapio, la plimulto de la kreskantaj ĉeloj — sanaj kaj malsanaj korpaj ĉeloj — iĝas grave detruitaj. Pro tio, oni forigas la stamĉelojn el la osta medjolo antaŭ la operacio kaj post fino de la procedo, denove aldonas ilin. Tiuj praĉeloj do produktas denove grandan mason je ruĝaj kaj blankaj globuloj, tiel la sango restas sana.

Stamĉela esplorado [redakti]

La stamĉelaj esploroj kun embriaj estas tre esplordonaj, sed samtempe tre diskutitaj pro etikaj pensoj. Oni eksperimentas per la stamĉeloj por produktigi haŭtajn, korajn (muskolajn), nervajn ktp. ĉelojn.

Plantoj [redakti]

Ankaŭ la plantoj posedas stamĉelojn. Tiuj troviĝas ĉe la pinto de la ŝoso en la t.n. pinta meristemo same ĉe la radikaj pintoj en la radika meristemo.

Rete en Eo [redakti]