Stambulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stambulo estis la antikva nomo de la urbo Istanbulo.

La malnova urbo de Istanbulo situas sur la markolo de Bosporo, kiu apartigas Azion disde Eŭropo kaj kunligas Nigran Maron al Marmara Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomita Bizanco dum antikveco, ĝi alprenis la nomon Konstantinopolo kiam ĝi fariĝis la dua ĉefurbo de Romia Imperio sub Konstantino (330). Ĝis 1928, la urbaro oficiale nomiĝis Konstantinopolo kaj Stambulo nur signifis la antikvan urbon (t.e. la historia duoninsulo).

Tiu nomo estis vastigita al la tuta urbo sub la moderna formo Istanbulo post la reformo de la turkaj lingvo kaj skribo fare de Atatürk en 1928 (Revolucio de signoj).

Nuntempe la moderna urbo estas multe pli granda kaj ampleksas ambaŭ bordojn azian kaj eŭropan de Bosporo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.