El Vikipedio
1. filamento, 2. teko, 3. konektilo 4. polensako
La stameno estas la vira organo de la floro. La filamento subtenas la anteron, kiu entenas la polenon. Kiam la stameno estas matura, la antero malfermiĝas, liberigante la polenon.
Antero estas la supra, ordinare pli larĝa parto de la stameno, kiu produktas kaj entenas la polenon.