Stameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Stameno estas la vira organo de la floro. Kompare, la ina florparto estas karpelo. Androceo [1] aŭ stamenaro estas ĉiuj stamenoj de iu floro.

Stamenoj estas dupartaj:

  • la stamentigo (aŭ filamento[2][3].), baze, fadenforma, subtenas la polenujoj.
  • la polenujaro (aŭ antero[4][5].), supre, plej larĝa parto. La pelenujaro estas 2 polenujoj kiuj produktas kaj entenas la polenon. Krome, en ĉiu polenujo estas 2 polensakoj.

Kiam la stameno estas matura, la polenujoj malfermiĝas, liberigante la polenerojn.

1. stamentigo, 2. polenujo, 3. konektilo 4. polensako

Referencoj

  1. esperante Plena Ilustrita vortaro 2002, p.86
  2. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 333-334
  3. esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p.116 (60/45)
  4. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 95
  5. esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p.116 (60/45)