Stamford (Konektikuto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stamford estas urbo en la distrikto Fairfield en la usona ŝtato Konektikuto.

Stamford situas ĉe la Longinsula fjordo de la Atlantiko, tute sud-okcidente en Konetikuto, en la "pato-tenilo", kiu etendiĝas inter la markolo kaj Novjorkio. Ĝiaj koordinatoj estas 73,5° U / 41,1° N. Ĝia distanco al Hartford, ĉefurbo de Konetikuto, estas ĉ. 100 km, al Novjorko ĉ. 50 km. Ĝia loĝantaro kalkuliĝas je ĉ. 120.000; ĝi duobliĝis inter 1940 kaj 2000. Ĝia areo estas ĉ. 135 km², el kiuj pli ol kvarono estas akva.

La unuaj eŭropanoj setlis en Stamford en 1641. En 1893 Stamford ricevis la statuson de urbo. La plej aĝa konstruaĵo estas domo "Hoyt Barnum" de 1699.

En Stamford naskiĝis la sciencfikcia aŭtoro Harry Harrison.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Map of USA highlighting Connecticut.png
CTMap-doton-Stamford.PNG