Stamford Bridge (Jorkŝiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stamford Bridge estas vilaĝo en la East Riding of Yorkshire proksimume 11 kilometrojn oriente de Jorko. La Rivero Derwent fluas tra la vilaĝo. Laŭ censo en 2001 ĝi enhavas 3394 loĝantojn.

Ĉirkaŭ 70 p.K. la romianoj konstruis fortikaĵon apud ponto. Tio evoluis en civilan vilaĝon. La nuna vilaĝo suferis pro gravaj inundoj en 1999, 2000 kaj 2007.

La 25-an de septembro 1066 okazis la Batalo de Stamford Bridge, kiam Harold la 2-a tute venkis Harald Hardrada. La batalo estis ĝenerale konsiderata kiel la fino de la epoko de la Vikingoj.