Unterstammheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stammheim)
Unterstammheim
Blazono de Unterstammheim
Preĝejo de Unterstammheim
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 38′ 22″ N 8° 47′ 26″ O / 47.63944 °N, 8.79056 °O / 47.63944; 8.79056 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 22″ N 8° 47′ 26″ O / 47.63944 °N, 8.79056 °O / 47.63944; 8.79056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 896
Areo 7,32 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 8476
Komunumkodo 0042
Mapo de Unterstammheim
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Unterstammheim estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 896 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Unterstammheim situas en la Zurika Vinlando. Ĝi formas kun Oberstammheim kaj Waltalingen la Stamm-Valon, en kiu fluas la rivereto Geisslibach. Norde Unterstammheim limas al la Kantono Turgovio, sudoriente al Oberstammheim kaj sudokcidente al Waltalingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Unterstammheim apartenas al la Zurika Trafik-Unio kaj estas ligita per poŝtaŭtobuslinio kun la stacidomo de Ossingen, de kie oni trajne povas atingi Vinterturon. Ankaŭ estas facila aliro al la nacia aŭtoŝoseo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Stammheim okazis en la jaro 761 en donacletrero, per kiu la libera alemano Isanhart sian bienon transdonas al la Monaĥejo Sankt-Galo. Dum la sekvaj 1000 jaroj la historio de Unterstammheim estas forte ligita kun la Monaĥejo Sankt-Galo.

1212 oni unan fojon diferencis inter Unterstammheim kaj Oberstammheim, sed ĝis la jaro 1538 la du vilaĝoj formis unuon. 1652 okazis la disiĝo al Unterstammheim kaj Oberstammheim.

En la jaro 1464 la vilaĝo estis aĉetita de la urbo Zuriko. Dum la 30-jara milito la zurikanoj funkciigis altobservejojn sur la monto Stammerberg, kiu servis al la frua averto de la svisa ĵurkomunumo kaze de atako el suda germanio. De la loko Vorderhütten eblis vidi ĝis la Uetliberg kaj la Zurikmonto.

Reformacio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1524 la kamparvokto de Turgovio, la ŝvicano Josef Amberg en Stein ĉe Rejno, arestis la protestantan pastron Johannes Oechsli. Tio furiozigis multajn protestantajn komunumojn, inter ili ankaŭ Unterstammheim. Granda nombro da Unterstammheimanoj marŝis kun aliaj al la rivero Turo kaj finfine ĝis la Kartuzio Ittingen. La 18-an kaj 19-an de julio 1524 la kartuzio estis preskaŭ komplete detruita (atakego de Ittingen).

La subvokto de Stammheim, Hans Wirth devis porti la respondecon por tio. Li kun siaj filoj kaj la subvokto de Nussbaumen, B. Rüttimann, vane provis malhelpi la atakedon kontraŭ la kartuzio. Malgraŭ la protesto de la protestanta urbo Zuriko, oni arestis ilin kaj metis ilin antaŭ tribunalo dum la Svisa Dieto en Baden. La 28-an de septembro 1524 Hans Wirth, lia Sohn Johannes kaj Burkhart Rüttimann estis senkapigitaj en Baden. Kialo estis, ke ili estis protestantoj. La duan filon de Hans, Adrian Wirth estis sendita hejmen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]