Stando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Stando estas ĉiu el la apartaj montrejoj, kutime budo aŭ tablo, disponigitaj de ekspozicio al partoprenantaj firmaoj, kiuj povas tiamaniere prezenti al la vizitantoj siajn varojn aŭ ideojn.

Ekzemple en librofoiroj havas sian standon ĉiu partoprenanta eldonejo kaj prezentas tie siajn plej sukcesajn aŭ lastatempajn eldonaĵojn.

Ankaŭ en kongresejoj de UK-oj ricevas siajn standojn unuopaj landaj kaj fakaj asocioj aŭ esperantistaj eldonistoj.