Staniŝiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staniŝiĉ situas en la mapo en la verda munucipo
Ortodoksa preĝejo de Staniŝiĉ
Katolika preĝejo de Staniŝiĉ

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Staniŝiĉ (staniŝitj), serbe Станишић, slave Stanišić hungare Őrszállás, germane Donauwachenheim estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor. Historiaj nomoj estis germane: Steinsitz, Tannenschütz, Wachenheim, Tanaschitz, Stanischitz, Stanischitsch, hungare: Örs, Bathteremhelye, Sztanesity, Sztanisity, Sztanisics

Situo[redakti | redakti fonton]

Staniŝiĉ situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Sombor troviĝas 22 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1339 en formo Wrs. Post la turka erao alvenis serboj kaj ŝvaboj fondintaj 2 apudajn vilaĝojn. Alvenis ankaŭ hungaroj kaj slovakoj. En 1811 la du vilaĝoj unuiĝis, kies nomo estis Sztanisics, ekde 1904 Őrszállás. En 1910 loĝis en Őrszállás 7086 da homoj, (germanoj 5206 (73 %), hungaroj 1266 (18 %), serboj 557 (8 %) kaj aliaj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Zombor, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Staniŝiĉ 4808 da homoj, (serboj 3511 (73 %), kroatoj 367 (8 %), hungaroj 363 (8 %), jugoslavianoj 140 (3 %) kaj aliaj).

Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto, biblioteko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]