Stanislao la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stanisław Leszczyński)
Saltu al: navigado, serĉo
Stanisław la 1-a Leszczyński
Statuo de Stanisław Leszczyński en Nancy

Stanislao la 1-a de Pollando kaj Litovio, pole Stanisław Leszczyński ([staˈniswaf lɛʂˈtʂɨɲski], esperantigite Stanislav Leŝĉinski), litove Stanislovas Leščinskis (naskiĝinta en Lvivo (nuna Ukrainio), la 20-an de oktobro 1677; mortinta en Lunéville (Francio), la 23-an de februaro 1766) estis dujoje reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Rzeczpospolita), duko de Loreno, filozofo kaj verkisto. Sub la nomo Stanislao la 1-a li estis reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj ekde 1704 ĝis 1709, kaj denove de 1733 ĝis 1736. Poste li ekestis fine Duko de Loreno kaj Bar per la traktato de Vieno de 1738 kaj tenis tiun pozicion ĝis sia morto.

Li estis elektita la reĝo kiam tirana reĝo Aŭgusto la Forta eskapis el Pollando-Litovio post detronigo lin de la pola nobelaro pro la malsaĝa regado en la batalo kun Svisio. Leszczyński reĝis tiam kvin jaroj provante pacigi la malbone regitan reĝlandon kaj batalon. En 1712 Leszczyński lasis sian kronon por Aŭgusto la 2-a kaj poste provis batale gajni ĝin denove. En 1733 Leszczyński estis nove kronigita post morto de Aŭgusto promesante la valorajn reformojn por la regno kaj Sejmo (pola parlamento) kiu ne enkondukis ilin dum la tuta epoko de Aŭgusto. Li estis tamen batale forpelita de Aŭgusto la 3-a.

Li estis nomita Reĝo filozofo ĉar li disvastigadis la ideojn de klasikismo. Li estis aŭtoro de "Dzieło dobroczynnego filozofa" (france:Œuvres du philosophe bienfaisant, esp: Verkoj de la bonfarema filozofo) kaj "Głos wolny, wolność ubezpieczający" (esp: Libera voĉo, sekuriganta liberecon). Li estis propaganto de demokracio kaj bonfaremeco por la pli alta bono de nacio. Kiam Leszczyński loĝis en Nancio, la fama filozofo Voltero laboris ĉe li dum tri jaroj. Per verkoj de Leszczyński inspiriĝis ankaŭ Jean-Jacques Rousseau kiu opinis Respublikon de Ambaŭ Nacioj kiel la lando kiu estas la materialo por la plej bona en la strukturo de la ŝtata potenco. Li eĉ proponis la reformojn por ĝi ke ĝi fariĝu perfekta- inspirigante per la verkoj de Leszczyński. Stanisław Leszczyński kreis en Nancy Académie de Stanislas- Akademion de Stanislao.

Pri Leszczyński Giuseppe Verdi kreis operon Un giorno di regno. Lia persono estas ankaŭ uzita en la teatra farso Reĝo Ubu de Alfred Jarry.


Antaŭe: Reĝo de Pollando kaj
grandduko de Litovio
Poste: Herb Rzeczypospolitej Obojga Narodow.svg
Aŭgusto la 2-a, "la Forta" 17061709 Aŭgusto la 2-a, "la Forta" 1a-foje
Aŭgusto la 2-a, "la Forta" 17331736 Aŭgusto la 3-a, "la Saksa" 2a-foje
Antaŭe: Duko de Loreno kaj Bar Poste: Blason Lorraine.svg
Francisko la 1-a Stefano (Sankta Romia Imperio) 17381766 Ludoviko la 15-a (Francio) (aneksita de Francio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]