Stanisław Moniuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stanisław Moniuszko, granda komponisto de Pollando

Stanisław Moniuszko, naskiĝis la 5-an de majo 1819, mortis la 4-an de junio 1872. Estis grava pola komponisto kaj pedagogisto. Inter kreita de li operoj, simfonioj, kantatoj, kantoj, koncertoj kaj aliaj verkoj li kreis sian modelon de nacia opero en eŭropa muziko. La plej fama lia verko estas "Halka" sed laŭ la graveco kaj intereseco de aliaj komponaĵoj estas opiniataj kiel malapreciitaj.

Komenco de komponado[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en aristokrata familio kun muzikaj tradicioj. Post lernado ĉe lia patrino Elżbieta li komencis lerni ludadon sur piano ĉe Augusto Freyer en 1827 jaro. Poste li lernis ĉe Dominik Stefanowicz. Poste en 1837 jaro li studis kompozicion kaj kontrapunkton ĉe Carl Friedrich Rungenhagen, direktoro de Asocio Musika Singakademie. Li lernis ankaŭ dirigi kaj praktikis sur ĥorojn kaj orkestrojn. Li renkontadis tiam kun Gaspare Spontini.

Li revenis al Pollando, al Vilno. Li estiĝis tie instruisto de piana ludo. Li organizis tie ĥoron amatoran kaj eĉ li performis Requiem de Mozart. Li performadis ankaŭ oratoriojn de Haydn, Mendelssohn kaj aliaj. Tial dankon li Vilno estiĝis grava centro de muziko dum la periodo de okupata Pollando. Li komencis ankaŭ dirigi. Li performadis tre ofte verkojn de Spontini kaj Beethoven. Vojaĝante al Peterburgo li amikiĝis kun Nikolao Glinka, Aleksandr Dargomĵiski, Cezar Cui kaj aliaj.

Halka[redakti | redakti fonton]

Post tiu granda praktikado kaj lernado operojn slavajn kaj aliajn li komencis komponi Halka- pola opero nacia. Li strebis performi ĝin tra dek jaroj ĝis la premiero en 1848 jaro. La tekston kreis Włodzimierz Wolski. Unua versio estis duakta. Interesa estas en tiu libretto, ke arioj de Halka, la ĉefa nacia persono, estas parafrazoj de prizonaj monologoj de Margarito en Faŭsto de Goethe. En fina versio Jontek- tre grava persono de verko- estas tenoro. La opero komencas per polonezo. La opero estas tragedio en tri aktojn- ĝi priparolas pri Halka, popolino kiu estas enamita en aristokrato. Amita aristokrato festas sian nupton kaj li ne volis memori ke iam li ĵuris amon por Halka. Opero estas portreto de virino el popolo kies vivo estas detruata per maljusteco. Tiu virino estas simbolo de granda sufero de pola animo. En ĉia libretto estas kaŝitaj frazoj kontraŭokupantistaj. En opero estas montrita tre vaste pola kulturo en ĉiuj statoj de la vivo- aristokratuloj, popolanoj, priestoj. Moniuszko do zorgas pri memoro nacia. La unua akto finas per mazurko. Dua akto denove komencas per polonezo kantata per popolo. Poste Jontek kantas faman arion nomata Dumka Jontka. Tiu plej genia kaj fama komponaĵo de Moniuszko estas malfeliĉa mazurko. Ĝi esprimas grandan suferon de popolano kiu enamis en Halka- simbolo nacia.

Bruas pinoj sur deklivo,
Bruas plende for;
Por junul' malgaja vivo
Se doloras kor'
Ne ofendis min alia,
Sole vi amata mia!
Oj Halino, sol-knabino,
Amata de mi!
Dumko de Jontek, akto dua, tradukis Antoni Grabowski

La muziko de "Halka" tre similas parte gravajn operojn de Verdi, precipe "Il vespri sicilianni". Jam en tiu opero tamen Moniuszko kreis sian propran stilon bazitan sur tradicia muziko pola. Multaj muzikistoj opinias ankaŭ, ke tute nove Moniuszko uzadis tie violonojn por pola harmonio. Mema diverseco temata (perfekta montro de pola kulturo), riĉeco muzika (arioj, muziko baleta, overturo, dancoj, harmonio, muziko popola) emigas por juĝi, ke Moniuszko estis grava kreinto de plene nacia modelo de opero.

Ĉiu estonta premiero de "Halka" estis tial manifestacio polnacia kontaŭokupantista.

Post morto de Ŝopeno Moniuszko okupiĝis pri elegia muziko. Li komencis sonĝi pri kreo de nova polnacia opero. Tial li tre okupiĝis pri temoj por tiu opero elegia. Li volis elekti Dziady de Adam Mickiewicz. Mickiewicz eĉ skribis Dziady kiel opero kaj poste emigis Ŝopenon por komponi unuan genian polnacian operon. Ŝopeno ne volis ĝin komponi ĉar opinis erare, ke li ne estas tiel granda kompozitoro por krei operon (eĉ li persekutis ĉiujn kiuj parolis fiere, ke same Poloj estos fieraj de Ŝopeno kiel Germanoj estas fieraj de Mozart). Dziady- verko tre vizia, epifania, tre malpia, elegia kaj kreita ĉe la forta influo de slava popola legendaro estus temo de Moniuszko. Ĝi enfine ne estis ĉar kompozitoro opinis, ke li ne estas tiom genia por tia verko. Li do skribis muzikon nur por dua parto de Dziady. Tiel estis komponita kantato Widma (Videblaĵoj). Oni ofte performas tiun kantaton kun partoj teatraj de dramato aŭ simulas akcion de dua parto teatre.

Straszny dwór[redakti | redakti fonton]

Tradicia vesto pola

Maljuna Moniuszko komencis skribi komedion. Lia komponado estis tamen interrompita dum la januara ribelo en okupita Pollando en 1863 kontraŭ caro. Li estis riproĉita pro lia poleco do li ne komponis kaj ne agis muzike. Nur en 1865 jaro, dum la malfacila por Poloj tempo li performis komedion "Straszny dwór" (Terura manoro). La premiero estis manifestacio politika. Gastoj estis vestitaj en ĵupanojn kaj kontuŝojn, kiu estas naciaj vestoj de Poloj. Tiam tiuj vestoj estis malpermesitaj de caro de Rusujo. La opero konsistas tre multajn kaŝitajn momentojn kontraŭ potenco de caro. En ĉiu fragmento estas esprimita io de pola tradicia ideologio.

Bone, bone sinjor' frato,
Tio la kapo, tio la plan'
For de ni virina bato,
Vivu semper liber' Pan!
Ario de Zbigniew, unua akto

"Sinjor' frato" estas la maniero por paroli inter si por aristokratuloj polaj. Vivu semper liber' Pan!- Pan estas sinjoro, sinonimo de aristokrato pola. Aristokratoj uzadis ofte en sia lingvo latinajn vortojn tial estas "semper". Krom plej grava por ideologio de pola nacio estis ĉiam ideo de Libereco. En tiu parto ĝi signifas la libereco de estonta Pollando, sendependa libereco de ĉiuj Poloj eĉ dum la okupado de Rusujo. En opero estas montritaj personoj en kontuŝoj kaj ĵupanoj. En ĉiu opero je la komenco estas mazuro poste polonezoj, kujaviakoj, obertasoj kaj enfine lasta mazuro. En polonezo de Miecznik (Glavisto) estas ekzakta parto kontraŭpotenca- Miecznik kantas pri ecoj de bona Polo. Li riproĉas homojn kiuj ne vestas en polaj vestoj. Li kantas ankaŭ pri liberteco kaj patriotismo. Kaj precipe estas malsekura frazo: "Por sia tero patria por signifo doni sangon".

Opero estis enfine malpermesita.

Moniuszko komponis ankaŭ baletojn, kantojn (por tekstoj ankaŭ de Adam Mickiewicz- fama estas muziko por "Konas-vi tiun land'?" aŭ "Tri budristoj"), ĥorajn partojn, koncertoj, miniaturoj pianaj, simfonioj kaj aliaj. Moniuszko kreadis plej riĉan aron de muziko pola de simfonioj al operoj.

Li mortis malsana en Varsovio kaj estis entombigita en Powązki cementerio. Entombigo estis certe manifestacio politika.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • HALKA [wersja I], opera w 2 aktach (1846-47)
  • HALKA [wersja II], opera w 4 aktach (1857)
  • FLIS, opera w 1 akcie (1858)
  • HRABINA, opera w 3 aktach (1859)
  • STRASZNY DWÓR, opera w 4 aktach (1861-64)

Komponaĵoj por ĥoro kaj orkestro[redakti | redakti fonton]

  • NOCLEG W APENINACH, operetka w 1 akcie (1837-39)
  • KWARTET SMYCZKOWY NR 1 D-MOLL (1839)
  • KWARTET SMYCZKOWY NR 2 F-DUR (przed 1840)
  • IDEAŁ, operetka w 2 aktach (1840 lub 1841)
  • NOWY DON KISZOT CZYLI STO SZALEŃSTW, operetka w 3 aktach (1841)
  • LOTERIA, "fraszka" w 1 akcie (1842 lub 1843)
  • LITANIA OSTROBRAMSKA NR 1 na głosy solowe, chór mieszany i orkiestrę lub fortepian (1843)
  • FRASZKI na fortepian, 2 zeszyty (1843)
  • BAJKA [wersja I], uwertura fantastyczna na orkiestrę (1848)
  • BAJKA [wersja II] na kwintet smyczkowy (1848)
  • MILDA, kantata na głosy solowe i chór mieszany z towarzyszeniem orkiestry (1848)
  • NIJOŁA (WUNDYNY), kantata na głosy solowe, chór mieszany i orkiestrę (po 1848)
  • LITANIA OSTROBRAMSKA NR 2 na głosy solowe, chór mieszany i orkiestrę lub fortepian (1849)
  • JAWNUTA (CYGANIE), sielanka w 2 aktach (1850)
  • MSZA ŻAŁOBNA D-MOLL na 4-głosowy chór mieszany i instrumenty dęte z towarzyszeniem organów (1850)
  • BETTLY, opera komiczna w 2 aktach (1852)
  • LITANIA OSTROBRAMSKA NR 3 na głosy solowe, chór mieszany i orkiestrę lub fortepian (przed 1854)
  • LITANIA OSTROBRAMSKA NR 4 na głosy solowe, chór mieszany i orkiestrę lub fortepian (1855)
  • KAIN, uwertura na orkiestrę (1856)
  • UWERTURA WOJENNA na orkiestrę (1857)
  • WIDMA, kantata na głosy solowe i chór mieszany z towarzyszeniem orkiestry (przed 1859)
  • VERBUM NOBILE, opera w 1 akcie (1860)
  • POLONEZ KONCERTOWY na wielką orkiestrę (ok. 1866)
  • MONTE CHRISTO, balet w 5 aktach (1866)
  • SONETY KRYMSKIE, kantata na głosy solowe i chór mieszany z towarzyszeniem orkiestry (1867)
  • NA KWATERUNKU, balet w 1 akcie (1868)
  • PARIA, opera w 3 aktach z prologiem (1859-69)
  • PANI TWARDOWSKA, ballada na głosy solowe, chór mieszany i orkiestrę (1869)
  • FIGLE SZATANA, balet w 6 obrazach (1870)
  • BEATA, operetka w 1 akcie (1870 lub 1871)
  • MSZA PIOTROWIŃSKA B-DUR na głosy solowe i chór mieszany z towarzyszeniem organów (1872)


kaj ankaŭ kantojn en dekdu partoj de "Śpiewnik domowy" (Kanzonaro hejma). Tre multe estas tie komponaĵojn por versoj de Adam Mickiewicz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]