Stanisław Rynduch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Rynduch
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1940 (1940-05-06) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Stanislaw RYNDUCH, en Esperantujo uzas la antaŭnomon Stanislavo (n. la 6-a de majo 1940 en Sokolniki, la reĝa setlejo apud Sandomierz/Pollando) estas poldevena esperantisto.

Dum la 1960 jaro fariĝas dumviva membro de Pola Esperanto Asocio (PEA). Dum liaj studoj en Bjalistoko li estis sekretario de PEA. Kunfondinto de filio en Przemyśl. En la jaro 1965 edziĝis al germana esperantistino kaj elmigris al Germanio, kie dum multaj jaroj estis prezidanto de distrikta E-asocio en Auerbach kaj gvidis E-kursojn. Lektoro de E-feriado en Międzygórze / Pollando kaj en Francio. Partopreninto de multaj internaciaj E-aranĝoj kaj E-kongresoj. Kunfondinto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Wągrowiec /Pollando (en la jaro 2011), de la jaro 2012 li estas sekretario de EDE-Federacio kaj dum la jaroj 2012-2013 li estis vicprezidanto de EDE-Pollando. De la aprilo 2015 li ne plu estas ano de EDE-Pollando.

Li posedas du ŝtatanecojn: polan kaj germanan.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En januaro 2013 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski dekrete atribuis al li la altan ŝtatan ordenon: Kavaliran Krucon de Merito por Respubliko Pollando pro la popularigo de Esperanto kiu estas la akiraĵo de pola kulturo. La proponon por tiu grava distingo faris Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto. La enmanigo de la kruco okazis en la Grandpolia Vojevodiejo en Poznano la 25-an de marto 2013 kien li estis invitita kiel honora gasto. La Kavaliran Krucon de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando persone enmanigis la Vojevodo de Grandpolio Piotr Florek.