Stanisław Schayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Schayer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de majo 1899 (1899-05-08)
en Sędziszów
Morto 1-an de decembro 1941 (1941-12-01) (42-jaraĝa)
en Otwock
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Stanisław Schayer
Profesio
Okupo lingvistofilozofo • hindologo vd
Laborkampo lingvistikoHindologiofilozofioreligiosciencohistorio de literaturo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanisław Schayer (naskiĝis la 8-an de majo 1899 en Sędziszów, mortis la 1-an de decembro 1941 en Otwock) – lingvisto, hindologo, filozofo, profesoro de Varsovia Universitato, fondinto (1932) kaj la unua direktoro de Orientalistika Instituto ĉe VU, membro de Pola Akademio de Scipovoj kaj de Scienca Societo Varsovia.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1925-1928 profesoro de Gimnazio nome al Jan Zamoyski en Varsovio. De 1930 profesoro de Varsovia Universitato, de 1932 direktoro de Orientalistika Instituto. Kiel barata filologo estis disĉiplo de Andrzej Gawroński, kiel logikisto – de Jan Łukasiewicz.

Kontribuo[redakti | redakti fonton]

Li tradukis kaj eldonis kun propraj komentarioj interalie Kantojn de Rabindranath Tagore (de la bengala, 1923) kaj Ŝakuntala de Kalidaso (de sanskrito, 1924), verkis historion de barata literaturo – la unuan tian laboraĵon en la pola lingvo neestanta traduko – kiu aperis kiel la unua volumo de Wielka literatura powszechna (Granda universala literaturo) en 1930. Li iniciatis kaj kunaŭtoris libron Religie Wschodu (Religioj de Oriento; 1938), fondis aperantan en la jaroj 1937-1939 revuon Polish Bulletin of Oriental Studies. Verkis Contributions to the Problem of Time in Indian Philosophy (Kontribuoj al la problemo pri tempo en la hinda filozofio). En la jaroj 1932-1933 publikigis du artikolojn pri la hinda logiko, en kiuj disvolvis analizon enkondukitan de Jan Łukasiewicz, argumentante, ke la logiko de Aristotelo ne estas ĝusta esplorrimedo por priskribi la logikon de Barato.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia literatury indyjskiej en Wielka literatura powszechna vol. I, 1930.
  • Stanisław Schayer (1932). Studien zur indischen Logik. I. Der indische und der aristotelische Syllogismus. Bulletin International de l’Academie Polonaise des Sciences et de Lettres, Classe de Philologie, Krakow, nr. 4-6: 90-96 (1933). Reprint in Schayer (1988: 410-414). English translation by Joerg Tuske in Ganeri (2001: 93-101)
  • Stanisław Schayer (1933). Über die Methode der Nyaaya- Forschung. In: O. Stein, W.Gambert, eds., Festschrift für Moritz Winternitz, p. 247-257, Leipzig.. Reprint in Schayer (1988: 422-432). English translation by Joerg Tuske in Ganeri (2001: 102-109)
  • Stanisław Schayer (1988) O filozofowaniu Hindusów. Artykuły wybrane (Pri filozofiado de hinduoj. Elektitaj artikoloj), redaktis Marek Mejor, Warszawa

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold Kunst (1957). Stanisław Schayer (8. V.1899 – 1. XII. 1941 ), Rocznik Orientalistyczny (Orientalistika Jarlibro), volumo XXI, 19 – 27.
  • Marek Mejor (2003). Contribution of Polish Scholars to the Study of Indian Logic, Journal of Indian Philosophy, volumo 31, N-ro 1 – 3, 9 – 20.
  • I.M. Bochenski (1956). The History of Formal Logic. Freiburg. Reprint of the chapter The Indian Variety of Logic in Ganeri, 2001.
  • Stanisław Schayer: O filozofowaniu Hindusów. Artykuły wybrane. Marek Mejor (elekto kaj enkonduko). Unua eldono PWN, Warszawa 1998, seria: Polska Akademia Nauk. Komitet Nauk Orientalistycznych. ISBN 83-01-08657-2.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Glashoff (2004) Stanisław Schayer’s Method of Research on Ny¯aya Journal of Indian Philosophy 32: 295–319.
  • Włodzimierz Wilowski (1988) Stanisław Schayer twórca polskiej szkoły studiów nad filozofią indyjską (Kreinto de pola skolo de studoj pri la barata filozofio), en: Sprawozdania 105 za 1988 rok, Wydział Filologiczno-Filozoficzny, Poznańskiego Towarzystwa Przyjaciół Nauk, Poznań 1990, p. 62-68.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Fedirko (2008) Fenomenalny Multilingwista Profesor Andrzej Gawroński (1885–1927) (Fenomena poligloto profesoro Andrzj Gawroński). Alma Mater n-ro 2 (100), monatrevuo de Jagelona Universitato [1]
  • [2] Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Klaus Glashoff, Hamburg, Stanisław Schayer’s Method of Research on Ny¯aya, 10th December 2003, prenita 2009.08.15