Stanislav Schulhof
Stanislav Schulhof | |
---|---|
D-ro Schulhof en la jaro 1908, fondinto de lirika Esperanto-poezio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-a de novembro 1864 en Horní Bradlo-Lipka, Ĉeĥio |
Morto | 18-a de aŭgusto 1919 en Pardubice, Ĉeĥio |
Tombo | Nova juda tombejo en Pardubice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | First Faculty of Medicine, Charles University |
Okupo | |
Okupo | dentisto • esperantisto • tradukisto • poeto • kuracisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj (Vrchlický, Březina, Bezruč, Neruda, Borovský, Machar kaj aliaj, kolektitaj en libreto Bohemiaj grenatoj |
Verkis en Esperanto | poemarojn Per espero al despero, Kion la vivo alportis, Aŭtunaj floroj k.a. |
Stanislav SCHULHOF [ŝulhof] estis ĉeĥa esperantisto kaj dentkuracisto en Pardubice. Entuziasma pioniro de Esperanta movado en Ĉeĥio, fondinto de Esperanto-klubo en orientbohemia urbo Pardubice, kun siaj same patriotaj geamikoj portanto de riĉa kultura vivo en tiu urbo, ĵurnalisto, verkisto, dramisto. Li estas konsiderata kiel la unua Esperanta lirika poeto.
Biografio
Li naskiĝis la 12-an de novembro 1864 en vilaĝo Horní Bradlo, vilaĝparto Lipka en regiono Pardubice, en familio de Františka kaj Abraham Schulhof, kiel la dua el ok gefratoj. La patro estis vendisto de harretoj, kiujn li eksportis ĉefe en Usonon. La familio translokiĝis en Usonon, lasinte en Ĉeĥio du adoleskajn filojn Leopold kaj Stanislav. Subtenata de sia frato Stanislav abiturientis universitaton, nome ĝeneralan medicinon. Post du jaroj de kuracado en urboj Dobruška, Česká Kamenice kaj Vroclavo Stanislav finstudis ankoraŭ specialan dentan fakon. Sekve li praktikis dentkuracadon en Pardubice. Edziĝinte kun Hermina li havis tri infanojn: adoptitinon Jarmila, filon Jaroslav kaj filinon Zdena, kiujn li super ĉio amis.
Sociala kaj literatura vivo en Pardubice
D-ro Schulhof estis tre talentita homo, eksterordinare ambicia, filantropo kaj patrioto. Li apartenis al la triopo de eminentaj pardubicaj hebreoj, kuracistoj, kiuj aliĝis al ĉeĥa nacieco: d-ro Vohryzek, d-ro Thein kaj d-ro Schulhof.
Krom Esperanto li scipovis la francan kaj la ĉinan lingvojn. En siaj 45 jaroj li mem eklernis la anglan kaj post ununura jaro li tradukadis el ĝi en Esperanton. Dum la Unua Mondmilito li komencis lerni ankaŭ la turkan, ĉar inter liaj pacientoj estis multaj turkoj.
Li agis ankaŭ en aliaj fakoj, aparte kiel ĵurnalisto, redaktisto, verkisto, teatra verkisto kaj poeto. En junio 1903 estis prezentita lia ĉeĥlingva teatraĵo "Doto" kun ega sukceso. Bedaŭrinde la verko kaj ankaŭ ĝia manuskripto perdiĝis.
En la jaroj 1908 ĝis 1912 li skribis multajn artikolojn por ĉeĥaj gazetoj Rozvoj, Východ kaj Obzor pri dentoj kaj ilia flegado, plue diversajn felietonojn kaj bibliografiojn. En jarkolekto 1912 de gazeto Osvěta lidu estas troveblaj pli ol 50 liaj artikoloj pri esperanta movado.
Liaj artikoloj aperadis ankaŭ en multaj esperantistaj gazetoj, ekzemple en Gazeto de bohemaj esperantistoj, moskva Ondo de Esperanto, angla The British Esperantist, Pola esperantisto kaj Lingvo internacia. Ofte li prelegis en diversaj kluboj de esperantistoj. Kiel eminentan parolanton laŭdis lin Gusta Kordová, instruistino de lingvoj, tiutempe sekretariino de la klubo en Pardubice. Kun ŝi doktoro Schulhof vizitis la 8-an mondkongreson en Krakov en la jaro 1912 kaj la 9-an mondkongreson en Bern en la jaro 1913, kie ili persone renkontiĝis kun d-ro Zamenhof.
Inter multaj geamikoj, kun kiuj d-ro Schulhof ofte renkontiĝis kaj korespondis estis ankaŭ d-ro Fousek, juristo kaj konata esperantisto el Přelouč. En iliaj korespondaĵoj oni povas sekvi situon de esperanta movado dum la Unua Mondmilito, aparte en regiono de Pardubice, en Prago kaj Pilzeno.
Dr-o Stanislav Schulhof mortis en Pardubice la 18-an de aŭgusto 1919 kaj estis ĉi tie sur hebrea tombejo enterigita apud tombo de sia longtempa amiko d-ro Vohryzek.
Verkaro
La ĉefaj Esperantaj originaj poemaroj de d-ro Schulhof , ĝenerale tre aprecataj, aperis en jaroj 1911-12. La unua, nome "Per espero al despero", dediĉita al memoro de la gepatroj, estas plena de sopiro, firma kredo kaj espero, ke verda stelo venkos. La dua poemkolekto "Kion la vivo alportis", estas dediĉita memore al la unua ĉeĥa kaj internacia proponinto de facila artefarita pontlingvo Jan Amos Komenský (Comenius). La tria poemaro nomiĝas "Aŭtunaj floroj" kaj estas dediĉita al aŭtoro de la lingvo Esperanto L.L. Zamenhof, admiras sorĉan forton, potencon kaj ĉarmon de la E-lingvo. Ĉiuj poemoj de la aŭtoro estas plaĉaj kaj bone deklameblaj. De tempo de sia ekesto ĝis nun ili pruvas kapablon de Esperanto servi kiel pontlingvo por la tuta Eŭropo kaj mondo. Nur post morto de la poeto aperis en la jaro 1920 libreto "Bohemiaj grenatoj“, elstaraj tradukoj de 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj (Vrchlický, Březina, Bezruč, Neruda, Borovský, Machar kaj aliaj). Nur en la jaro 1997 Klubo de Esperantistoj d-ro Schulhof Pardubice eldonis humilan kolekton de poemoj en ĉeĥa lingvo nomitan "Sardinky" (Sardinoj). Schulhof la poemojn intencis lasi sen nomo neeldonita kiel sardin-konservaĵon al estontaj legantoj. Pro tio la klubanoj donis al la kolekto la nekutiman nomon. En Esperantaj kaj ĉeĥaj poemoj de d-ro Schulhof estas multe da sento, multe da sopiro helpi al mizeraj kaj subpremataj homoj, multe da justa incitiĝo okaze de perfido de patrujo kaj nacio. Tiuj ĉi temoj estas konstante aktualaj kaj meritas esti daŭre rememorigataj.
Krom poemoj li publikigis ankaŭ multajn propagandajn artikolojn. Kun fiero, la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice portas la nomon de sia fondinto (1909) kaj fama E-poeto. Apartan meriton pri konservo de la verkaro kaj memoroj al d-ro Schulhof havas estinta prezidantino de la klubo Jarmila Rýznarová.
Kruela sorto
Familio de d-ro Schulhof estis dum la Dua Mondmilito persekutita. Lia filo, dentkuracisto Jaroslav, talentita muzikisto, estis en majo 1942 morttorturita en koncentrejo. La saman sorton travivis ankaŭ edzino de d-ro Schulhof, sinjorino Hermína, kiu de la jaro 1942 ĝis sia morto en januaro 1945 vivis en geto Terezín. Ilian familian domon, kie estis deponita literatura restaĵo de d-ro Schulhof, detruis dum la unua flugatako kontraŭ Pardubice bombo. Tial multaj manuskriptitaj verkoj de li estas jam netroveblaj. Laŭ korespondaĵo de d-ro Schulhof estis por eldono preparitaj minimume du poemkolektoj en Esperanto: "De profundis" (De profundo) kaj "Floroj kaj burĝonoj".
La tuta familio lernis Esperanton de sia patro. La plej aĝa filino Jarmila, dentkuracistino, plurfoje deklamis esperante poemojn verkitajn aŭ tradukitajn de sia patro, Marinjon Magdon kaj aliajn, filino Zdena, edziniĝinta Maxová, volonte ĉeestis esperantajn renkontiĝojn.
Referencoj
„Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.“ (Kopar, LM.,1922, p: 39).
Bibliografio
Jarmila Rýznarová: Dr. Stanislav Schulhof 1994 Asocio de Esperantistoj Handikapuloj Pardubice p: 12