Stanislav Szabuniewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stanislav SZABUNIEVICZ estis poldevena esperantisto en Rusio. De 1908 ĝis post ĉ. 1923 li estis UEA-delegito de Moskvo. Pro la sovetia premado li ne plu rajtis reprezenti la Asocion sur la teritorio de Sovetunio.

De 1911 ĝis 1920 li estis en la Komitato (tiam legu: Estraro), kvankam depost 1917 oni apenaŭ plu povis komuniki kun li. Oni lasis lin en la novspeca Komitato ekde 1920 ĝis 1924 por reprezenti Rusion. Li tiam ankaŭ funkciis kiel ĉefdelegito.

Verko[redakti | redakti fonton]

Post la Unua Mondmilito, en 1922 aŭ 1923, li eldonis la libraron Biblioteko de Teristo en tri volumenoj:

  1. La Sola Savrimeno. Prospekto pri terismo. 8 paĝoj.
  2. Urboj de la Estonto: la ideoj de Howard. Eltiraĵo el la libro de Dadonov "Ĝardenurbojj de la estonto-tempo". 16 pĝ.
  3. La Plej Granda Komunista Organizaĵo en la mondo. (La Komunumo de la duhobooj). Esperantigis Maria Sidlovskaja. — 48 pĝ.