Monto Ngaliema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stanley-monto)
Saltu al: navigado, serĉo
Monto Ngaliema
MtStanley 2.JPG
Alteco 5109 m
Situo Demokratia Respubliko Kongo kaj Ugando
Montaro Ruvenzori
Koordinatoj 0°23′9″N 29°52′18″O  /  0.38583°N, 29.87167°O / 0.38583; 29.87167 (Monto Ngaliema)Koordinatoj: 0°23′9″N 29°52′18″O  /  0.38583°N, 29.87167°O / 0.38583; 29.87167 (Monto Ngaliema)
v  d  r
Information icon.svg

La Monto Ngaliema, foje ankaŭ nomata Monto Stanley, estas monto en la Ruvenzori-montaro de Afriko. Tiu monto estas la plej alta monto kaj de la Demokratia Respubliko Kongo kaj de Ugando, la tria plej alta en Afriko, post la Kilimanĝaro (5895 m) kaj la Monto Kenja (5199 m). La montopinto (5109 m) kaj la ĉirkaŭaj pluaj pintoj altas tiom, ke sur ili estiĝas glaĉeroj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La roka Margareto-Pinto altiĝas en la arbaro-riĉa, glaĉerkovrita Ruvenzori-montaro, sur la Stanley-altebenaĵo, 40 km norde de la ekvatoro kaj rekte oriente de la Albert-Rifto (Orientafrika Rifto). Norde situas la Albert-Lago, sude la Eduard-Lago.

Montopintoj[redakti | redakti fonton]

La monto Ngaliema konsistas el du, ĝemelaj pintoj kaj el la ĉirkaŭaj pli subaj pintoj:

Pinto metro
Margherita-pinto 5109
Aleksandra-pinto 5091
Albert 5087
Savoia 4977
Ellena 4968
Elizabeth 4929
Phillip 4920
Moebius 4916
Grana Dento 4603

La monton Ngaliema surgrimpis unuafoje en 1906 princo de Abruzzi (Luigi Amadeo di Savoia), J. Petigax, C. Ollier kaj J. Brocherel. Oni nomumis la pinton laŭ la reĝino Savoja Margareto, edzino de itala reĝo Umberto la 1-a.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la tempo de la antikvaj grekoj, estis fabeloj de montoj de neĝo kaj glacio formantaj la fonton de la rivero Nilo. Esĥilo ĉirkaŭ la jaro 500 antaŭ nia erao verkis pri "Egiptio nutrita per neĝo" kaj Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ nia erao verkis mencion pri "Montoj de arĝento, la fonto de la Nilo". Ptolemeo etikedigis tiujn montojn en la korekta situo kiel "Lunae Montes" (La Montoj de la Luno) en lia mapo eldonata antaŭ 1800 jaroj. Laŭ la ekspediciaj notoj de la Duko de Abruzzi, tiu estis fakte traduka eraro de la nomo "Blankaj Montoj", sed la nomo konserviĝis kaj pludoniĝis tra la jarmiloj.

Spite la legendoj, la ekzisto de tiuj montoj estis ne konfirmita ekstere de Centra Afriko ĝis la alveno de la kimra ĵurnalisto kaj esploristo Henry Morton Stanley. En 1876 li unuafoje ekvidis la montoĉenon, kaj en 1888 li rimarkis, kion li unue opiniis esti nubo kaj poste identigis kiel la deklivoj de monto kovrita de neĝo.