Stanley (veturilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stanley estas aŭtonoma veturilo kreita fare de Stanford Racing Team de Stanford University. Ĝi estas normala Volkswagen-Touareg (SUV), modifita por stirado de komputilo. Ĝi konkuris kaj venkis en la DARPA Grand Challenge de 2005 kaj gajnis 2 milionojn da usona dolaro. La Stanley plenumis la 212-kilometran etapon dum 6 horoj, 53 minutoj kaj 58 sekundoj, tra la Mojave-dezerto.

La sensilo, uzataj ĉe Stanley entenas 5 LIDAR-laser-direktitajn unuojn, paron el RADAR-unuoj, kaj monoklan vidsistemon. La poziciigo okazis per GPS-ricevilo, GPS-kompaso, inercia gvidsistemo, kaj pendigopoziciaj sensiloj. La komputila sistemo konsistis el 6 Pentium M (1,6 gigahercoj) kun linuksa operacia sistemo.

Stanley estis karakterizita per maŝina lernado por rekoni la obstaklojn. Tion helpis la datoj alvenantaj el LIDAR-oj, kiujn la sistemo kunfandigis kun tiuj el la vidssitemo por prezenti la distancon. Se la veturebla tereno ne estis rekonebla ene de 40 metroj antaŭ veturilo, la rapido malakceliĝis kaj la LIDARoj serĉis la sekuran pasejon.

La projekton gvidis profesoro Sebastian THRUN, direktoro de la Stanford-a Artificial Intelligence Lab.

Vidu: Oshkosh

Eksteraj ligiloj