Stansstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Stansstad (stacidomo).
Stansstad
Blazono de Stansstad
Stansstad vidita de Pilato
komunumo en Svislando
Kantono Nidvaldo
Distrikto En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj
Geografia situo CH1903: 668494 / 203638 (mapo)46.9802777777788.3388888888889Koordinatoj: 46° 59′ N, 8° 20′ O; CH1903: 668494 / 203638 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4518
Areo 17,11 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 6362
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Standsstad
vdr

Stansstad estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 4 518 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stansstad situas ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago, kaj ambaŭflanke de ties flanka baseno Lago de Alpnach. Ĉe la alfluo de la Lago de Alpnach al la Kvarkantona Lago troviĝas tri paralelaj pontoj tra la lago por la fervojo, aŭtovojo kaj kantona ĉefvojoj. Oriente de la komunumo situas la monto Bürgenstock. Tra la komunumo fluas malnova brako de Engelberger Aa, kiu post la korekto en la 16-a jarcento estis alidirektita al Buochs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Stansstad mem la vilaĝoj Obbürgen situanta sur teraso de Bürgenstock, Fürigen ĉe la bordo de la Golfo de Stansstad, kaj Kehrsiten ĉe la kabo norde de Bürgenstock.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,11 km², de kiuj 49,9% estas kovritaj de arbaro, 33,8% servas por agrikulturo kaj 14,9% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo de Stansstad limas en nordo aliflanke de la Kvarkantona Lago al Meggen (LU), en nordnordoriento ankaŭ aliflanke de la lago al Weggis (LU), en nordoriento al eksklavo de la urbo Lucerno norde de Bürgenstock, en oriento al Ennetbürgen, en sudoriento al Stans, en sudo al Ennetmoos, en okcidento al Alpnach (OW), en nordokcidento al Hergiswil, kaj en nordnordokcidento aliflanke de la lago al Horw (LU).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Stansstad pasas la mallarĝŝpura fervojlinio de Lucerno al Engelberg. La komunumo estas elirpunkto de diversaj poŝtaŭtolinioj kaj grava haltejo de la ŝipoj sur la Kvarkantona Lago. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas tra ĝia teritorio. De Kehrsiten funikularo suprenkondukas al Bürgenstock.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa politika komunumu estis fondita 1850 surbaze de la nova kantona konstitucio, kiun la Kantono Nidvaldo devis akcepti post la akcepto de la nova federacia konstitucio de Svislando en la jaro 1848.

Grava mejloŝtono por la ekonomia evoluo de la komunumo kaj de la tuta kantono estis la malfermo de Acheregg-Ponto trans la kolo inter la Lago de Alpnach kaj la cetera Kvarkantona Lago en la jaro 1860 post dekjara planado kaj konstruado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]