Star Alliance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Star Alliance
 

 
Fondojaro: 1997
Membraj kompanioj: vidu maldekstre
Aviadiloj sume: pli ol 4 100
Sidejo: Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio)
Retejo: www.staralliance.com

La Star Alliance (angle, en esperantlingva traduko "stela alianco") estas aviada alianco de nuntempe 28 flugkompanioj (stato 30-a de junio 2010), fondita en 1997. Kadre de la alianco Star Alliance ĉiutage okazas proksimume 21 200 pasaĝeraj flugoj. Ĉiuj membraj flugkompanioj kune havas 4 176 aviadilojn kaj ĉiujare transportas plimalpli 636 milionojn da pasaĝeroj.[1] La organizaĵo sekve estas la tutmonde plej granda flugkompania alianco.

Historio

La alianco fondiĝis la 14-an de majo 1997 kiel unua proksima fluglinia ligo de flugkompanioj Air Canada, United Airlines, Lufthansa, SAS Scandinavian Airlines kaj Thai Airways. Ĉefa celo de la alianco estas ekonomiaj avantaĝoj, kiujn oni serĉas per la sekvaj metodoj:

  • komunaj kaj samecaj ofertoj por ofertoj por oftaj flugantoj
  • komunaj atendejoj (angle lounges) kaj pli poste ankaŭ ekflugaj konstruaĵoj (angle terminals) en flughavenoj (ekzemple la ekfluga konstruaĵo 2 de la flughaveno Munkeno aŭ la konstruaĵo Skylink de la flughaveno Vieno).
  • laŭhorare interkonsentitaj regulaj flugoj, kreantaj tutmondan flugan reton
  • unuecaj biletoj por flugoj de ĉiuj kompanioj de la alianco
  • egaligo de kvalitaj normoj
  • komunaj mendoj de novaj aviadiloj kaj de anstataŭigaj partoj
  • komuna luado de aviadiloj
  • komunaj rajtoj uzi flugliniojn

En la fonda ceremonio en la flughaveno de Frankfurto-ĉe-Majno grupiĝis kvin aviadiloj, po unu de la kompanioj Thai Airways, United Airlines, SAS, Air Canada kaj Lufthansa al kvinpinta stelo - kaj sekve ankaŭ la regula emblemo de la alianco iĝis kvinpetala simbolo simila al kvinpinta stelo.

Poste akceptiĝis pliaj flugkompanioj, kaj en 2004 ekfunkciis "regiona koncepto", por ekservi ankaŭ pli malgrandajn aviadajn merkatojn per regionaj flugkompanioj kiel la finna entrepreno Blue1.

La informadika entrepreno de la kompanio Lufthansa laŭmende de la aliancaj membrokompanioj momente pliperfektigas la komputilan programaron por finunuecigi la organizadon de flugoj kaj disdonon de sidlokoj. Kiel unuaj kompanioj la aliancaj membroj Lufthansa, United Airlines kaj Singapore Airlines uzos la unuecan programaron.

Membrokompanioj

aviadilo Boeing 767-300ER de la kompanio Austrian in Star-Alliance-Lackierung
aviadilo Airbus A340-300 de la kompanio Lufthansa
aviadilo Boeing 747-400 de la kompanio Thai Airways International
aviadilo Airbus A320-200 de la kompanio Spanair
aviadilo Boeing 767-300ER de la kompanio LOT

Nunaj membrokompanioj

kompanio ŝtato aliĝdato milionoj da pasaĝeroj po jaro[1] nombro de aviadiloj[1]
Adria Airways Slovenio 2004-11-182004 1,3 12
Aegean Airlines Grekio 2010-06-302010 6,6 30
Air Canada Kanado 1997-05-141997
fondomembro
31,0 332
Air China Ĉinio 2007-12-122007 34,8 243
Air New Zealand Novzelando 1999-03-281999 12,1 99
All Nippon Airways Japanio 1999-03-281999 47,0 216
Asiana Airlines Sud-Koreio 2003 13,1 71
Austrian Airlines Aŭstrio 2000-03-262000 10,7 91
Blue1 Finnlando 2004-11-032004 1,4 12
British Midland Airways Britio 2000-07-012000 10,0 53
Brussels Airlines Belgio 2009-12-092009 5,5 51
Continental Airlines Usono 2009-10-272009 67,0 600
Croatia Airlines Kroatio 2004-11-182004 1,8 13
EgyptAir Egiptio 2008-07-112008 8,4 65
LOT Pollando 2003-10-262003 3,9 49
Lufthansa Germanio 1997-05-141997
fondomembro
70,5 534
SAS Scandinavian Airlines Danio
Norvegio
Svedio
1997-05-141997
fondomembro
22,0 210
Shanghai Airlines1 Ĉinio 2007-12-122007 10,5 60
Singapore Airlines Singapuro 2000-04-072000 18,3 106
South African Airways Sud-Afriko 2006-04-102006 6,9 55
Spanair Hispanio 2003-05-012003 10,2 45
Swiss International Airlines Svisio 2006-04-072006 13,8 85
TAM Linhas Aéreas Brazilo 2010-05-132010 30,4 135
TAP Portugal Portugalio 2005-03-142005 8,7 72
Thai Airways International Tajlando 1997-05-141997
fondomembro
19,6 88
Turkish Airlines Turkio 2008-04-012008 25,1 132
United Airlines Usono 1997-05-141997
fondomembro
80,0 362
US Airways Usono 2004-05-042004 66,1 356

1Shanghai Airlines forlasos la aliancon fine de oktobro 2010, ĉar ĝin transprenos la kompanio China Eastern Airlines, kiu estas membro de la konkurenca alianco Skyteam

Aliĝkandidato(j)

kompanio ŝtato aliĝdato
Air India Barato probable printempe 2011 [2]

Eksaj membrokompanioj

La sekvaj komanioj estis aliancaj membroj kaj pro diversaj kialoj forlasis ĝin:

kompanio ŝtato malaliĝo kialo de la malaliĝo
Ansett Australia Aŭstralio 2002 bankrotiĝis
Mexicana de Aviación Meksiko 2004 Malaliĝis pro konflikto kun United Airlines pri flugliniaj rajtoj kaj la 10-an de novembro aliĝis en la konkurenca alianco oneworld
VARIG Brazilo 2006 bankrotiĝis; la posteula kompanio VRG Linhas Aéreas ne plu plenumis la kondiĉojn de alianca membro kaj estis malmembrigita
Shanghai Airlines Ĉinio 2010 malaliĝos fine de oktobro 2010, la kompanio transpreniĝos de la kompanio China Eastern Airlines

Strukturaj datumoj

bazaj datumoj
Star Alliance Lufthansa (por komparo)
spezoj 171,22 miliardoj da USD (2009) 33,86 miliardoj da USD (2009)
ĉiutagaj flugoj 19.700 (2009) 2.005 (2009)
alflugataj ŝtatoj 175 (2009) 78 (2009)
alflugataj flughavenoj 1077 (2009) 206 (2009)
"venditaj pasaĝeraj kilometroj" (RPK) 1.212,7 miliardoj (2009) 154,15 miliardoj (2009)
pasaĝeroj po jaro 603,5 milionoj (2009) 70,5 milionoj (2009)
dungitoj 458.817 (2009) 108.123 (2009)
aviadiloj 3993 (2009) 534 (2009)

Fonto: "Star Alliance Facts and Figures" ("faktoj kaj tabeloj pri la alianco", dokumento en formato PDF)

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Star Alliance (stato julio 2010): „membraj kompanioj de la Star Alliance“ (ĉi-tie germanlingve)
  2. Irish Sun: "Air India to join Star Alliance by March 2011" ("Air India probable aliĝos al Star Aliance ĝis marto 2011"), 15-a de majo 2010

Eksteraj ligiloj