Star Trek: Enterprise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Star Trek: Enterprise
televida serio • Star Trek series
Originala titolo Star Trek: Enterprise, Enterprise
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro sciencfikcio
Kreita de Rick Berman
Brannon Braga
Aktoroj vidu la liston sube
Muziko de Dennis McCarthy
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 98
Daŭro sen reklamoj proks. 45 minutoj
Elsendo
Bilda formato NTSC 480i
Sonformato Dolby SR
Elsendita 26-a de septembro 20012005
Kronologio
Antaŭa serio Star Trek: Voyager
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Star Trek: Enterprise estis usona televida serio el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu produktiĝis inter la jaroj 2001 kaj 2005.

Enhavo

Laŭ tempo, la serio okazas en fikcia estonto ekde la jaro 2151, pli-malpli 90 jarojn post la unua kontakto de la homaro kun la ekstertera vivoformo vulkananoj (la 5-an de aprilo 2063). La enhavo do okazas antaŭ la eventoj de la unua televida serio de la filmaro, Stela Vojaĝo: La Origina Serio, filmita dum la 1960-aj jaroj. Komence la fikcia Universala Federacio de Planedoj ankoraŭ ne ekzistas, kaj la vulkananoj ankoraŭ estas vivoformo skeptika pri la homaro kaj atendeme observanta la evoluon. Unuafoje stelŝipo kun la nomo "Enterprise" ekflugas al por la homaro ĝis nun nekonataj partoj de la kosmo, por plivastigi la konojn pri la universo kaj serĉi pri ĝis nun homare nekonataj kosmaj vivoformoj. En pli postaj epizodoj ĉiutagaj teknologioj en tiuj-ĉi kronologie unuaj epizodoj ankoraŭ observeblas en eksperimenta kaj pionira stadio.

Ĉefaj karakteroj

  • Scott Bakula kiel kapitano Jonathan Archer
  • John Billingsley kiel doktoro Phlox
  • Jolene Blalock kiel vulkanana subkomandisto T’Pol
  • Dominic Keating kiel leŭtenanto Malcolm Reed
  • Anthony Montgomery kiel kadeto Travis Mayweather
  • Linda Park kiel kadeto Hoshi Sato
  • Connor Trinneer kiel komandisto Charles „Trip“ Tucker III

Eksteraj ligiloj

greke "Stela Vojaĝo: Enterprise" - artikolo el la scienc-fikcia vikio Memory Alpha (en Esperanto))