Star Trek (2009)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stela Vojaĝo
Star Trek film • serio-relanĉa filmo • filmo
Originala titolo Star Trek
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 7-a de aprilo 2009
Daŭro 127 minutoj
Ĝenro scienc-fikcio
Kameraado Daniel Mindel
Buĝeto 1.750.000 USD
Reĝisoro(j) Jeffrey Jacob Abrams
Produktisto(j) Jeffrey Jacob Abrams,
Damon Lindelof
Scenaro Alex Kurtzman,
Roberto Orci
Filmita en San-Francisko • Utaho • Paramount Stage 9 • Oviatt Library • Long Beach City Hall • Dodger Stadium • Anheuser-Busch Brewery • Long Beach Generating Station • Paramount Stage 8 • Paramount Stage 15 • Paramount Stage 18 • Paramount Stage 11 • Paramount Stage 14 • Vasquez Rocks • Rock of Ages Corporation • San Rafael Swell • Marine Corps Air Station Tustin • Bakersfield • Skyrose Chapel • Pastoria Energy Facility
Loko de rakonto Starfleet Academy • RiversideVulkanoSan-Francisko • Delta Vega • VulkanoSan-Francisko
Muziko de Michael Giacchino
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Paramount Pictures 
Bad Robot Productions 
Spyglass Media Group
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • Boston Society of Film Critics Award for Best Cast • Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Stunt Ensemble in a Motion Picture • Las Vegas Film Critics Society Award for Best Score • Saturn Award for Best Make-up • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Star Trek estas la titolo de la 11-a kineja filmo de la scienc-fikcia serio Star Trek ("stela vojaĝo") origine verkita de Gene Roddenberry. Por sia interpreto de la populara serio, la reĝisoro Jeffrey Jacob Abrams elektis grandparte novajn, junajn aktorojn por la konataj roloj. La filmo rakontas la historion antaŭ la stelaj aventuroj de la stelŝipo Enterprise fokusitaj en la televida serio de la 1960-aj jaroj. Aparte rakontatas kelkaj esencaj scenoj el la infanaĝoj de la postaj stelŝipaj kapitano James Tiberius Kirk kaj komandanto Spock, kiuj post la unua renkonto estas malamikemaj rivaloj, kaj nur poste amike kolegiĝas. La filmo krome prezentas alternativan historion de la Star-Trek-universo, laŭ kiu la hejma planedo de komandanto Spock, Vulkano, kun pli ol ses miliardoj da loĝantoj estus detruita. La 7-an de aprilo 2009 la filmo havis sian oficialan premieron en la aŭstralia urbego Sidnejo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Dum atako de la el la estonto veninta murdema romulano Nero al la stelŝipo Kelvin la kapitano George Kirk oferas sian vivon, por ebligi al 800 ŝipanoj kaj ankaŭ al sia ĵus naskanta juna edzino Winona la fuĝon de la stelŝipo antaŭ ties detruo. Per tiu atako kaj la detruo de la stelŝipo Kelvin alternativa historio de la Star-Trek-universo estas kreata, kiu diferenciĝas de la aliaj televidaj kaj kinejaj filmoj pri la temo.

La filo de George Kirk, James Tiberius Kirk, kreskas ĝis ribela juna viro. Pro pugnobatalo inter li kaj pluraj kadetoj de la stelŝiparo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj li renkontiĝas kun kapitano Christopher Pike, kiu motivigas lin kiel sia patro kadetiĝi en la stelŝiparo. En la stelŝipara akademio li amikiĝas kun la juna kuracisto d-ro Leonard McCoy. Liaj provoj konkeri la belan afrikdevenan kosmolingvistinon Nyota Uhura restas sensukcesaj.

Ankaŭ la juna intelektulo Spock, filo de vulkanana patro kaj de homa patrino, trovis sian vojon al la akademio, post kiam li sur la patra planedo suferis multajn ĉikanojn de samaĝuloj pro la deveno de la patrino. Li kaj Kirk konfliktiĝas, kiam Kirk manipulas la komputilan "Kobajaŝi-Maru-teston" programitan de Spock, por kiel entute unua pasi la teston. Dum oficiala akademia kunveno, kies celo estas juĝi ĉu la truko de Kirk konsideriĝu trompo, alvenas helpopeto de la planedo Vulkano, sed Kirk pro la nefinita kunveno ne rajtas partopreni la helpan vojaĝon de pluraj stelŝipoj al Vulkano. Lia amiko McCoy sekve deklaras la junulon lia paciento kaj truke tamen transportigas lin al la tutnova stelŝipo Enterprise.

Ĉe la alveno klariĝas, ke temas pri atako de la tempovojaĝanto Nero, kiu kun sia stelŝipo kaj ŝipanaro venis el la estonto. Kun sia ekipo, Nero volas venĝi la estontan detruon de sia hejma planedo Romulo pro supernovao post 129 jaroj. La ĝis tiam maljuna Spock tiam promesos al la romulanoj savi ilian planedon per nigra truo estigota per "ruĝa materio", sed li alvenos nur post la jama detruo de Romulo kaj nur povos eviti plian detruon fare de la supernovao. Pro la kreita nigra truo kaj la stelŝipo de Spock kaj de Nero devos tempovojaĝi 129 jarojn en la pasintecon, kie la furioze funebranta Nero ekagas por venĝe detrui unue la hejman planedon de Spock, devigante la malamikon rigardi tiun detruon, kaj poste planas detrui la Teron. Pro tiu tempovojaĝo ekestas alternativa historio de la fikcia universo.

La kapitano de la federacia stelŝipo Enterprise, Christopher Pike, estas devigata viziti la stelŝipon de Nero kaj iĝi ties viktimo. Spock transprenas la komandon de la federacia stelŝipo, dum la kapitano tuj antaŭ la foriro ankoraŭ deklaris, ke Kirk estu nova unua oficiro. Kirk kaj la japana kadeto Hikaru Sulu sukcesas saboti la "planedoborilon" de Nero, sed fine tamen ne evitas la detruon de la planedo Vulkano. Nur kelkmil el la ses miliardoj da loĝantoj sukcesas lastmomente saviĝi, inter ili la patro de Spock, sed ne ties homa patrino.

Post konflikto pri la plua strategio, Spock ekziligas la konkuranton Kirk sur najbara glacia planedo, kie Kirk renkontas la maljunan Spock, kiu de tie devis observi la detruon de sia planedo sen eblo interveni. La maljuna Spock raportas al la junulo pri la estontaj jaroj, kaj pri la kreenda amikeco inter Kirk kaj la juna Spock. Ambaŭ atingas federacian postenejon sur la glacia planedo, kaj renkontas la junan inĝenieron Montgomery Scott, kiu tie deĵoras nelibervole. Per estontece de Scott malkovrotaj teorioj pri kosma transportado de vivaĵoj, la junaj Scott kaj Kirk povas kosmotransportiĝi al la stelŝipo Enterprise. Helpe de saĝa konsilo de la maljuna Spock, la juna Kirk senpostenigas la junan Spock kaj mem iĝas la stelŝipa kapitano. Pro lerta taktika manovro proponita de la 17-jara rusia kadeto Pavel Ĉekov, la stelŝipo povas kaŝiĝi de Nero, kaj la junuloj Kirk kaj Spock kosmotransportiĝas al la romulana stelŝipo de Nero, por ŝteli la tie garditan pli etan stelŝipon de la maljuna Spock el la estonteco, kaj por liberigi kapitanon Pike. La juna Spock, per la el-estonteca stelŝipo de sia maljuna ekvivalento detruas la "planedoborilon" atakanta la teron, kaj logas la romulanan ŝipon for de la homa planedo. En arda batalo la romulana ŝipo duondetruiĝas kaj fine suĉiĝas al plia nigra truo, ekestigita per liberiĝinta "ruĝa materio". Spock, Kirk kaj Pike lastmomente retransportiĝas la la ŝipo Enterprise.

La juna Kirk oficiale transprenas la kapitanan postenon de la pro la torturo de Nero forte suferinta Christopher Pike. La juna Spock decidas konsideri la hejman planedon de sia patrino, do la teron, sia nova hejmplanedo, kaj post renkontiĝo kun sia maljuna ekvivalento decidas ne plene dediĉiĝi al la senemocia logiko, kiel postulus la vulkana tradicio, sed permesi al si iom da homa emocia vivo. La juna kadetaro, kiu sukcese kunlaboris por savi la universon de pluaj detruoj fare de Nero, rajtas pluesti la ŝipanaro de la plej moderna federacia stelŝipo Enterprise, kiu ekvojas al la malkovro de novaj mondoj en ĝis nun home neesplorataj partoj de la kosmo - pri tiuj aventuroj rakontos la televidaj filmoj de la serio Star Trek el la 1960-aj jaroj.

Filma produktado[redakti | redakti fonton]

La produktaj laboroj por la filmo Star Trek komenciĝis dum novembro 2007 kaj kompletiĝis fine de marto 2008, la produkta budĝeto por la filmo ampleksis 150 milonojn da usonaj dolaroj. La scenoj filmiĝis ekskluzive en Kalifornio, ĉefe en la studioj de la konzerno Paramount en Los-Anĝeleso, sed ankaŭ en la urboj Long Beach kaj Northridge, kies universitata tereno servis kiel kampuso por la "Stelŝipara Akademio".

Sukceso[redakti | redakti fonton]

Dum la unua semajnfino la filmo en Nordameriko enspezigis 79,2 milionojn da usonaj dolaroj, pli ol ĉiuj antaŭa filmo el la serio Star Trek. Ĝis la 1-a de oktobro 2009, tutmonde la filmo enspezigis iom pli ol 385 milionojn da usonaj dolaroj. [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]