Star Wars

El Vikipedio

(Alidirektita el Star Wars (fikcia universo))
Saltu al: navigado, serĉo

Stelaj Militoj (angle: Star Wars ([sta(r) ŭo(r)z])) estas serio de ses Sciencfantastaj filmoj, realigitaj de la reĝisoro George Lucas, pri politiko kaj militoj en alia galaksio. La filmoj estis popularega malantaŭ la eldonaĵo de la unua filmo en 1977.

La filmoj estas:

Enhavo

[redaktu] Deveno

Komence Stelaj Militoj estis senambicia filmo farita kun la espero rekuperi la investon, Lucas surpriziĝis pro tiom granda sukceso, tri jaroj poste aperis La Imperio Kontraŭbatalas kaj fine (ĉar Lucas ĝin konsideris la fina filmo) la tria parto de la serio Reveno de la Jedi.

Sed post tioma sukceso, kaj kun multaj romanoj kaj komiksoj publikigitaj pri la temo, en 1997, Lucas reeldonis la trilogion kaj komencis la filmadon de la kvara filmo (la unua kronologie), pensante fari novan trilogion kaj konsiderante Stelaj Militoj kiel la kvara filmo de la tuta ses-filma serio.

George Lucas jam deklaris ke li ne volas daŭrigi la serion kun sepa filmo, eble ni devos atendi multe por la fina trilogio (sepa, oka kaj naŭa filmoj) jam ekzistanta bildliterature se alia reĝisoro sekvas la projekton.

La filmoj temas pri batalo inter du sistemoj (Respubliko kaj Imperio), du armeaj ordenoj (Jedi kaj Sith), ekvilibro de Bono kaj Malbono.

[redaktu] Stela Ampleksigo

Post la unua trilogio, la serio ampleksiĝis precipe per romanoj kaj komiksoj

[redaktu] Bildliteraturo

  • Star Wars de Marvel Comics (Stelaj Militoj)
  • Star Wars Empire (Imperio)
  • Star Wars Republic (Respubliko)

[redaktu] Libroj

Dekoj da libroj daŭrigis kaj ampleksigis la serion, multaj el ili apogataj de la entrepreno de Sr. LUCAS LucasFilm.

[redaktu] Komputilludoj

Pluraj, inter ili:

  • Star Wars Arcade
  • Super Star Wars (Super Nintendo)
  • Return of the Jedi (Super Nintendo)
  • X-Wing
  • Tie Fighter
  • Rebel Assault
  • Rogue squadron
  • Jedi Knight
  • Star Wars Battlefront (por PlayStation 2)
  • Star Wars Battlefront II (por PlayStation 2 kaj komputilo)

[redaktu] Temo


"Antaŭ multe da tempo, en tre, tre malproksima galaksio...." (kiel multaj rilataj filmoj) okazis batalo inter "Hela flanko de La Forto" de la kavaliroj Jedi kaj tiu "Malhela" de la Sith. Komence la filmoj rakontas kiel Respubliko militas kontraŭ alveno de Imperio, kiel Anakin Skywalker iĝas Jedi, kaj kiel la jam korupta Respubliko malaperas pro alveno de opresiga Galaksia Imperio, kun Palpatine kiel imperiestro helpata de Darth Vader kiuj disigos la ordenon Jedi.

Nur restos kelkaj kavaliroj kiel Obi-Wan Kenobi kaj Yoda kiuj instruos Luke Skywalker (La filo de Anakin) esti Jedi kaj batali kontraŭ Imperio helpante la Ribelanta Alianco.

[redaktu] Lingvo

En tiu ĉi filmserio, ĉiuj estuloj en la universo uzas unu "oficialan" lingvon, kiu nomiĝas Galaksia Baza (Galactic Basic) kaj sonas rimarkinde simile al la angla, kvankam ĝia skribita formo (Aurebesh) estas distingeble malsama. Tiel oni solvis la problemon pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj, kaj la bezonon de universala tradukilo.

En la filmserio, la ĉefa lingvo estas:

  • Hutozo (Huttese, en angla), la lingvo de la Hutoj (Jabba La Huto, estas la plej fama eksterterana huta). Sonodesegnisto [Ben Burtt] kreis la lingvo surbazis en la [Queĉua], la lingvo de Inkao
  • Evok (Ewok, en angla) estas la lingvo de malgrandaj eksterterana [Evoko]. [Ben Burtt] kreis la lingvo surbazis en lingvo de Tibetujo. La lingvo havas multe influo de Galaksia Baza, ekzemple, la evokaj vortoj sunee, pola kaj rueenee signifas suno, polusa kaj ruboj, (sun, polar kaj ruins en Galaksika Baza.
  • Gungano estas baza dialekto de planedo Naboo. Heyo-dalee! signifas Saluton! en gungana lingvo.
  • Tuskero estas la lingvo de sablopopolo (Tusken Raiders)
  • Ŝjrjivuko (Shyriiwook) estas lingvo de Vukie (Wookie), loĝanta en planedo Kaŝjjiko (Kashyyyk).
  • Ĵavaezo estas la lingvo de malgrandaj eksterterana [Ĵava]. [Ben Burtt] kreis la lingvo surbazis en Zuluo.
  • Mando estas lingvo de fama militistoj Mandaloro. La brita aŭtora Karen Traviss kreis la lingvo por la serio de libro Republic Commando (Respublika Soldataroj), bazita en la vortoj kreita por Jesse Harlin por la ĥora muziko Vode An. Kiu komponis tio por la videoludo Respublika Soldataroj (Republic Commando)

[redaktu] Sukceso de la serio

La sukceso de ĉi tiu serio permesis al reĝisoro LUCAS krei sian propran filmproduktantan firmaon (LucasFilm) kaj kelkajn aliajn kiel LucasArts (Komputilluda firmao) aŭ Industrial Light & Magic. Ek de la unua "Stelaj Militoj", LUCAS profitis la sukceson de la filmo por vendi t-ĉemizojn, komiksojn, tasojn, ktp inspiritaj en la figuroj de la serio.

[redaktu] Figuroj de Stelaj Militoj

Padme Amidala
Padme Amidala

Kelkaj el ili...

Pli nomoj esperante vi rekontas en:

Stelaj Militoj Traduko Projekto

[redaktu] Planedoj

Inter ili memoreblas...

Pli planedoj vi rekontas en: Stelaj Militoj

Vi povas legi la kvazaŭplenan liston de la fikciaj planedoj el la Star Wars universo : [List of Star Wars Planets] (angle)

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
•  Starwars.com (angle)
•  TheForce.net (angle)
•  Starwars-Universe (france)
•  Star Wars en IMDb (angle)
•  www.swgalaxy.ru (ruse)
•  Звёздные войны: кольцо русских сайтов (ruse)


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Star Wars sub la gloso Star Wars