Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stelaj Militoj Epizodo 5: La Imperio kontraŭatakas
Filmafiŝo
Filmafiŝo
filmo
Originala titolo Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21-a de majo 1980
Daŭro 124 minutoj (originale)
Ĝenro sciencfikcia fantazio
Kameraado Peter Suschitzky
Buĝeto Usona $33 000 000
Reĝisoro(j) Irvin Kershner
Produktisto(j) Gary Kurtz
George Lucas
Rick McCallum
Scenaro George Lucas
Filmita en Usono, Norvegio
Loko de rakonto HothDagobaho • Bespin
Muziko de John Williams
Rolantoj Harrison Ford • Carrie Fisher • David Prowse • Mark Hamill • Billy Dee Williams • Anthony Daniels • Kenny Baker • Peter Mayhew • Alec Guinness • Denis Lawson • Jeremy Bulloch • Julian Glover • Christopher Malcolm • John Ratzenberger • Kenneth Colley • Michael Sheard • Marjorie Eaton • Frank Oz • Treat Williams • Ian McDiarmid • Mark Jones • John Hollis • Peter MacDonald • Jack Purvis • Clive Revill • Michael Culver • John Morton
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Industrial Light & Magic
Produktinta firmao Lucasfilm
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr

Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back (“Stelaj Militoj Epizodo 5: La Imperio kontraŭatakas”), originaltitole The Empire Strikes Back, estas 1980-a sciencfikcia fantasta filmo direktita de Irvin Kershner, laŭ scenaro de George Lucas.

Ĝi estas la kvina filmo de Star Wars laŭ la rakonto de la filmoj, sed la dua laŭ la aperdato.

La filmo okazas tri jarojn post la detruo de la Morta Stelo (do tri jarojn post A New Hope). Luke Skywalker, Han Solo, princino Leia Organa, kaj la resto de la Rebela Alianco estas pelataj de Darth Vader kaj la elitsoldatoj de la Galaksia Imperio. Dum Han kaj Leia estas ĉasataj de la Imperio tra la galaksio, Luke studas la Forton kun la Jedi-majstro Yoda. Vader sekrete komplotas kaptilon por Luke, kiu kondukos al batalo kaj ŝoka malkaŝo.

Intrigo

La planedo Hoth

Post sia malvenko en Yavin kaj la detruo de la Morta Stelo (Death Star) fare de Luke Skywalker, la Galaksia Imperio klopodas postĉasi la Ribelulojn tra la galaksio, kaj dissendas milojn da sondil-robotojn. Ribeluloj sukcesas eskapi la Imperion kaj konstrui bazon sur Hoth, glacia planedo.

Luke, patrolante ekster la bazo, iras enketi pri meteorŝtono falinta proksime de li. Sed atakas lin wampa (ia besto simila al urso), kaj estas malliberigita en la groto de la monstro. Li sukcesas forfuĝi danke al sia lumsbro. Ĉar li estas perdita, li svenas en la glacia dezerto, vidinte aperaĵon de Obi-Wan Kenobi, kiu diras al li, ke li iru al la planedo Dagobah por renkonti la Jedi-majstron Yoda. Han Solo, forironte, ekzorgas pri sia amiko kaj ekserĉas lin.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Li sukcesas retrovi Luke kaj ili reiras al la stacio. En la komandejo, C-3PO eltrovas imperian sekretan kodon elsendata de sondilo sur la planedo. Han iras vidi tiun sondilon por taksi la situacion. Li eksplodigas ĝin, malkaŝante la ribelulan bazon al la Imperio.

Sekvas batalo inter imperiaj soldatoj kaj ribeluloj, kiuj preskaŭ ĉiuj sukcesas fuĝi en spacon. Luke iras kun R2-D2 al Dagobah, kie li renkontas Yoda, kaj lernas regi sian povon. Dumtempe, Han, Leia kaj Chewbacca estas postkurataj de imperia spaca floto kaj kaŝiĝas en asteroida kampo, en groton de granda asteroido kiu fakte estas la gorĝo de spaca monstrego.

Elirinte la "groton", Millennium Falcon ekflugas al Bespin, planedo kie Lando Calrissian, amiko de Han, havas minejon. Sed tie, Darth Vader kaj siaj soltadoj embuskas atendante la ŝipon. Kaptite, Han estas frostigita kaj liverita al Boba Fett, homĉasisto laboranta por Jabba the Hutt. Dumtempe, Lando liberigas Leian, Chewbaccan kaj robotojn, kaj venigis ilin al la Millennium Falcon. Ankaŭ Luke alvenas sur Bespin, kaj devas batali kontraŭ Vader. Li malkovras la veron pri sia patro (tiam estas la fama diraĵo de la filmo: "Ne, mi estas via patro."). Luke sukcesas eskapi, kaj aliras al la ŝipo, kiu eniras la Ribelulan floton, kiu preparas novan atakon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara