Stardust (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stardust estas la titolo de komponaĵo de Hoagy Carmichael el la jaro 1927, kiu fariĝis unu el la plej ofte novaranĝita kanto de la ĵazhistorio kaj klasikaĵo de la bandego-epoko.

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

La kanto kun sia nekutima formo (A-B-A-C) estis komponita en 1927 kiel pianosoloo kaj unuafoje surdiskigita de Hoagy Carmichael and His Pals la 31-an de oktobro 1927 por diskeldonejo Gennett Records kiel mezrapida ĵazpeco. Laŭ propra eldiro Carmichael je tio estis inspirita de la improvizaĵoj de Bix Beiderbecke. La ideon pri ĉi tio Carmichael ekhavis kiel studento, kiam li ekideis la 32-taktan bazan strukturon[1].

Unuaj novversioj[redakti | redakti fonton]

En 1928 Carmichael priverkis la kanton al malrapida balado, kaj en 1929 Mitchell Parish verkis tekston por ĝi. Carmichael volis fari novan registraĵon por Gennett Records, sed la estraro de Gennet Records rifuzis ĉi tiun ideon, ĉar la pli frua versio ĝis tiam ne estis finvendita. Irving Mills surdiskigis la 20-an de septembro 1929 kun sia bando Hotsy Totsy Gang (kun Jimmy Dorsey -klarneto- kaj Carmichael -piano-) la novaranĝaĵon de la kanto fare de Carmichael, publikigitan je lia eldonejo Mills Music nun kiel Star Dust kaj atingis per ĝi post publikigo en januaro de 1930 lokon 20 de la usona furoraĵo-ranglisto. La 15-an de majo 1930 ankaŭ bandestro Isham Jones surdiskiis la kanton kaj atingis per tio la 18-an de aprilo 1931 la pintan rangon de la ranglisto. Lia versio faris la kanton klasikaĵo. Pluajn versiojn sukcese surdiskigis Bing Crosby (# 15, 1931), Louis Armstrong (#16, 1931) kaj Jimmie Lunceford (# 10, 1935).

Bandegaj versioj[redakti | redakti fonton]

Stardust fariĝis normkanto de la bandega erao, kaj preskaŭ ĉiu renoma bandestro kaj kantisto produktis novversion de ĝi. La aranĝaĵo de Glenn Miller ankaŭ estis sukcesa kaj atingis rangon 3. Ankaŭ Sammy Kaye (# 16, 1939), Artie Shaw (# 2, 1941) kaj Frank Sinatra (# 7, 1941) partoprenis la sukceson de Stardust. Unuafoje Stardust aperis de du bandoj sur unu disko, nome la versioj de Tommy Dorsey (registrita la 15-an de aprilo 1936) kaj Benny Goodman (23-an de aprilo 1936), publikigita majon de 1936 ĉe Victor #25320 (# 8 por Dorsey, # 2 por Goodman). La versio de Artie Shaw estis la plej sukcesa. Ekestinta la 7-an de oktobro 1940 (Victor #27230), li publikiĝis decembron de 1940 kaj atingis la duan lokon de la ranglisto. La lirika tumpetsoloo de Billy Butterfield je la komenco kaj la brila trombonsoloo de Jack Jenney je la fino estas apartaĵo de ĉi tiu versio[2]. La kanton surdiskigis ankaŭ Billie Holiday, Nat King Cole, Harry Connick la pli juna, Ella Fitzgerald kaj instrumentistoj kiel Django Reinhardt. Ankaŭ pli junaj muzikistoj, ekz. Lou Donaldson, Ernestine Anderson aŭ Wynton Marsalis, interpretis la kanton kiel ĵaza normkanto. Kelkaj kritikistoj rigardas la kanton Stardust kiel la plej bela ambalado iam ajn verkita: la insista teksto de Parish, kiu elvokas solecon kaj nostalgion, estas perfekte enigita en la pason de la Karmajkela melodio.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas per pli ol 1800 sonregistraĵoj unu el la plej ofte surdiskigitaj kantoj de la 20-a jarcento kaj staras en Usono post Silent Night kaj St. Louis Blues sur la tria rango el la plej ofte publikigitaj kantoj. ASCAP listigas 152 versiojn de ĝi[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dietrich Schulz-Köhn, I Got Rhythm, 1990, p. 297
  2. Dietrich Schulz-Köhn, I Got Rhythm, 1990, p. 298
  3. ASCAP-Eintrag für Stardust. Arkivita el la originalo je 2005-10-01. Alirita 2011-11-03.