Stare Dobre Małżeństwo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stare Dobre MałżeństwoSDM (pole Malnova Bona Geedzeco) - pola muzikgrupo okupiĝanta pri kantata poezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grupo ekestis de vira gitar-vokala duopo - Krzysztof Myszkowski i Andrzej Sidorowicz, kreiĝinta en komenco de la 80-aj jaroj, tiam liceanoj.

Tamen la vera historio komenciĝis en la jaro 1984, kiam tiuj du studentoj partoprenis en konkurso Festivalo de Studenta Kanto en Krakovo. Tiam unuan fojon la duopo prezentiĝante antaŭ pli vasta publiko uzis tiun nomon.

Sidanta tiam en ĵurio Wojciech Belon, lidero de Wolnej Grupy Bukowiny, rimarkis kaj aprecis freŝan kaj optimisman sonon de la duopo. Rezulte li invitis SDM por partopreni koncerton "Światło" ("Lumo") okaziĝanta kadre de Arta Festivalo de Akademia Junularo. Tiam ili pli bone kontaĝis, kaj oktobre 1984 tio rezultiĝis per komuna recitalo. Tiam aliĝis al la grupo Aleksandra Kiełb-Szawuła, kiu subtenis ilin per sia delikata voĉo (disiĝo kun la grupo en 1989). Tuj poste venis sekva grava kantisto - Sławek Plota, kiu donis al komencantaj kolegoj subtenon per sia voĉo kaj gitaro. Komence de la jaro 1985 aliĝis: Marek Czerniawski (violonisto) kaj Alina Karolewicz (soprano). Tiel post malapero de Andrzeja Sidorowicz kreiĝis forta muzik-amikeca kvinopo. Pro diversaj artistaj kaj programaj vizioj - Alina, kaj poste ankaŭ Marek adiaŭis kun resto de la grupo. La lokon de Marek okupis fama en medio de festivaloj de turisma kanto - violonisto Wojciech Czemplik. En 1988 kunlaboron kun la grupo komencas Roman Ziobro, kaj en 1989 - aliĝas Ryszard Żarowski (antaŭe li ludis en: Małolepsi, AKT-Wrocław, Bez idola). Akustikanto de la grupo estis Wojciech Gołosz.

Formo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1989-2002 SDM estas "vira" formacio kun stabila konsisto: Krzysztof Myszkowski, Wojciech Czemplik, Ryszard Żarowski, Roman Ziobro. Sekvaj ŝanĝoj en la grupo estis septembre 2002 - la grupon foriras Roman Ziobro. En lia loko – unu sezonon – basgitare ludas Robert Szydło. Poste - Andrzej Stagraczyński. En 2006 aliĝas gitaristo Dariusz Czarny, kaj en 2007 - Przemysław Chołody (balgo).

Paralela Kariero[redakti | redakti fonton]

Paralele al Stare Dobre Małżeństwo - Krzysztof Myszkowski, Ryszard Żarowski kaj Andrzej Stagraczyński – formas grupon The Gruz Brothers Band, en kiu ili faras kantojn al la tekstojn de Jana Rybowicza kaj Adama Ziemianina. Ekde 2005 aperis du diskoj de tiu formacio: 2005 - Dymi mi z czachy (Krzysztof Myszkowski & The Gruz Brothers Band); 2006 - Biała gorączka Vive (2 KD-oj - koncerto en Radio Gdańsk).

Aktuala konsisto de la bando[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Antologia – kantaro de la grupo
  • Stare Dobre Małżeństwo czyli jak to się robi (+KD) – la historio de la grupo de interno (Ili rakontas pri si mem)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]