Starto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Starto
Kovrilpaĝo de Starto n-ro 1/2016
Kovrilpaĝo de Starto n-ro 1/2016
periodaĵo
Speco movada revuo
Periodeco 4-foje jare

Lando  Ĉeĥio
Posedanto Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Publikigisto DTP centrum, Svitavy
Redaktisto Miroslav Malovec
Establodato 1968
Prezo 11 EUR, 13 EUR ekster Eŭropo,
6 EUR por la PDF-versio
ISSN 1212-009X

vdr

Starto estas Esperanto-gazeto kaj organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fondita en 1968.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la revuo aperas informoj kaj impresoj pri Esperanto-asocioj, anoncoj kaj kalendaro pri Esperanto-aranĝoj. Aperas kelkfoje poemoj dukolumne Ĉeĥe-Esperante. La diversaj kluboj en Ĉeĥujo havas dediĉitan parton en la revuo por raporti pri siaj agadoj. La jubileaj membroj, naskiĝintoj ktp estas gratulitaj fine de revuo. La kovrilo kaj malantaŭa paĝo prezentas kolorajn fotojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1968, kiam estis preparata la refondo de la asocio, tiam la titolo simbolis restartigon de la movado, sed kvankam ĝi jam bone kuras, la titolo estas konservata jam kiel tradicio. Aperadis komence 7-foje jare, poste 6-foje, nun 4-foje.

La unua redaktoro estis Oldřich Kníchal (1968-1979, Jaromír Jermář kaj Zdenko Křimský (1979-1984), Jiří Patera (1985-1990) kaj Miroslav Malovec ĝis nun.

Ekde la jaro 2000 eblas legi la gazeton ankaŭ en elektronika formo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]