Stasys Gaidamavičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stasys GAIDAMAVIČIUS
Persona informo
Aliaj nomoj Staseo
Naskiĝo 10-a de septembro 1947
en

Bajorai, distrikto Ukmergė (Litovio)

Morto 24-an de decembro 2008
en Vilnius
Tombo Q17095017
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977, 1979)
Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-esperantaj konversacioj (1994,2003)
Esperantistiĝis en 1967
vdr

Stasys GAIDAMAVIČIUS (en Esperanto-rondo konata ankaŭ kiel Staseo, naskiĝis la 10-an de septembro 1947 en Bajorai, distrikto Ukmergė, mortis la 24-an de decembro 2008 en Vilnius, enterigita en tombejo de Karveliškės) estis inĝeniero kaj esperantisto el Litovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1967 S. Gaidamavičius finis Vilnan Politeknikan Mezlernejon, laboris en diversaj institucioj kiel inĝeniero-mekanikisto. Li memlernis metion de forna masonisto, verkis kaj eldonis kelkajn libretojn pri masonado de fornoj kaj kamenoj.
En 1975 S. Gaidamavičius estis edziĝinta al aktiva esperantistino Marytė Urbanavičiūtė.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

En 1967 S. Gaidamavičius vizitis kaj finis E-kurson gviditan de Vytautas Šilas. Post la kurso li aliĝis al Vilna klubo Juneco, aktive partoprenis en ĝiaj aranĝoj, baldaŭ akiris bonan lingvokonon kaj kontribuis al litova E-eldonado. S. Gaidamavičius verkis kaj mem eldonis broŝuron 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977, 1979), libreton Litovaj – esperantaj konversacioj (1994, 2003).
Dum soveta tempo li helpis en multobligado de ekstercenzuraj eldonaĵoj Amikeco, Muzo, lernolibro de Boris Kolker, bultenoj KKK kaj Kurte. Ĉi lastan S. Gaidamavičius ankaŭ dissendadis. Dank’ al li Kurte fariĝis abonebla (vere, neoficiale) eldonaĵo[1].
Ekde 58a numero S. Gaidamavičius trasprenis ankaŭ redaktadon de Kurte kaj ĝin redaktis ĝis la lasta 136a numero en 1982. Pro eldonado de la bulteno S. Gaidamavičius en 1982 estis invitita en Prokurorejon de Litova SSR. Poste li estis devigita foriĝi de sia ofico[2].
Dum 20 jaroj S. Gaidamavičius surbendigadis diversajn E-prelegojn, E-koncertojn, E-lecionojn, E-kantojn. Pli ol 60 kasedojn da surbendigaĵoj li transdonis al Litova Esperanto-Asocio.
Li estis fakestro de magnetofona servo de SEJM.
La 4-5 de oktobro 1997 S. Gaidamavičius organizis 29-an artkonkurson Muzo[3].
Li partoprenis en 90a Universala Kongreso (2005, Vilnius), multaj BEToj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 100 demandoj kaj respondoj pri Esperanto (1977, 1979)
  • Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-esperantaj konversacioj (1994)
  • Lietuviški-esperantiški pasikalbėjimai = Litovaj-esperantaj konversacioj (2003)
  • Mūriju židinį (1997)
  • Mūriju krosnį (1997)
  • Krosnys ir kaminai (2002)
  • Židiniai (2002)
  • Pasigaląsk pats (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekstercenzura Esperanta literaturo (3). "Kurte", Litova Stelo, n-ro 1, 1994, p. 14
  2. Stasys Gaidamavičius, Plua sorto de "Kurte", Litova Stelo, n-ro 1, 1994, p. 16-18
  3. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto 3a, p. 87, 1998