Statistikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Statistikaĵo estas rezulto de apliko de statistika algoritmo al aro de datumoj. En kalkulo de la aritmetika meznombro, ekzemple, la algoritmo sumas ĉiujn datumajn valorojn kaj dividas la rezulton per la kvanto de la datumaj aĵoj. En ĉi tiu okazo, oni nomas la meznombron kiel statistikaĵo. Por plenumi priskribon de iu uzo de statistiko, oni devas priskribi ambaŭ la proceduron kaj la datuman aron.

La populara uzo de la termino por signifi unuoblan mezuron, aŭ datumon, diferencas de ĉi tiu signifo. Statistikisto devus normale nomi alton de iu persono kiel statistikaĵo nur se ĉi tiu persono estis elektita hazarde de iu loĝantaro de intereso, sed pli ofte devus uzi la terminon por nomi ekzemple, la medianan alton de grupo de popolo.

Ofte la koncepto estas difinita per tio, ke statistikaĵo estas videbla hazarda variablo. Statistikistoj ofte kontemplas parametrigita familio de probablodistribuoj, ĉiu membro kies povas esti la distribuo de iu mezurebla aspekto de ĉiu membro de statistika loĝantaro kies specimenoj estas hazardaj. La valoro de la parametro estas ne videbla, pro tio ke ĝi dependas de entuta loĝantaro sed ne de la specimeno. Ekzemple, la parametro povas esti la averaĝa alto de 25-jaro-aĝaj viroj en Nordameriko. La altoj de la membroj de specimena aro de 100 ĉi tiaj viroj estas mezuritaj; la averaĝo de ĉi tiuj 100 nombroj estas statistikaĵo; la averaĝa de la altoj de ĉiuj membroj de la loĝantaro ne estas ne statistikaĵo (se ankaŭ ĝi ne estas iel simile konstatita). La diferenco inter tiu videbla specimeno averaĝo kaj la nerigardebla loĝantara averaĝo estas ekzemplo de hazarda variabla kiu estas ne statistiko; la kaŭzo ke ĝi estas hazarda estas tio, ke la specimeno estis elektita hazarde.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj