Statistiklaboratorio
| Statistiklaboratorio | |
| Aŭtoro | Freie Universität Berlin |
|---|---|
| Lasta stabila versio | 3.7 (22-a de januaro 2008) |
| Lasta testa versio | () |
| Operaciumo | Windows XP SP2 kaj Windows 2000 SP 4 |
| Lingvo(j) | de, en |
| Programtipo | Statistika programaro |
| Retejo | http://www.statistiklabor.de |
La Programaro Statistiklaboratorio (germane: Statistiklabor; angle: Statistical Lab) estas esploriva kaj dialog-bazita ilaro por statistikaj analizoj kaj bildigo de datenoj. Ĝiaj dialoglingvoj estas la germana kaj la angla.
La programaro subtenas la instruadon de la statistiko precipe en la ekonomiko kaj la sociaj sciencoj, sed ankaŭ en la natursciencoj kaj la medicino. La baza programaro estas projektita tiamaniere, ke ĝin povu senprobleme uzi ankaŭ ne-profesiuloj. Tamen oni povas facile pligrandigi ĝian funkciaron per programoj en la programaro R kaj tiel solvi statistikajn problemojn de ajna komplekseco.
La statistiklaboratorio estas verkita kaj daŭre flegata de la centro por ciferecaj sistemoj (de: Center für Digitale Systeme) de la Freie Universität Berlin. Ekde la 27-a de septembro 2006 la versio 3.5 estas havebla kiel libera programaro sub la kopirajta permesilo GPL - inkluzive la fontkodon.
Literaturo [redakti]
- Schlittgen: Das Statistiklabor - Einführung und Benutzerhandbuch, Springer: Berlin, Heidelberg, New York, 2005, ISBN 3-540-22389-4
- Kladroba: E-learning in der Statistik - Ein Vergleich verschiedener Lernsoftwareangebote, Allgemeines Statistisches Archiv Band 90/2 (2006), S. 323 - 340
Eksteraj ligiloj [redakti]
- TTT-ejo de la statistiklaboratorio
- TTT-ejo de la R-projekto
- TTT-ejo de la centro por ciferecaj sistemoj
- Retkurso de la Freie Universität Berlin
- Enkonduko al la Deskripta Statistiko surbaze de la statistiklaboratorio (retkurso)
- Enkonduko al la Konkluda Statistiko surbaze de la statistiklaboratorio (retkurso)
