Statistiko
El Vikipedio
Statistiko estas
<1> scienco pri metodoj kiel analizi kaj interpreti empiriajn nombrajn donitaĵojn kaj kiel prezenti la rezulton. Tio fariĝas komplike, kiam la donitaĵoj kaj la interdependoj ne estas tute konataj, estas neprecizaj aŭ tro multenombraj por esti detale traktataj. Statistiko estas rimedo kompari sciencan teorion kun la reala mondo kaj serĉo de novaj interrilatoj por nova teorio.
Statistiko uzas probablikon, matematikan mezurteorion kaj modeligon. Nuntempe matematiko, komputiko kaj statistiko formas novan kampon donitaĵanalizo, kun novaj rimedoj por kalkulado, modeligo, inferenco kaj prezento.
Kvanteca scienca esplorado baziĝas sur statistikaj metodoj (kp. kvaliteca esplorado).
aŭ
<2> tabelo ellaborita laŭ la metodoj de <1>.
Enhavo |
[redakti] Bazaj konceptoj kaj rezultoj donitaj de Teorio de probabloj
Se la probablodistribuo de variablo X estas normala, la aritmetika averaĝo estas la plej efika (minimumvarianca) pritakso de ekspekto de la variablo:
kaj la ekspektofidela estimanto por la varianco σ2 estas
La kvadratradiko
pritaksas disiĝgradon de la xi (kvankam ne estas ekspektofidela pritakso de σ).
Praktike oni plej ofte uzas la suprajn pritaksojn, kiam oni volas scii lokon ĉirkaŭ kiu X varias kaj la koncernan gradon de disiĝo.
[redakti] Statistikaj metodoj
Oni povas dividi statistikajn metodojn diversmaniere:
- laŭ la nombro de traktataj variabloj: ĉu unu, du aŭ pli
- kiom oni scias pri valoroj de variablo: ĉu oni scias ilin perfekte,
t.e. la distribuo estas konata (parametra metodo), aŭ en alia ekstremo, la valoroj estas kodigitaj per klaso aŭ vicnombro (neparametra metodo)
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Analitiko de varianco
- Fida intervalo
- Ekstremuma teorio
- Listo de eldonoj en statistiko
- Listo de statistikaj temoj
- Multvariebla statistiko
- Antaŭdira intervalo
- Malprogresa analitiko
- Statistikaj fenomenoj
- Hazardo
- Tezo
- Statistiklaboratorio
- Statistisches Bundesamt (Germanio)




