Statistiko de Esperantujo
La statistiko de Esperantujo traktas ĉiujn kampojn de Esperanto, kie eblas atingi laŭnombran priskribon de la stato kaj evoluo. Ĝi servas por ekscii kaj kompreni tion kaj por doni fidindan bildon al la Esperanto-parolantoj mem kaj al la ekstera mondo.
La plej ofte publikigitaj nombroj verŝajne estas tiuj pri membroj. Estas tamen multaj indikoj, ke la membronombroj de UEA kaj de ĝiaj Landaj Asocioj ne respegulas la ĝeneralan evoluon de Esperantujo, almenaŭ dum la pasintaj jardekoj. Konstateblas stagnado de la kvanto de Individuaj Membroj de UEA kaj malkresko en multaj Landaj Asocioj. Kontraste dum la pasintaj jardekoj kreskis la nombroj de partoprenantoj en renkontiĝoj, de PasportaServanoj, de la muzikproduktado, de denaskuloj, de interretaj paĝoj kaj de Esperanto en Afriko kaj pluraj landoj de Azio. Ankaŭ la esplorado de Esperanto en lingvistiko kaj aliaj sciencoj plioftiĝas.
Laŭ pluraj indikoj Esperanto atingis inter la internacie uzataj lingvoj de la mondo lokon ie inter la 15a kaj la 50a; kompare kun la angla la rilato estas proksimume 1:1000 (depende de la kampo ĝenerale inter 1:500 kaj 1:2000).
Komparante la uzadon de lingvoj indas fari distingon inter ennacia kaj internacia uzadoj. Oni ne celas per Esperanto anstataŭi la ennacian uzadon, do ne vere gravas por komparo ekzemple la nombro de interretaj paĝoj en nacia lingvo destinitaj nur al loka uzo (ekz. informoj de loka vendejo). Bedaŭrinde estas tre malfacile eltrovi, kiom el la uzado de nacia lingvo kiel la angla estas ennacia kaj kiom internacia. Kutime la uzadonombroj montras la entutan uzadon de naciaj lingvoj; kompare kun tio Esperanto havas pli malbonan pozicion ol kompare kun la internacia uzado. Sekve do la situacio por Esperanto estas ĝenerale iom pli pozitiva al tion montras la nombroj kaj rilatoj.
Statistikoj pri unuopaj kampoj de Esperantujo
Abiturientaj ekzamenoj en Hungario
En Hungario en 2011 Esperanto havis la 15-an rangon inter la elekteblaj fremdaj lingvoj, pri kiuj la abiturientoj ekzameniĝis.[1]
Lingvo | Nombro de ekzamenitoj |
---|---|
angla | 59 mil |
germana | 25 mil |
franca | 1008 |
itala | 623 |
latina | 398 |
hispana | 299 |
rusa | 80 |
romaa | 32 |
malnovrumana ("beas") |
30 |
rumana | 30 |
slovaka | 29 |
kroata | 22 |
japana | 21 |
ukraina | 12 |
Esperanto | 8 |
portugala | 7 |
hebrea | 6 |
finna | 6 |
nederlanda | 5 |
pola | 5 |
serba | 5 |
bulgara | 2 |
ĉina | 2 |
Diplomatoj
El diversaj landoj venis kaj venas diplomatoj parolantaj Esperanton, ekzemple Ralph Harry, iama ambasadoro de Aŭstralio ĉe UN, György Nanovfszky, iama ambasadoro de Hungario en Moskvo (ekde ĉ. 1992) kaj prezidinto de Hungara Esperanto Asocio (ĝis ĉ. 2006) kaj Ulrich Brandenburg, prezidanto de Germana Esperanto-Junularo de 1974 ĝis '75 kaj nuna ambasadoro de Germanio en Rusio.
En Germanio nuntempe almenaŭ tri diplomatoj flue parolas Esperanton kaj dum multaj jaroj partoprenis en la Esperanto-komunumo. Temas krom Ulrich Brandenburg pri Horst Gruner (kunverkinto de la germana versio de Gerda malaperis, laŭ la stato de 2008 ataŝeo pri ekonomio en la germana ambasadejo en Jaundeo, Kameruno) kaj Marko Naoki Lins (GEJ-prezidanto de 1996 - 2000 kaj direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005; kiu laŭ Ukrainia Esperanto Asocio en 2008 laboris en la ambasadejo de Kijivo, nun (2011) en Berlino, Germanio). Konsiderante, ke Germanio havas proksimume 1700 diplomatojn en la t.n. supera servo, proksimume unu el 550 germanaj diplomatoj flue parolas Esperanton; tio kompreneble estas samtempe la rilato inter Esperanto kaj la angla en tiu kampo.
Ekstereŭropo
Afriko
En la pasintaj jardekoj Esperanto disvastiĝis en multaj regionoj de Afriko. Kreiĝis Esperanto-asocioj en deko da afrikaj landoj; en plia deko ekzistas kelkaj lokaj kluboj.
La disvastiĝo de Esperanto en Afriko estas konstatebla ankaŭ per la nombro de gastigantoj en Pasporta Servo. PS havis en 1988/89 entute 18 adresojn en Afriko; en 2005 estis sume 59. Tio estas mezuma jara kresko de ĉ. 7,2 %. La proporcio de afrikaj adresoj inter ĉiuj PS-gastigantoj kreskis de 2 % al 4,3 %.
Azio
En intervjuo kun la gazeto 'The Hindu' organizanto de la kvina Azia Kongreso de Esperanto en 2008 rakontis, ke Esperanto venis al Barato antaŭ nur 25 jaroj[2]. Nun oni sukcese organizis Azian Kongreson en Bangalore. Sen kresko tio ne klarigeblas.
En Nepalo en 1990 ne ekzistis loka Esperanto-komunumo. Laŭ la vikipedia artikolo pri Nepala Esperanto Asocio la retlisto nepalesperanto havas nun 219 membrojn.
En Srilanko la komenco de la esperanta historio estis ligita al vizitoj de instruemaj eksterlandaj esperantistoj. La loka movado naskiĝis verŝajne en 1979, kiam s-ino Vilma Sindona Eichholz vizitis la insulon. Dum kelkaj jaroj la nombro de esperantoparolantoj estis malpli ol 10 personoj. Menciindas la poresperanta aktiveco, informado de S-ino Daya Wickramasinghe profesorino en la Universitato de Kelaniya. En 1983 kaj 1984 Stefano Keller vojaĝis al Srilanko, prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn en la publika biblioteko de Kolombo, en la universitatoj de Kolombo, Kelaniya, kaj en la laborministerio. Rezulte de tiu agado la nombro de esperantoparolantoj (je diversaj niveloj de parolkapablo) kreskis proksimume ĝis ĉ. 100 personoj. Post forpaso de la ĉefa loka aktivulo, Daniel Balasingham Jesudason (1994), sekvis malpli aktiva periodo. La srilanka esperanto-movado revigliĝas en 2008: laŭ informoj de s-ro U. Zeiter Perera, Srilanka Esperanto Asocio (SLEA) havas 40 membrojn. Tutcerte karakterizas ankaŭ la srilankan movadon tiu fakto, lau kiu ne ĉiu parolanto de la internacia lingvo membras en loka grupo, asocio.
Ekzamenoj pri lingvo-kono
Hungario
En Hungario en la jaroj 1995 ĝis 1999 ĉiujare inter 500 kaj 600 homoj trapasis ŝtate rekonitan ekzamenon pri Esperanto, plejparte en la meza nivelo; supozeble la situacio en la antaŭaj jaroj estis simila. Jam ekde la jaro 1966 oni povas trapasi ekzamenon pri Esperanto ĉe la Ŝtata Lingvoekzamena Komisiono en baza, meza kaj supera gradoj kaj ankaŭ en pluraj fakaj terenoj.
Ekde 1998 studentoj de altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon nur post ŝtate rekonita ekzameno pri unu aŭ du fremdlingvoj. En la jaro 2000 oni registris ankaŭ Esperanton. Ĉefe pro la rapida ebleco plenumi la kondiĉon por la diplomo la suma ekzamennombro tuj supreniris al 1627 kaj post du jaroj komencis ondumi ĉe 5000. Temas pri proksimume 3500 ekzameniĝantoj ĉiujare, ĉar ĉ. la triono de la ekzamenoj estas malsukcesaj - la studantoj preferas frue provi la ekzamenon. Sume de 2001 ĝis 2009 okazis ĉ. 34.000 ekzamenoj kun proksimume 25 mil sukcesintoj[3].
Ekde 2002 proksimume 5 procentoj de ĉiuj ŝtataj lingvoekzamenoj en Hungario estis pri Esperanto. Post la angla (ĉ. 50 %) kaj la germana (ĉ. 25 %) ĝi ofte troviĝis sur la tria loko (ekzemple en 2004).
Granda parto de la ekzameniĝantoj estas homoj, kiuj jam laboras kaj dume akiras diplomon. Ĉar la nombro de tiuj studentoj post kelkaj jaroj konsiderinde malgrandiĝos, atendeblas same drasta redukto de la kvanto de ekzamenoj.
Jaro | Enpagintoj | Ekzamenitoj | Sukcesintoj |
---|---|---|---|
2001 | 3732 | 2406 | 2049 |
2002 | 5979 | 4731 | 3687 |
2003 | 5193 | 4251 | 2981 |
2004 | 4680 | 3215 | 2294 |
2005 | 5350 | 3840 | 2840 |
2006 | 4965 | 3933 | 3008 |
2007 | 5493 | 4155 | 3235 |
2008 | 4990 | 3642 | 2551 |
2009 | 4883 | 3967 | 2310 |
Sume | 45.265 | 34.140 | 24.955 |
Inter 2001 kaj 2009 entute 4415 homoj trapasis bazan ekzamenon (B1), buŝe aŭ skribe; el tiuj sume 2478 homoj trapasis ambaŭ ekzamenojn. La mezan ekzamenon (B2) sukcesis entute 19 431 homoj; el tiuj 6236 personoj ekzameniĝis nur buŝe, 5051 nur skribe kaj 8144 ambaŭforme. La superan ekzamenon (C1) trapasis 1109 homoj; el tiuj 259 nur buŝe ekzameniĝis, 260 nur skribe kaj 590 ambaŭforme.[4]
Laŭ la aĝa distribuo en unu el la kursocentroj (tiu de Eventoj) ĉ. 80 % de la kursanoj estis inter 24 kaj 37 jaroj (kp. la grafikon de Esperanto-kursoj laŭ aĝo-distribuo; horizontale aĝo, vertikale procentaĵo).
Enketoj pri diversaj temoj
Kelkaj enketoj esploras plej diversajn temojn, ekzemple "Kiaj ni estas", kie 31 partoprenintoj de renkontiĝo en Jekaterinburg (aŭg. 1997) respondis interalie, ĉu la kunulo (se ili havas) parolas Esperanton (8 jes, 8 ne), ĉu la infanoj (se ili havas) parolas Esperanton (7 jes, 14 ne), el kiuj fontoj ili eksciis pri Esperanto (el gazeto 8, el libro 8, el afiŝo kaj anonco 6 ktp.), kiamaniere ili lernis Esperanton (ĉeesta kurso 18, aŭtodidakte 12, koresponda kurso 4 ktp.) aŭ kiam la entuziasmo pri Esperanto estis la plej granda (ĉe plej multaj, 13, en la unua esperantista renkonto).
Familioj kaj denaskuloj
Ĝis la fino de la sepdekaj jaroj ne okazis ĝenerala Esperanto-renkontiĝo, kie partoprenis iom pli granda nombro de infanoj. Tutmonde ekzistis ĉefe unu infana renkontiĝo, la Internacia Infana Kongreseto (IIK, paralele al UK), kie kunvenis kaj plu kunvenas kutime inter dudek kaj kvardek infanoj ekde ses jaroj; la supra aĝolimo komence estis dek du jaroj, sed intertempe kreskis al dek ses. En la jaro 1950 okazis la unua IIK, en 2009 okazas la 40-a (en kelkaj jaroj ne okazis).
Speciala renkontiĝo por denaskaj infanoj estas Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj (REF), kiu ekzistas ekde 1979. En la komenca jardeko la nombro de partoprenantoj variis inter 20 kaj 40; ekde 1994 la nombro altiĝis al 60 ĝis 90 partoprenantoj[5]. Proksimume la duono el ili estas infanoj.
Dum la okdekaj jaroj kreiĝis Printempa Semajno Internacia (PSI, unue en 1985) kiel familia renkontiĝo kaj la jarfina Internacia Festivalo (IF, unue en 1979), kie ekde la malfruaj okdekaj jaroj partoprenis ankaŭ gepatroj kun infanoj. Unue dum la jarfino 2002 okazis Novjara Renkontiĝo (NR), en kiu ekde la jarŝanĝo 2006/7 kunvenas kutime ĉ. sesdek infanoj kaj junuloj kun siaj gepatroj; inter 20 kaj 25 el ili estas denaskuloj. Ekde la grandiĝo de NR la nombro de infanoj en IF multe reduktiĝis. Simila kvanto de infanoj kiel dum NR kunvenas ankaŭ dum PSI; ankaŭ la proporcio de denaskuloj estas simila.
Resume oni povas konstati, ke antaŭ tridek jaroj okazis nur unu porinfana semajna renkontiĝo ĉiujare, dum intertempe estas kvar. En ĉiu el ili partoprenas kutime inter 20 kaj 60 infanoj, el kiuj intertempe preskaŭ duono lernas Esperanton denaske (en REF ĉiuj). La plioftiĝo de la renkontiĝoj signifas, ke multaj infanoj havas plurfoje jare dumferian kontakton kun samaĝuloj, kio multe levis la ligitecon al Esperanto.
Nombro de denaskuloj 1904 - 2010
En 1904 naskiĝis la unua denaskulo; en la jarlibro de UEA en 1961 publikiĝis listo de 58 denaskuloj. Pri la stato de hodiaŭ ekzistas diversaj taksoj, ekzemple "inter 200 kaj 2000" kaj "pluraj mil" denaskuloj[6]. La hungara censo de 2001 nombris entute 4 575 Esperanto-parolantojn, el kiuj por 4 407 homoj Esperanto estas negepatra lingvo; do 168 homoj informis, ke ili estas Esperanto-denaskuloj; tio estas 3,7 % de la nombritaj Esperanto-parolantoj, unu homo inter 27 Esperanto-parolantoj. Se simila procentaĵo ekzistas en multaj aliaj landoj - almenaŭ en Eŭropo -, tiam takso de pluraj mil Esperanto-denaskuloj en la mondo estas verŝajna.
Jam en 1994 "The Encyclopedia of Language and Linguistics" menciis, ke ekzistas denaskuloj de dua kaj tria generacio, ĉe kiuj do unu el la geavoj jam lernis Esperanton denaske[7].
Gastigaj servoj (Pasporta Servo, CouchSurfing k.a.)
Pasporta Servo, fondita en 1974 kun 39 gastigantoj, spertis rapidan kreskon ĝis 900 gastigantoj en 1988/89. Sekvis stagno ĝis la jaro 2000, post kio okazis plia kresko al 1364 en la jaro 2005. Ekde tiam la nombroj malkreskis al 1225 en la jaro 2008. Eble tiu malkresko almenaŭ parte ŝuldiĝas al la apero de rete disponeblaj gastigaj servoj, kiel CouchSurfing, kie en 2008 ĉ. 500 homoj indikis almenaŭ komencan scion pri Esperanto. Se oni kunkalkulas ambaŭ gastigajn servojn, la kresko daŭras - eĉ se oni konsideras, ke ĉe CouchSurfing nur ĉe parto de la enmetitaj adresoj eblas tranokti. (Parte CouchSurfing funkcias kiel Amikeca Reto.) La mezuma kresko de la nombro de gastigantoj ĉe Pasporta Servo inter 1988 kaj 2005 estis ĉ. 2,4 %, la kresko inter 1995 kaj 2005 estis ĉ. 5,3 %. La nombro de landoj jam post tri jaroj, en 1977, atingis pli ol 40; sekvis iom-post-ioma kresko ĝis nuntempe ĉ. 90 landoj.
Gazetoj
Statistiko pri la Esperanto-gazetaro en la jaro 2006 listigas 15 internaciajn kaj 14 landajn gazetojn[8] el entute supozeble ĉ. 200 nuntempe tutmonde aperantaj. 11 internaciaj kaj 7 landaj gazetoj respondis, ke ili havas abonkvanton de almenaŭ 500 ekzempleroj; sume tiuj 11 internaciaj gazetoj havas ĉ. 12 mil ekzemplerojn, dum la 7 plej grandaj landaj havas sume ĉ. 6 mil ekzemplerojn (eldonlandoj: Japanio, Germanio, Italio, Koreio, Francio, Svedio kaj Ĉeĥio). La eldonritmo varias proksimume inter trisemajna revuo (Heroldo) kaj kvarmonata (Juna Amiko). La revuo Esperanto informas pri 4000 abonoj, kvar gazetoj indikas abonkvanton inter 1000 kaj 1700 (Monato, Heroldo de Esperanto, La Revuo Orienta kaj Esperanto aktuell).
La eldonanto en la plej multaj kazoj estas internacia aŭ nacia Esperanto-asocio; esceptoj estas ĉefe LF-koop, kiu eldonas la gazetojn Heroldo de Esperanto (ĉ. 1000 abonoj), Literatura Foiro (ĉ. 750) kaj Femina (ĉ. 200), dum la eldonejo Sezonoj publikigas la gazeton La Ondo de Esperanto (ĉ. 550 abonoj).
Inteligentuloj
Estas konata fakto el multaj sociologiaj studoj, ke Esperanto-parolantoj mezume havas pli bonan lernejan kaj universitatan edukon ol la loĝantaro ĝenerale. Tio speguliĝas ankaŭ en la membraro de la asocio Mensa, en kiu rajtas membri homoj kun intelekta kvociento pli alta ol 98 % de la loĝantaro.
Ekzemple la membrolisto 1992 de la germana Mensa in Deutschland enhavas ĉ. 1300 membrojn, el kiuj 13 indikas Esperanton kiel unu el siaj lingvoj (ĝenerale sen indiko pri la nivelo). Almenaŭ tri el ili flue parolas Esperanton, kio signifas rilaton inter Esperanto kaj la angla (la plej ofta lingvo parolata de la listigitoj) de almenaŭ 1 : 400 en tiu kampo.
Interlingvistiko, Esperantologio kaj Esperanto-studoj
Edward Symoens kunmetis statistikon pri la nombro de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko[9]. Inter 1906 kaj 1971 aperis ĉ. 28 disertacioj, do proksimume unu ĉiun duan aŭ trian jaron. Tiu nombro forte grandiĝis: Inter 1975 kaj 1987 entute aperis 95 disertacioj, do ekde 1975 ĉiujare mezume pli ol 7.
La plej multaj disertacioj inter 1906 kaj 1987 aperis en Hungario (16), Pollando (13), Sovetunio (13), Belgio (10) kaj Francio (10); la tiam du germanaj ŝtatoj kontribuis per 8 (FRG) kaj 7 (GDR); en Japanio aperis same 7, en Italio 6, en Usono 5, en dekkvino da aliaj ŝtataj tri aŭ malpli.
Jaro | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de Esperanto-disertacioj |
0 | 2 | 2 | 2 | 5 | 5 | 8 | 9 | 4 | 8 | 8 | 5 | 6 | 12 | 8 | 8 | 9 |
Libroj kaj artikoloj en kaj pri Esperanto kaj Esperantujo
En 2006 en la 'Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj' ("2006 MLA International Bibliography of Books and Articles in the Modern Languages and Literatures") aperis sume 66.884 eroj. El tiuj entute 282 troviĝis en la ĉapitro pri "Internaciaj Lingvoj", kie la plejparto rilatas al Esperanto. Aldone ĉ. 100 eroj temas pri Esperanto-literaturo - ili aperas komune kun la aliaj literaturaĵoj de la koncerna lando. Esperanto havis do parton de ĉ. 0,5 % el ĉiuj eroj. Inter la lingvoj, en kiuj registritaj dokumentoj estis verkitaj, Esperanto okupis la 12-an lokon[10].
Interreto
Laŭ studo pri lingvoj en la reto el la jaro 2000 de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche tiutempe ekzistis proksimume 26.795.000 vortoj en Esperanto en la reto[11]; tio estis simila kvanto kiel en la eŭska, latva aŭ litova, iom sub la estona kaj latina, iom super la bretona, albana kaj kimra. Esperanto havis la lokon 27 inter la esploritaj latinliteraj lingvoj. (Estus proksimume loko 40 inter ĉiuj lingvoj.) La rilato al la angla estis proksimume 1:1800. Se sur papera A4-paĝo estas ekzemple 300 vortoj, tiam 27 milionoj da vortoj signifis 90.000 A4-paĝojn aŭ 300 librojn de po 300 paĝoj; la kresko ekde tiam estas grandega.
Dum la jaroj 2006 kaj 2007 la studo Abako ĉiumonate komparis per serĉmaŝinoj la kvanton de interretaj paĝoj en Esperanto kun kelkaj simile grandaj lingvoj. Esperanto havis proksimume 2 milionojn da paĝoj - ĉ. duonon de la kvanto en la slovena, ĉ. duoblon de eŭska kaj kimra. Tiutempe Esperanto estis jam antaŭ la latina, kiu atingis duonmilionon da paĝoj.
Ankaŭ raporto de Unesko mencias paĝnombron por Esperanto eltrovitan helpe de Google meze de 2008, avertante ke la metodo estas tre necerta. Laŭ tio Esperanto havis ĉ. 3,74 milionojn da paĝoj, ĉ. 0,01 % de ĉiuj retpaĝoj[12]. La metodo forte dependas de la lingvo-rekonaj algoritmoj, pri kiuj oni scias, ke ili ekzemple en la kazo de la angla nur malbone funkcias. Por havi pli klaran bildon verŝajne necesos atendi la pluan evoluon de tiuj algoritmoj.
La vizitado de esperantlingvaj paĝoj supozeble kreskas; ekzemplon de rete atingebla (por aliĝintoj) statistiko pri vizitoj donas Lernu.net, sur kies ligitaj paĝoj eblas vidi ankaŭ la evoluon laŭ monatoj. Interesa estas la aĝo de uzantoj de Lernu.net; la mediano de la aĝo estas 28 jaroj (do po duono de la uzantoj estas sub kaj super tiu aĝo). 22 jarojn havas la grupo kun la plej multaj uzantoj. La suba grafiko montras la laŭaĝan dividon de ĉ. 127 000 registritaj uzantoj de lernu.net.
Interkonaj retejoj (Facebook k. a.)
Ekzistas pluraj interkonaj retejoj disponeblaj en Esperanto kaj/aŭ uzataj de Esperanto-parolantoj. La retejo Facebook, kiu estas la plej aktive vizitata interkona retejo (laŭ esploro farita en februaro 2009[13]), havas grupon por Esperanto-ŝatantoj[14] kun pli ol 14 000 membroj (stato de aŭgusto 2014). Facebook krome montras la anglalingvan artikolon pri Esperanto el vikipedio; tiu temo havis (en feb. 2014) 27.000 ŝatantojn kaj 140.000 Facebook-uzantoj (laŭ propra informo ĉe Facebook) parolas Esperanton; en aŭg. 2014 Facebook informis pri 30.023 ŝatantoj de la temo kaj pri 350.000 uzantoj, kiuj indikas paroli la lingvon[15] (ne tre kredinda kresko de +150%).
Vikipedio
- Nombro de artikoloj. Esperanto superis la limon de 100 000 artikoloj en vikipedio en la 15a de junio 2008; laŭ la kvanto de retpaĝoj ĝi havas proksimume lokon 20[16]. En septembro 2009 vikipedio havis ĉ. 118.000 artikolojn kaj per tio rangon 22; fine de oktobro 2013 enestis 187 891 artikoloj kaj havis per tio rangon 32; najbaraj lingvoj tiurilate estas la turka, kazaĥa, slovaka lingvoj (220 000 ĝis 188 000) super Esperanto kaj la dana, eŭska kaj litova lingvoj sub Esperanto(183 000 ĝis 162 000).
- Rigardado (Esperanto-vikipedio). Laŭ la rigardado de (la mil plej ofte rigardataj) vikipedio-paĝoj Esperanto havis en marto 2008 la lokon 43 inter la vikipedioj; la rilato al la angla estis proksimume 1:1300. Laŭ la statistiko fine de julio 2009 pri ĉiuj vikipediaj paĝoj la Esperanto-versio ricevis hore iom super 11.000 rigardojn kaj per tio tenis rangon 34[17]; ĝis la fino de oktobro 2010 la nombro kreskis al 15 146 rigardoj hore, la rango falis al 38; en oktobro 2013 la nombro estis 10 829 kaj la rango 47. "Najbaraj" lingvoj tiurilate estas la latva, bosna, asera lingvoj (13 000 ĝis 12 000 rigardoj hore) super Esperanto kaj la albana, eŭska kaj tamila lingvoj sub Esperanto (ĉ. 9000 rigardoj hore). La rilato al la angla estis ĉ. 1:700 en julio 2009, ĉ. 1:1000 en okt. 2010, ĉ. 1:1350 en okt. 2013. Oni konsciu, ke malfacilas ĉe rigardado havi precizajn nombrojn pro la multaj robotaj vizitoj.
- Rigardado ('Esperanto' en nacilingvaj vikipedioj). La artikolo 'Esperanto' tenas proksimume rangon 4000 en la grandaj nacilingvaj vikipedioj (inter 854 en la kataluna kaj 5591 en la angla; 7155 en la itala por 'Lingua Esperanto'). En kelkaj vikipedioj la artikolo 'Esperanto' havis grandegan rigardadon en la 15-a de decembro, kio iom influis la statistikon.
- Redaktoj. Oni konsideras, ke la redaktado plibonigas la kvaliton. Ĝis septembro 2009 la Esperanto-versio atingis ĉ. 2,5 milionojn da redaktoj kaj per tio rangon 30[18].
- Registritaj uzantoj. Laŭ tio Esperanto havis rangon 38 (ĉ. 24.000 uzantoj) en sept. 2009[18].
- Partopreno. Se oni komparas la nombron de redaktantoj kun la nombro de parolantoj de lingvo, oni konstatas, kiom aktive iu lingvo-komunumo partoprenas en la kreado de vikipedio; oni konsideras nur tiujn homojn, kiuj faris almenaŭ kvin redaktojn. Se oni taksas la nombron de Esperanto-parolantoj per 1 miliono da homoj, oni alvenas al la rezulto de 109 redaktantoj inter miliono da parolantoj, iom simila al la norvega, finna, islanda kaj sveda (ĉiuj inter 130 kaj 95)[19].
- Bildoj. Relative aktivaj estas la Esperanto-parolantoj pri aldono de bildoj. Enestas pli ol 12.000, kio signifas rangon 19[18].
- Kresko. La Esperanto-vikipedio kreskas laŭ la koncerna statistiko per ĉ. 15 000 artikoloj jare - iom malpli ol simile grandaj alilingvaj vikipedioj (entute tiurilate proksimume rango 35), pro kio atendeblas plia malaltiĝo de la rango laŭ nombro de artikoloj. Inter januaro kaj majo 2009 ĉiutage aldoniĝis mezume 37 artikoloj[20] (iom super mil monate); tio signifas proksimume rangon 35 ĝis 40.
En la suba tabelo "Artikolnombro" estas la sumo de ĉiuj artikoloj en la koncerna vikipedio, 'Rigardoj' estas la nombro de rigardoj al la artikolo pri Esperanto, 'Rango' la rango kompare kun ĉiuj artikoloj de la koncerna vikipedio. En kelkaj vikipedioj la artikolo ne nomiĝas 'Esperanto' sed ekzemple 'Lingua Esperanto' (en la itala); tio supozeble influas la statistikan rezulton.
Rigardado de 'Esperanto' en nacilingvaj vikipedioj
Oni konsciu, ke la monataj rigardado-nombroj povas iom oscili, ĉefe depende de mencioj de Esperanto en la amaskommunikiloj.
Vikipedio |
Artikolnombro[21] (okt. 2010) |
Rigardoj de 'Esperanto' (dec. 2010) |
Rango de 'Esperanto' (jan. 2011) |
Rigardoj (jan. 2014) |
Rango (jan. 2014) |
fonto[22] |
---|---|---|---|---|---|---|
angla | 3455.258 | 93548 | 5591 | 62998 | 9594 | [23] |
germana | 1144.176 | 21662 | 3925 | 15883 | ? | [24] |
franca | 1008.744 | 15990 | 3404 | 11468 | 5279 | [25] |
itala | 740.348 | 6527 | 7155 | 6040 | ? | [26] |
pola | 733.835 | 11652 | 2578 | 7393 | 4045 | [27] |
japana | 712.954 | 17668 | 6446 | 10762 | ? | [28] |
hispana | 655.537 | 25976 | 3156 | 16747 | 4989 | [29] |
nederlanda | 642.704 | 3903 | 3841 | 2870 | 5343 | [30] |
portugala | 615.648 | 11740 | 2652 | 7745 | 5682 | [31] |
rusa | 598.020 | 20192 | 1635 | 20918 | 3268 | [32] |
sveda | 370.206 | 2007 | 4245 | 2154 | 4652 | [33] |
ĉina | 319.887 | 948 | 3590 | 3091 | ? | [34] |
ĉina (klasika) | 2.387 | 132 | 554 | 93 | 692 | [35] |
kataluna | 287.160 | 931 | 854 | 774 | 317 | [36] |
norvega | 276.833 | 899 | 4263 | 732 | 7245 | [37] |
finna | 251.074 | 1366 | 5390 | 1001 | 5936 | [38] |
ukrajna | 232.543 | 892 | 3664 | 142[39] | ? | [40] |
hungara | 176.861 | 1590 | 2916 | 1576 | 2674 | [41] |
ĉeĥa | 174.327 | 2558 | 1406 | 2322 | 8145 | [42] |
turka | 151.580 | 2326 | 5396 | 2380 | ? | [43] |
rumana | 151.458 | 695 | 4484 | 655 | 5533 | [44] |
korea | 145.310 | 1080 | 2423 | 724 | 5985 | [45] |
dana | 135.801 | 724 | 4263 | 1138 | ? | [46] |
Esperanto | 135.145 | 6817 | 5 | 5325 | 9 | [47] |
- Mil havendaj artikoloj. La artikolo 'Esperanto' estas en tiu listo de artikoloj, kiujn ĉiu vikipedio-versio havu; Esperanto estas unu el 18 lingvoj, kiuj enestas la liston.
La Esperanto-versio havis komence de majo 2010 lokon 33 laŭ la longeco de la mil havendaj artikoloj, kompare kun la aliaj vikipedio-versioj. En aprilo 2010 ĝi sukcesis plej bone pri la longigo de tiuj artikoloj, pro okazinta konkurso kiu speciale atentis ilin (kaj ricevis virtualan premion pro tio).
Komputilaj programaroj
En aprilo 2010 la vikipedia Listo de esperantigitaj programaroj enhavas ĉ. 70 programarojn, kiuj ekzistas ankaŭ en Esperanto-versio. Inter tiuj troviĝas ses sistemaj programaroj kiel KDE, Debian kaj Ubuntu (ĉefe por Linukso). El la aplikaj programaroj interalie la retumilo Mozilla Firefox kaj la retpoŝtilo Mozilla Thunderbird estas tradukitaj.
Lernejoj
Laŭ statistikoj pri la nombro de lernejoj en la mondo, en kiuj oni instruas Esperanton, estas aktuale (jan. 2013) 55 bazgradaj lernejoj en 28 landoj[48]; krome estas 72 mezgradaj lernejoj en 25 landoj kun Esperanto-instruado[49], do sume ĉ. 127 lernejoj. La nombroj kreskis ekde la komenco de la statistikoj en 2009 - supozeble pro pli bona eltrovado de tiaj lernejoj.
Kelkaj el tiuj lernejaj kursoj registriĝis ĉe edukado.net, kie en januaro 2013 estis listigitaj 31 lernejaj kursoj[50].
Lingvoscio de Esperanto-parolantoj
Esperanto-parolantoj scias aldone al Esperanto relative multajn fremdlingvojn. En Finnlando oni konstatis en 1983, ke enketitoj kun elementa eduko scipovas meze 1,2 fremdlingvojn (aldone al Esperanto), tiuj kun meza eduko 2,3 fremdlingvojn kaj la alte edukitaj 3,5 fremdlingvojn[51]; mezume ili sciis 2,4 fremdlingvojn aldone al Esperanto, do entute 3,4 fremdlingvojn[52]. Internacia enketo ĉe UK-partoprenantoj (1985) rezultigis scion de 3,3 fremdaj lingvoj inkluzive de Esperanto[53]. Enketo en Flandrio (1989) evidentigis, ke ili parolas mezume 3,4 fremdajn lingvojn inkluzive de Esperanto[54] (por komparo: la loĝantaro en Belgio parolis tiam mezume 2,8 fremdlingvojn). En Germanio oni konstatis en 1992, ke la respondintoj de enketo inter Esperanto-parolantoj scias mezume 3,3 fremdajn lingvojn (do Esperanton kaj 2,3 aliajn lingvojn[55]).
Resume do ĉiuj kvar enketoj indikas, ke Esperanto-parolantoj havas scion de ĉ. 3,3 fremdlingvoj inkluzive de Esperanto. Per tio Esperanto-parolantoj scias eble eĉ pli multajn fremdlingvojn ol luksemburgianoj, kiuj tiurilate staras ĉe la pinto en Eŭropo[56]. Kompreneble la difino, kiam oni "scias" lingvon, estas neklara.
Libroj
Mezume en la jaroj 2000 ĝis 2010 eldoniĝis jare proks. 120 Esperanto-libroj (de almenaŭ 49 paĝoj); notindas, ke ne ĉiuj estas libroj "en Esperanto", enestas en tiu listo ankaŭ lerniloj, vortaroj, nacilingvaj informlibroj ktp. Aldone aperis 30 ĝis 50 libretoj kaj broŝuroj de malpli da paĝoj[57]. (Laŭ difino de Unesko libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj.) La meza paĝnombro de libroj kaj libretoj estas ĉ. 120 paĝoj[58].
Ĉe la sekva tabelo oni konsciu, ke povas eniri en la libroservon de UEA ankoraŭ libroj el la ĵus pasintaj jaroj, do tiuj nombroj povas ankoraŭ altiĝi iomete. Aliflanke la libroservo ne plu listigas kelkajn librojn el pli fruaj jaroj
Eldonjaro | Libroj (> 48 paĝoj) laŭ UEA-katalogo |
---|---|
2013 | 101 (provizora, jan. '14) |
2012 | 123 |
2011 | 106 |
2010 | 119 |
2009 | 150 |
2008 | 127 |
2007 | 153 |
2006 | 118 |
2005 | 123 |
2004 | 117 |
2003 | 102 |
2002 | 123 |
2001 | 120 |
2000 | 118 |
1990 | 114 |
Ĉiujare eldoniĝas proksimume 20 originalaj beletraj verkoj kaj 40 tradukitaj beletraĵoj; ambaŭ nombroj ondumas. La ceteraj verkoj estas lernolibroj, informverkoj, verkoj interlingvistikaj, esperantologiaj, fakaj ktp. Ekde la publikigo de Esperanto eble eldoniĝis dekmilo da libroj kun rilato al Esperanto, el kiuj supozeble nur proksimume tri kvaronoj estas verkoj en Esperanto (do, ekzemple sen dulingvaj vortaroj, informverkoj, lingvistikaj verkoj en aliaj lingvoj k.s.).
Inter la libroj laŭ statistiko de la libroservo de UEA plej bone vendiĝas lernolibroj. En la unua loko de la statistiko 1989 - 2000 troviĝas la lernolibro Saluton! Esperanto aŭtodidakte de Audrey Childs-Mee, kiu vendiĝis en sume 3233 ekzempleroj en pluraj eldonoj; mezume do estis preskaŭ 300 ekzempleroj jare.
UEA asertas, ke ĝi mem okupas "almenaŭ trionon de la tuta merkato" (supozeble de la libroeldonado aŭ -vendado). Sendependa libroeldonisto asertis, ke li vendas nur ĉ. 5 procentojn tra UEA. Preciza statistiko estas malfacila; unuflanke, ĉar la libroservo de UEA estas samtempe eldonisto, pograndisto kaj podetalisto, aliflanke, ĉar ne publikiĝas statistikoj de la diversaj aliaj eldonistoj kaj librovendejoj en Esperantujo. La mona sumo de la vendoj ĉe UEA en la periodo 1989 - 2000 estis 1 479 895 eŭroj (3 261 260 guldenoj), do ĉ. 100 000 eŭroj jare[59].
La kvanto de la ĉiujare eldonitaj verkoj iom variis tra la jardekoj; jam antaŭ 1920 estis jaro kun pli ol 200 titoloj (en kaj pri Esperanto; ne nepre ĉiuj estis "libroj" kun almenaŭ 49 paĝoj). Venis grandaj malprogresoj dum la du mondmilitoj kaj ankaŭ ĝis la sesdekaj jaroj. Ekde tiam la libroproduktado reiris al la antaŭmilita kvanto[60]. Dum ĝenerale ne kreskas la kvanto de libroj, tamen almenaŭ la ekstera aspekto de la libroj pliboniĝis dum la pasintaj jardekoj, kiel multaj observantoj asertas.
Tradukado
Detala analizo de la tradukoj montras, ke nur ĉ. 20 procentoj venas el la angla; sume el la kvar plej grandaj devenlingvoj - angla, franca, germana kaj rusa - venas nur iom super 50 procentoj[61]. Kontraste en la plej multaj aliaj lingvoj nuntempe inter 50 kaj 80 procentoj de la tradukoj havas sian originon en la angla.[62]
Inter 1979 kaj 2009 laŭ 'Index Translationum' aperis almenaŭ 534 tradukitaj libroj en Esperanto; la nombroj laŭ jaroj ondumas inter 5 kaj 74[63], do plej verŝajne multaj verkoj ne eniris la statistikon. Tiu nombro signifas proksimume lokon 74 inter ĉiuj cellingvoj de tradukoj. Por komparo: En la germana de 1979 ĝis 2009 aperis ĉ. 301 000 tradukoj (plej multe); sekvas la franca kaj la hispana kun po ĉ. 230 000 tradukoj; sur la kvara loko troviĝas la angla kun ĉ. 154 000 libroj. La rilato inter Esperanto kaj la angla tiurilate do estas ĉ. 1:300, la rilato inter Esperanto kaj la germana estas ĉ. 1:560.
Inter 1979 kaj 2008 aperis laŭ la sama fonto entute 100 libroj tradukitaj el Esperanto[64].
Librolegado
Laŭ enketo de Libera Folio en 2004 "preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato"[65]; iom pli ol triono asertis esti leginta libron pasintsemajne. Oni demandis la vizitantojn de la retpaĝaro de Libera Folio".
Membroj de Esperanto-asocioj
UEA
La membronombroj de UEA montras resuman stagnadon inter 1949 kaj 2007: Antaŭ ses jardekoj estis 5.927 Individuaj Membroj, en 2007 estis 6.011. Ĉe la Aligitaj Membroj la unua nombro estas 12.822, tiu el 2007 estas 11.477. Sume UEA havis 18.749 membroj en 1949 kaj 17.488 en 2007. Indas noti, ke la Aligitaj Membroj en 1949 venis el ĉ. 20 Landaj Asocioj, dum hodiaŭ UEA havas pli ol 60; multaj Landaj Asocioj, ĉefe en Eŭropo, draste perdis membrojn - la perdon kovris la aliĝo de novaj asocioj.
La nombro de Individuaj Membroj restis relative stabila; ĝi ondumis en tiuj ses jardekoj nur inter 5.713 kaj 8.071. Kontraste la nombro de Aligitaj Membroj kreskis de ĉ. 10.000 komence de la kvindekaj jaroj al maksimumo de 36.351 en 1987. Jam en 1991 el tio restis nur 19.146, en 2002 nur 10.549. La kresko en la kvindekaj jaroj (de ekzemple 10.723 membroj en 1954 al 25146 en 1959) ŝuldiĝis al aliĝo de pluraj asocioj, ne al kresko interne de Landa Asocio: Alvenis interalie tiuj en Germanio, Finnlando, Pollando, Japanio, Bulgario kaj Jugoslavio. Plia rapida kresko okazis de 1979 (24.533) ĝis 1987 (36.351) pro grandiĝo de membronombroj ĉefe en orienta Eŭropo (la voĉdonrajto en la komitato de UEA dependas de la kvanto de membroj). Jam en 1991 la nombro estis signife sub la nivelo de 1979.
Malfacilas interpreti la sumajn nombrojn de Aligitaj Membroj ĉe UEA, ĉar eniras multaj dekoj da Landaj Asocioj kun diversaj cirkonstancoj. En la sube traktitaj landoj Francio kaj Germanio sperteblas malkresko de la membraro.
Laŭ ofta klarigo membroperdo estas nuntempe ĝenerala fenomeno de asocioj. Tamen oni povas konstati, ke kelkaj asocioj prosperas, kiel tiuj de aŭtomobilveturantoj kaj pri mediprotektado.
Francio
La membronombroj en Francio montras konstantan malkreskon ekde multaj jardekoj. En 1963 estis 1553 membroj en UFE, en 2006 estis ĉ. 750.
Germanio
La Germana Esperanto-Asocio spertis malkreskon ekde la kvindekaj jaroj. En la pasinta jardeko laŭ oficiala informo okazis malkresko de 1325 membroj en 1994 al 1064 en 2006, kio signifas mezuman membroperdon de 2 % jare.
Muziko
Kelkaj unuaj gramofondiskoj kun Esperanto-muziko aperis jam antaŭ 1930. Verŝajne nur en 1964 aperis la unua vinila disko kun Esperanto-muziko; la artikolo pri Historio de Esperanto-muziko nomas du el la supozeble tri diskoj aperintaj en tiu jardeko. En la 70-aj jaroj aldoniĝis ĉ. 14 artistoj kaj grupoj kaj ekaperis la unuaj muzikeldonejoj. En la postaj jardekoj kreiĝis granda diverseco de stiloj. La UEA-katalogo de 1988/89 enhavas proksimume 28 muzikajn gramofondiskojn kaj 36 muzikajn kasedojn aŭ sonbendojn; sume estas ĉ. 59 albumoj (ĉar 5 albumoj aperis en ambaŭ formoj). La katalogo de 2001 enhavas ĉ. 82 muzikajn kasedojn kaj 34 kompaktdiskojn; sume temas pri ĉ. 112 muzikaj albumoj (ĉar ĉ. 4 albumoj aperis ambaŭforme). La oferto ene de ĉ. 13 jaroj do preskaŭ duobliĝis, la mezuma kresko estis ĉ. 5 % jare.
Laŭ la statistiko pri Esperanto-muzikalbumoj en la sesdekaj jaroj aperis ĉ. 3 albumoj, en la sepdekaj ĉ. 8, en la okdekaj ĉ. 33, en la naŭdekaj ĉ. 71, en la unua jardeko de la 21a jarcento ĝis fino de 2007 ĉ. 105 (dum 8 jaroj). Antaŭ 1964 supozeble nur tre malofte aperis albumo, ekde 1977 ĉiujare eldoniĝis almenaŭ unu albumo, ekde 1987 almenaŭ kvar jare, ekde 1996 almenaŭ ok. Post maksimumo de 27 albumoj en 2001 okazis malkresko al jare ĉ. 8 albumoj ekde 2005 - supozeble ŝuldata al la apero de mp3-datumaroj.
Ĉe musicexpress.com en julio 2008 eblis senkoste elŝuti 215 muzikajn mp3-dosierojn.
Koncertoj dum renkontiĝoj
Grava bazo por la kresko de la Esperanto-muziko estis la koncertoj dum renkontiĝoj - la evoluo tiel estis ligita al la kresko de la renkontiĝoj (unue la junularaj): Ekde ĉ. 1984 IS havis pli ol 200 partoprenantojn kaj regulajn koncertojn, estiĝis interalie IJF kaj IJS kaj povis ekflori la koncerta kulturo, kiu stimulis la muzikon.
Kantotekstoj
En la Libera Esperanto-Kantaro troviĝas 3000 kantotekstoj (stato de majo 2013; aldone enestas multaj muziknotoj kaj ligiloj al sondosieroj kaj filmetoj)[66].
Nobelpremiitoj
Ekde 1901 ĝis 2008 transdoniĝis 729 nobelpremioj kaj nobelmemorpremioj[67]. Kvin nobelpremiitoj uzis (aŭ plu uzas) Esperanton, du pliaj studis Esperanton, sed ŝajne ne uzis ĝin. La rilato pri faktaj Esperanto-parolantoj kun la tuta mondo estas 5 al 729 aŭ 1 al 146. Tio estas unu el la plej favoraj rilatoj por Esperanto el ĉiuj kampoj. Ankaŭ se oni komparas kun unuopaj landoj, la nombro kvin estas relative bona: Ekzemple por Usono (ĉ. 300 milionoj da loĝantoj) oni nombras ĉ. 288 nobelpremiitojn, por Germanio (ĉ. 80 milionoj da loĝantoj) ĝis 2008 ĉ. 80 [68], por Francio ĉ. 50, por Italio ĉ. 14 kaj por Norvegio ĉ. 9[69] (ligi nobelpremiojn kun landoj ne eblas precize, ĉar multaj sciencistoj iam ŝanĝis sian loĝlandon).
La nobelpremioj kaj nobelmemorpremioj por Esperanto-parolantoj disdoniĝis en la jaroj 1906, 1911, 1957, 1978 kaj 1994. La fakoj estas variaj - en la tempa sinsekvo temas pri fiziko, paco, medicino, literaturo kaj ekonomiko (nobelmemorpremio). Ankaŭ la deven- kaj loĝlandoj estas malsamaj - temas sinsekve pri Britio, Aŭstrio, Svisio, Pollando/Usono kaj Germanio.
Nombro de Esperanto-parolantoj
En Esperantujo oni multe diskutas pri la nombro de Esperanto-parolantoj; cirkulas nombroj inter kelkaj miloj kaj dudeko da milionoj. La diversaj nombroj diferencas inter si malpli rilate al la prijuĝo de la realeco, kiom rilate al la aspekto, kiun oni volas prezenti. La taksantoj parolas jen pri homoj, kiuj senerare kaj flue regas la lingvon, jen pri homoj, kiuj regas nur la bazon de la lingvo. Jen oni postulas regulan uzadon dum la pasinta tempo, jen oni provas kalkuli ĉiujn, kiuj iam dum sia vivo atingis difinitan lingvonivelon.
Se oni tiel enordigas la diversajn taksojn, oni povas akcepti la jenajn nombrojn kun necerteco de eble la faktoro du aŭ tri: Ĉ. cent mil homoj parolas Esperanton flue kaj regule, eble duona miliono parolas ĝin kelkfoje hezitante kaj nur de tempo al tempo, eble du milionoj iam en sia vivo atingis la nivelon, ke ili parolis Esperanton "kelkfoje kun hezitoj" (oni scias el multaj spertoj, ke eĉ post jardekoj homoj tuj refoje komprenas Esperanton kaj post mallonga tempo denove kapablas paroli). Eble deko aŭ dudeko da milionoj iam lernis la bazon de Esperanto kaj kapablas legi tekstojn helpe de vortaro. Je la flanko de bona lingvonivelo estas eble nur kelkaj miloj aŭ dekmiloj, kiuj (preskaŭ) senerare kapablas uzi Esperanton - depende de la postulo pri kapableco.
Censoj
Pluraj censoj demandis ankaŭ pri lingvoscio, ekzistas rete legebla censo pri tio el Hungario jam el la jaro 1941[70].
Hungario (1941, 1990, 2001 kaj 2011)
En Hungario en 2011 entute 8 397 personoj informis pri sia scio de Esperanto (landa loĝantaro ĉ. 10 milionoj da homoj); inter miliono da loĝantoj do estis ĉ. 850 Esperanto-parolantoj. Por 7 412 homoj tio ne estas ilia gepatra kaj ankaŭ ne la familia lingvo - sekve laŭ la censo 985 hungaroj konsideris en 2011 Esperanton sian gepatran aŭ familian lingvon (2001: 168); tio estas 11,7 % de la nombritaj Esperanto-parolantoj (2001: 3,7 %), unu homo inter 9 Esperanto-parolantoj. Esperanto havis en Hungario en 2001 lokon 16 inter la regataj fremdlingvoj; nun estas loko 14[71]. Entute laŭ la censo en 2001 almenaŭ 2 524 087 homoj en Hungario parolis fremdlingvon, en 2011 almenaŭ 2 849 024; Esperanton do en 2001 parolis unu homo el ĉ. 550 parolantoj de fremdlingvo, en 2011 unu el ĉ. 340 fremdlingvoparolantoj.
En 1990 sume 2083 homoj indikis Esperanton el entute 1 486 790, kiuj tiam parolis fremdlingvon; por 1990 ne ekzistas malsamaj nombroj laŭ gepatra/negepatra lingvo. Esperanton tiam parolis unu homo el ĉ. 710 scipovantoj de fremdlingvo. La unuaj nombroj el censo en Hungario venas el la jaro 1941; tiam 942 homoj indikis, ke ili parolas Esperanton.[72].
Hungario: Esperanto-parolantoj kompare kun ĉiuj fremdlingvoparolantoj[73]
Jaro | Esperanto-parolantoj en Hungario (ĉiuj) |
Parolantoj de fremdlingvo |
Esperanto-parolantoj inter 1000 fremdlingvoparolantoj |
unu Esperanto-parolanto inter kiom da fremdlingvoparolantoj |
---|---|---|---|---|
1941 | 942 | >= 1 580 391 | <= 0,6 | >= 1680 |
1990 | 2 083 | >= 1 486 790 | <= 1,4 | >= 710 |
2001 | 4 575 | >= 2 524 087 | <= 1,8 | >= 550 |
2011 | 8 397 | >= 2 849 024 | <= 2,9 | >= 340 |
Hungario: Parolantoj de fremdaj lingvoj
Temas pri tiuj, kiuj lernis la koncernan lingvon kiel fremdlingvon (ne kiel denaskan lingvon kaj ankaŭ ne kiel familian lingvon; por Esperanto oni indikas malsamajn nombrojn nur ekde 2001). La tabelo enhavas ĉefe la lingvojn, kiujn pli da homoj parolas ol Esperanton.
Esperanto havis en 2011 lokon 14 en tiu komparo. En 1990 kaj same en 2001 estis loko 16, en 1941 estis loko 17 (sed mankas informoj el tiu jaro pri ekzemple la latina kaj la ukraina lingvoj). Dum tiuj jardekoj Esperanto preteriris la bulgaran, slovenan kaj ĉeĥan lingvojn, dum preterpasis Esperanton la latina kaj la ukraina lingvoj.
Lingvo | 1941 | 1990 | 2001 | 2011 | 2001 > 2011 | 1990 > 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|
(Loĝantoj) | 9 316 074 | 10 374 823 | 10 198 315 | .. | .. | .. |
(Parolataj fremdaj lingvoj) |
>= 1 580 391 | >= 1 486 790 | >= 2 524 087 | >= 2 849 024 | +13% | +92% |
germana | 582.789 | 416.215 | 957.289 | 923.423 | -4% | +122% |
angla | 51.735 | 228.956 | 941.139 | 1356.307 | +44% | +492% |
rusa | 12.324 | 152.885 | 182.982 | 130.538 | -29% | +15% |
franca | 72.798 | 52.957 | 109.154 | 98.178 | -10% | +85% |
(hungara) | 486.388 | 131.677 | 103.788 | 68.458 | -34% | -48% |
rumana | 57.393 | 40.625 | 81.790 | 90.733 | +11% | +123% |
itala | 21.016 | 16.373 | 57.690 | 67.287 | +17% | +311% |
slovaka | 194.371 | 56.107 | 47.010 | 29.542 | -37% | -47% |
kroata | 48.933 | 18.302 | 26.278 | 19.059 | -27% | +4% |
romaaj lingvoj | 9.587 | 22.933 | 24.931 | 27.423 | +10% | +20% |
hispana | 1.864 | 7.139 | 22.293 | 40.075 | +80% | +461% |
serba | 20.747 | 13.646 | 20.443 | 17.449 | -15% | +28% |
latina | .. | 4.041 | 19.134 | 10.956 | -43% | +171% |
ukraina | .. | 1.192 | 8.213 | 10.479 | +28% | +779% |
pola | 4.604 | 5.948 | 7.912 | 6.677 | -16% | +12% |
nederlanda | .. | 1.315 | 5.466 | 5.206 | -5% | +296% |
Esperanto | 942 | 2.083 | 4.407 | 7.412 | +68% | +256% |
ĉeĥa | 10.919 | 4.327 | 4.380 | .. | .. | .. |
skandinavaj lingvoj |
.. | 1.252 | 4.045 | .. | .. | .. |
ĉina | 44 | 134 | 3.634 | 1.609 | -56% | +1101% |
greka | 426 | 1.260 | 2.860 | .. | .. | .. |
araba | .. | 1.319 | 2.633 | 3.166 | +20% | +140% |
slovena | 2.350 | 1.566 | 2.308 | .. | .. | .. |
bulgara | 1.106 | 1.665 | 1.949 | .. | .. | .. |
japana | .. | 312 | 1.689 | 3.505 | +108% | +1023% |
En 2001 entute pri 13 homoj ĝis 9 jaroj oni indikis, ke ili parolas Esperanton - supozeble temas pri Esperanto-denaskuloj (la hungara statistiko detaligas laŭ aĝo kaj sekso)[74]. Entute laŭ la censo por 168 homoj en Hungario Esperanto estis denaska aŭ familia lingvo[75].
Litovio (2001)
En Litovio en 2001 inter 4 milionoj da loĝantoj sume ĉ. 858 homoj indikis, ke ili "scias, do estas kapabla(j) paroli kaj/aŭ skribi" Esperanton[76]; en Litovio Esperanton parolas do ĉ. 245 homoj inter miliono da loĝantoj. Esperanto atingis lokon 16 inter la fremdlingvoj regataj en Litovio. Nur ses lingvoj jam troviĝis sur la litova demandilo, necesis eventuale aldoni Esperanton; verŝajne simile estis pri la aliaj censoj en Hungario k.a.
Novzelando (2006)
En Novzelando (2006) oni kalkulis 123 homojn, kiuj indikis scii Esperanton (4 027 947 demanditoj)[77]; do 31 homoj inter miliono da loĝantoj. Ĉe tiu censo la demandilo ne distingis inter gepatra kaj pliaj lingvoj.
Rusio (2010)
La censo en Rusio (2010) kalkulis 992 personojn, kiuj deklaris pri sia scio de Esperanto[78][79]; tio estas 30 homoj inter miliono da loĝantoj. Deklari scion de Esperanto eblis ankaŭ dum la antaŭaj censoj, sed tiam la nombroj ĉiam iris al la sumo „aliaj lingvoj“, temas do pri la unua fojo en Rusio, kiam la oficiala censo finkalkulis Esperanto-parolantojn.
Komparo de la censoj kun aliaj lingvoj; ebla takso pri tutmonda parolantaro
La rilato inter la parolantoj de Esperanto al tiuj de la angla laŭ la censo estis 1 : 687 en Litovio kaj 1 : 218 en Hungario. En Litovio, kiu ĝis 1990 apartenis al Soveta Unio, la rusa estas pli disvastigita ol la angla; la rilato de Esperanto al la rusa kiel fremdlingvo estas 1 : 2447[80]. En Novzelando kaj Rusio pro manko de informoj (ĉu estas gepatra aŭ lernita lingvo) ne eblas fari komparon kun la lernintoj de la rusa aŭ de aliaj fremdlingvoj. Pri tiuj du landoj indas cetere konsideri, ke la ĉefa lingvo de la lando havas multegajn parolantojn en la mondo; kutime parolantoj de tiaj lingvoj lernas relative malmultajn fremdlingvojn.
Por fari takson pri la tutmonda parolantaro de Esperanto ne havas multan sencon elkalkuli en la menciitaj landoj la nombron de parolantoj inter unu miliono da loĝantoj kaj fari rektan projekcion al la tutmonda loĝantaro. Oni ja scias, ke la disvastigiteco de Esperanto tre varias laŭ la landoj; la nombro de membroj en unu miliono da loĝantoj estas ekzemple proksimume 70-foje pli granda en Islando ol en Usono kaj ankaŭ signife varias inter malgrandaj landoj kiel Finnlando aŭ Belgio unuflanke kaj grandaj kiel Germanio aŭ Italio aliflanke.
Se oni elkalkulas la rilaton inter la nombro de asociaj membroj kaj la nombro de Esperanto-parolantoj en la tri landoj, oni alvenas al proksimume 1:7 por Litovio, 1:13 por Hungario kaj 1:2 por Novzelando[81]. Se oni provas taksi surbaze de tio, oni alvenas al proksimume 140 000, 260 000 kaj 40 000 parolantoj tutmonde[82]; eble la malalta kvanto por Novzelando estas influita de la fakto, ke la tiea censo ne distingis inter gepatraj kaj poste lernitaj lingvoj. La menciitaj taksoj provas diveni, kiom da homoj en tutmonda censo kun similaj demandoj indikus Esperanton; ne estas klare, kiu procentaĵo de la demanditoj troigis sian lingvoscion kaj kiu forgesis aŭ intence ne menciis Esperanton; same neklaras, kiu procentaĵo de la homoj, kiuj dum pluraj jaroj aŭ jardekoj ne uzis Esperanton, indikis lingvoscion. Indas noti, ke la nombroj surbaze de la tri censoj - kadre de la atendebla necerteco - relative bone kongruas kun la kutimaj taksoj por fluaj kaj regulaj uzantoj de Esperanto.
Radio
Provizore ne estas konataj statistikoj pri ekzemple la kvanto de aŭskultantoj dum la jaroj. Oni povas supozi, ke almenaŭ en la lastaj jaroj malkreskas la kvanto de aŭskultantoj per radio - sed certe kreskas la nombro de tiuj, kiuj elŝutigas programerojn per interreto. Radio Vatikana ebligas elŝutadon ekde decembro 2006 kaj dum la sekva duonjaro registris 15 000 elŝutojn de mp3-sonarkivoj. La retejo proponis meze de 2007 entute 350 sonarkivojn[83].
La kvanto de leteroj de aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Radio Pollando en pasintaj jaroj estis impone granda. En 2003 la Esperanto-aŭskultantoj sendis pli ol 60 procentojn (3636) de la entute alvenintaj leteroj (5885) al ĉiuj redakcioj[84].
Renkontiĝoj
Bonan evoluon havis la nombroj de partoprenantoj en unu- kaj dusemajnaj renkontiĝoj en Germanio. En 1977 estis ĉ. 100 gastoj en unu renkontiĝo (IS), en 2007 okazis ses tiaj kunvenoj kun sume ĉ. 800 partoprenantoj. Mezume en la tridek jaroj estis kresko de 7 procentoj - sed la kresko inter 1977 kaj 1987 estis jare pli ol dekprocenta; poste okazis malrapidiĝo al iom pli ol 2-procenta kresko de la sumo. Malsame evoluis en la pasintaj dudek jaroj junularaj kaj plenkreskulaj/familiaj renkontiĝoj: Tiuj por plenkreskuloj kaj familioj kreskis de ĉ. 250 partoprenantoj al nun ĉ. 600 (mezuma kresko ĉ. 4,5 % jare), dum la junulara aranĝo IS malkreskis de ĉ. 300 al 200 (mezuma malkresko ĉ. 2 % jare)[85]. Periodoj de kresko koincidis kun aldono de novaj renkontiĝoj - estas fortaj indikoj, ke tiuj permesas logi homojn, kiuj ne sentus sin hejme ĉe la jam ekzistantaj kunvenoj. Sed tiu kresko havas sian limon en la kvanto de Esperanto-parolantoj entute - krome ludas rolon la ĝenerala informado: En la sepdekaj kaj pli multe en la okdekaj jaroj Germana Esperanto-Junularo zorge kontaktis amaskomunikilojn, ĉefe pri la Internacia Seminario; ofte oni raportis pri Esperanto, interalie en la diversaj televidaj kanaloj. Ekde la naŭdekaj jaroj tio okazis multe malpli ofte - kaj ankaŭ la plua kresko de la renkontiĝoj malrapidiĝis.
800 partoprenantoj signifas ĉ. 4000 tranoktojn, el kiuj tre proksimume 2000 venas el eksterlando. En 2007 en Germanio okazis entute 55 milionoj da tranoktoj de eksterlandanoj[86], kio signifas, ke la rilato inter la tranoktado de eksterlandaj Esperanto-gastoj de tiaj renkontiĝoj al la entuta tranoktado de eksterlandanoj en Germanio estis proksimume 1:30 000. Por kalkuli la entutan parton de la Esperanto-turismo necesus aldoni ekzemple la malpli longajn renkontiĝojn kaj la unuopulan restadon.
Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontiĝoj
Ĉe la retejo de Eventoj en Budapeŝto estas prizorgata ekde 1996 la Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj, kiu listigas ĉiujn konatajn renkontiĝojn. Jen la nombro de Esperanto-renkontiĝoj en unuopaj jaroj[87].
(Bv. konscii, ke la nombroj ne estas ekzaktaj. Ekz. por 1996 el la 353 de la suba listo ok estis nuligitaj kaj 24 estis unutagaj aferoj, diservo aŭ agotago...)
Jaro | Nombro de renkontiĝoj |
---|---|
1996 | 353 |
1997 | 352 |
1998 | 359 |
1999 | 306 |
2000 | 358 |
2001 | 339 |
2002 | 274 |
2003 | 251 |
2004 | 253 |
2005 | 287 |
2006 | 233 |
2007 | 230 |
2008 | 237 |
Scienco
En Esperanto
En studo oni komparis la diversajn lingvojn laŭ la procentaĵo de artikoloj en sciencaj revuoj inter 1880 kaj 1980. Esperanto aperas en loko 29, komune kun la kartvela, indonezia, latina kaj litova lingvoj; ili atingis procentaĵon de po ĉ. 0,02% en la plej bona jaro el la studo (do: ne mezume)[88].
Notindas, ke laŭ la studo la angla lingvo havis la unuan lokon jam en 1880 kun procentaĵo iom super 35 %, kiu restis ĝis 1910 (la franca kaj germana lingvoj tiam havis po inter 20 kaj 30 %). Ekde 1930 ĝis ĉ. 1970 la angla tenis procentaĵon inter ĉ. 60 kaj 65 %, dum la aliaj lingvoj sinkis al unuopa maksimumo de ĉ. 15 %. En 1980 la angla atingis procentaĵon de ĉ. 75 %[88].
Pri Esperanto
Vidu supre ĉe Interlingvistiko k.a.
Universitatoj
Laŭ enketo de Lajos Molnár kaj Julianna Farkas estis en marto 2012 entute 61 institutoj en 22 landoj, kie oni instruas Esperanton[89]; laŭ listo de januaro 2013 estas nun 63 institutoj[90].
Laŭ enketo por la jaroj 2002/3 farita de Germain Pirlot oni tiam instruis Esperanton en 69 universitatoj kaj similaj institucioj en 24 landoj[91]. Plej multaj el tiuj institucioj troviĝas en Ĉinio (18) kaj Japanio (6); sekvas Germanio, Rusio kaj Usono kun po tri universitatoj. La menciita retpaĝo listigas la nombrojn laŭ landoj kaj krome donas detalojn pri ĉiu unuopa universitata kurso.
Kresko kaj malkresko
Ne ekzistas multaj nombroj pri la laŭtempa evoluo de la Esperanto-uzado en la unuopaj kampoj de Esperantujo; tamen eblas noti kelkajn statistikojn.
Kresko
Konstateblas kresko ekzemple en la sekvaj kampoj (ne ĉie jam ekzistas statistikoj):
Kresko ĉefe inter 1970 kaj 2000
- Aktiveco en afrikaj landoj kaj en Azio (ekzemple en Nepalo) ekde la okdekaj jaroj
- Denaskuloj inter 1904, 1961 kaj 2001
- Disertacioj pri Esperanto inter 1971 kaj 1987
- Nombro de Esperanto-parolantoj en Hungario inter 1941, 1990 kaj 2001
- Muziko/muzikalbumoj inter 1964 kaj 2001
- Pasporta Servo inter 1974 kaj 2005
- Esperanto-renkontiĝoj en Germanio (kaj aliaj landoj) inter 1975 kaj 2005
Kresko ĉefe ekde 2000 (ligitaj al komputilo kaj interreto)
- Filmoj kaj filmetoj kun Esperanto-subtekstoj (kelkfoje ankaŭ Esperanto-voĉo) ekde ĉ. 2005
- Uzado de Esperanto en la interreto (retmesaĝoj, retlistoj, forumoj, retejoj de Esperanto-parolantoj kaj -organizaĵoj), ĉefe ekde 2000
- Suma kvanto de esperantlingva teksto en la interreto (ekzistas studo de Grefenstette/Nioche el 2000; mankas komparo laŭ la tempo kun aliaj lingvoj)
- Esperantlingvaj komputilaj programoj ekde ĉ. 2000 (kiel Firefox)
- Esperantlingva versio de ekster-esperantujaj retejoj (kiel Vikipedio, Google, Facebook aŭ Tatoeba)
Ŝajne dum la pasinta jardeko la kresko de Esperantujo pli kaj pli koncentriĝas en la interreto. Konstateblas, ke sekve de la interreto hodiaŭ multaj Esperanto-parolantoj ĉiutage uzas Esperanton, dum antaŭ 20 jaroj ili uzis Esperanton nur malofte, se ili ne ĉeestis renkontiĝojn - tiam ĉefe per legado de libroj, gazetoj, radio-aŭskultado, korespondado letera kaj per vizitado de lokaj grupoj. Ankoraŭ mankas studo pri la nombro de ĉiujaraj horoj, dum kiuj Esperanto-parolantoj uzis kaj uzas Esperanton.
Stagnado
Ekde 1947 ĝis 2009 la nombro de individuaj membroj de UEA ondumis inter 5700 kaj 8000; ekde 1991 la membraro tamen tendence malkreskis de 8000 al 5300.
La nombro de ĉiujare eldonitaj libroj (pli ol 48 paĝoj) ekde 2001 ondumas ĉirkaŭ 120.
Malkresko (kun kompensa kresko)
La nombro de membroj en Esperanto-asocioj en multaj landoj malkreskas kaj sume ankaŭ la nombro de aligitaj membroj de UEA ekde 1987. Kelkaj homoj asertas, ke tio montras malkreskon de Esperantujo, aliaj asertas, ke ĝenerale asocioj, ankaŭ en aliaj kampoj, hodiaŭ malkreskas.
Indas noti, ke dum la membroj en lokaj grupoj kaj diversaj landaj kaj internaciaj asocioj malkreskas, kreskas la nombro de homoj, kiuj kuniĝas en diversaj interretaj grupoj. Tiaj grupoj estas ekzemple grupoj ĉe Facebook, ĉe Yahoo groups aŭ ĉe Google groups, sed ankaŭ grupoj por kune traduki komputilan programon kiel Mozilla Firefox, retpaĝojn kiel tiujn de Facebook, traduki frazojn ĉe Tatoeba, subtekstigi filmojn ktp.
Cetere neniu juĝas la evoluon de la angla aŭ de aliaj lingvoj laŭ la nombro de membroj en la koncernaj lingvo-asocioj...
Pozicio (komparo kun aliaj lingvoj)
Eblas fari la komparon laŭ la rango inter la diversaj lingvoj kaj laŭ absolutaj nombroj ekzemple kompare kun la angla. Pli malpli laŭ ĉiuj statistikoj oni alvenas por Esperanto al rango inter la 15a kaj la 50a.
Escepto estas ekzemple la Esperanto-ekzamenoj en Hungario, kie Esperanto tenas proksimume la trian lokon, aŭ la frazaro Tatoeba, kie Esperanto nun tenas la duan. Escepto estas ankaŭ la vico de ĉiuj lingvoj de la mondo laŭ la nombro de parolantoj: Se oni kalkulas nur la homojn, kiuj flue kaj regule parolas, Esperanto havas lokon post la centa[92]; se oni rigardas la vikipedio-lingvojn, ĝi havas lokon 165[93]. Tio tamen ne konsideras la gravecon de lingvoj por la internacia komunikado; la plejmulto de la lingvoj, kiuj en tiaj listoj troviĝas antaŭ Esperanto, havas nur regionan signifon.
Esperanto havas (aŭ havis) lokon ...
- 2 inter la lingvoj, en kiuj ekistas la frazoj de la kolekto de frazotradukoj Tatoeba (aŭg. 2012),
- 3 ĉe la fremdlingvaj ekzamenoj ŝtate rekonitaj en Hungario[94] (2004),
- 12 inter la lingvoj, en kiuj aperis libroj kaj artikoloj registritaj en la "Internacia Bibliografio de Libroj kaj Artikoloj en la Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj" 2006 de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (MLA) (kp. la alineon pri Interlingvistiko k.s.)
- 16 inter la fremdlingvoj, kiujn scias litovoj (laŭ la censo 2001),
- 16 inter la fremdlingvoj, kiujn scias hungaroj (laŭ la censo 2001),
- 27 inter la latinliteraj lingvoj en la interreto laŭ la tekstokvanto (studo Grefenstette/Nioche el la jaro 2000; inter ĉiuj lingvoj verŝajne estus proksimume loko 40),
- 32 inter la vikipedio-versioj laŭ la kvanto de artikoloj (feb. 2014[95]),
- 39 inter la vikipedio-versioj laŭ la nombro de ĉiuhoraj vizitoj al ĉiuj paĝoj (januaro 2012)[96],
- 43 inter la vikipedio-versioj laŭ la nombro de vizitoj al la mil plej vizitataj paĝoj (marto 2008)
- 76 inter la cellingvoj de librotradukoj dum la jaroj 1979 ĝis 2009[63]
- 165 inter la lingvoj, kiuj havas vikipedion, laŭ la suma nombro de denaskaj kaj poste eklernintaj parolantoj (supozante ke Esperanto havas entute unu milionon da parolantoj; julio 2012)[97]. Tiu loko estas mezumo inter la pozicio de Esperanto laŭ la nombro de denaskaj parolantoj (tie Esperanto havas eble lokon ĉ. kvar mil, vd. sube) kaj la pozicio inter la fremdlingvoj laŭ la nombro de poste eklernintaj parolantoj (tie Esperanto supozeble havas lokon inter 15 kaj 40; kp. la lokon en Litovio kaj Hungario, ambaŭfoje 16).
- ĉ. 4000 inter ĉ. 7000 lingvoj de la mondo, laŭ la nombro de denaskuloj[98]. Ĉar Esperanto ne estas planita kiel lingvo, kiu havu grandan nombron de denaskaj parolantoj, tiu pozicio estas nur flanka informo; gravas la pozicio kiel poste lernita lingvo.
Esperanto estas unu lingvo el
- 10 lingvoj, en kiuj la Ĉina Interreta Informa Centro publikigas ĉiutagajn novaĵojn (Esperanto ekde ĉ. 2001),
- 19 lingvoj en la vikipedio-listo de mil havendaj artikoloj, kiujn ĉiu versio de vikipedio havu (2014),
- 42 serĉlingvoj ĉe Google (ekde ĉ. 2007),
- ĉ. 60 lingvoj, en kiuj la papoj (de Johano Paŭlo la 2-a ĝis Benedikto la 16-a) salutis la kredantojn dum pasko kaj kristnasko (de aprilo 1994 ĝis kristnasko 2012, kun escepto de kristnasko 2005[99]).
- nun ĉ. 66 lingvoj, en kiuj funkcias la maŝina tradukilo Google Translate (ekde februaro 2012)[100].
Nombra rilato Esperanto - angla
Ĉe la rilato inter Esperanto kaj la angla indas distingi, ĉu temas pri la tutmonda uzado de la angla - aŭ ĉu, pli detale, pri la uzado en anglalingva aŭ ne-anglalingva lando. La proporcio de Esperanto-parolantoj en la anglalingvaj landoj (kiel Usono aŭ Britio) estas malpli granda ol en aliaj landoj kun simila ekonomia evoluo (kiel Francio aŭ Nederlando; oni komparu ekzemple la nombron de UEA-membroj inter unu miliono da enloĝantoj). Do estas klare, ke en anglalingvaj landoj la rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla estas malpli favora por Esperanto ol en la aliaj landoj. La nombroj pri la tutmonda uzado de la angla estiĝas el mezumo inter ambaŭ nombroj.
La rilato inter Esperanto kaj la angla estas mezume verŝajne ie ĉe 1:1000; ĝi tre varias inter almenaŭ 1:60 kaj 1:3000.
En du ne-anglalingvaj landoj, pri kiuj haveblas statistika materialo el censo (2001), nome Hungario kaj Litovio, ĝi estas almenaŭ inter 1:60 kaj 1:700:
- ĉ. 1:60 laŭ la nombro de pli-ol-60-jaraĝaj parolantoj de ambaŭ lingvoj en Hungario (2001)[101],
- ĉ. 1:200 laŭ la nombro de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Hungario (2001 kaj 2011),
- ĉ. 1:700 laŭ la nombro de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Litovio (2001).
La rilato pri la tutmonda uzado de ambaŭ lingvoj (do inkluzive de la uzado fare de denaskaj anglalingvanoj) estas
- ĉ. 1:300 laŭ la nombro de libroj tradukitaj (el aliaj lingvoj) en ambaŭ lingvojn inter 1979 kaj 2009 (laŭ statistiko de Index Translationum[63])
- ĉ. 1:1060 laŭ la vizitado de la vikipedio-paĝoj (julio 2012)[102]
- ĉ. 1:1300 laŭ la vizitado de la mil plej ofte vizitataj paĝoj de vikipedio (2008),
- ĉ. 1:1800 laŭ la tekstokvanto en interreto (studo Grefenstette/Nioche, 2000),
- ĉ. 1:4000 laŭ la kvanto de libroj jare eldonataj (ĉ. 2006)[103]
La rilato inter ambaŭ lingvoj cetere estis ĉ. 1:20 000 000 en 1887, kiam estis nur ĉ. kvin Esperanto-parolantoj inkluzive de L.L.Zamenhof[104].
Evoluo dum 125 jaroj
Esperanto, kiu en 1887 havis nur ĉ. kvin parolantojn kaj sekve okupis proksimume la lastan lokon inter la tiutempe eble 7000 lingvoj de la mondo, faris rimarkindan progreson de la lasta rango al unu el la antaŭaj 50. Eble neniam en la homa historio iu lingvo ene de nur 125 jaroj sukcesis simile plibonigi sian rangon. Iam ĉirkaŭ la jaro 1900 Esperanto havis cent homojn, kiuj parolis la lingvon flue kaj regule - hodiaŭ estas ĉ. cent mil; ene de cent jaroj la parolantaro do milobliĝis. Pri tia laŭnombra progreso estas eĉ pli certe, ke ĝi neniam antaŭe okazis en la homa historio. (La angla bezonis 400 jarojn por atingi proksimume centobliĝon inter 1600 kaj hodiaŭ, de ĉ. 3 ĝis 5 milionoj da denaskaj parolantoj al ĉ. 350 ĝis 500 milionoj hodiaŭ. En 1887 la angla havis proksimume 100 milionojn da parolantoj - la sumo de tiamaj enloĝantoj en Usono kaj Britio; do ekde tiam okazis proksimume triobliĝo ĝis kvinobliĝo de la denaskularo, eble dudekobliĝo de la entuta parol(et)antaro.)
Laŭ la vidpunkto de la rilato al la parolantoj de la angla, Esperanto sukcesis plibonigi la rilaton de 1:20 000 000 en 1887 al nuntempe 1:1000. (En 1887 tre proksimume 100 milionoj da homoj en la tuta mondo parolis la anglan, takso surbaze de la censoj pri la loĝantaro en Britio kaj Usono.) Se oni ne konsideras la unuajn jarojn de rapida evoluo de Esperanto, verŝajne eblas diri, ke Esperanto kompare kun la angla ene de proksimume cent jaroj evoluis de la rilato 1:1 000 000 al la rilato 1:1000.
Se oni volus atingi kreskon de proksimume 100 fluaj parolantoj ĉirkaŭ la jaro 1900 al proksimume 100 milionoj cent jarojn poste (do iom proksim al la "fina venko"), oni devus sukcesi milionobligon de la parolantaro. Tio signifus mezuman jaran kreskon de ĉ. 15 procentoj jare dum centjara periodo - kreskoritmo tre malofta en la mondo.
Aliaj planlingvoj
Ŝajne la rilato inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj estas proksimume 100:1 ĝis 200:1. En Rusio en la censo de 2011 Esperanton kiel regatan lingvon indikis 992 homoj, Ido estis indikita de 9 personoj kaj Edo de 1 scianto. Slovio kaj Interlingua ne estis menciitaj[105].
La hungara censo de 2001 raportas pri entute 4570 Esperanto-parolantoj (la publikigita nombro iom varias) kaj entute 20 parolantoj de aliaj planlingvoj[106]; Idiom Neutral estas indikita de 1 persono, Ido de 2, Esperantido de 4, Mundolingue de 1, Interlingua de 2 kaj Romanid de 10. La rilato inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj en Hungario do estas ĉ. 200:1.
En ambaŭ censoj ŝajne ne troviĝis parolantoj de la klingona.
Enciklopedio de Esperanto - Statistiko (el 1934)
Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero „Internacia Muzeo“, 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909.
Grupoj kaj gazetoj (1888 - 1909)
Jaro | Grupoj | Gazetoj |
---|---|---|
1888 | 1 | - |
1889 | 3 | 2 |
1890 | 3 | 3 |
1891 | 7 | 2 |
1892 | 13 | 1 |
1893 | 15 | 1 |
1894 | 19 | 1 |
1895 | 18 | 2 |
1896 | 24 | 2 |
1897 | 30 | 2 |
1898 | 37 | 3 |
1899 | 32 | 3 |
1900 | 26 | 3 |
1901 | 26 | 3 |
1902 | 44 | 12 |
1903 | 113 | 21 |
1904 | 186 | 26 |
1905 | 308 | 36 |
1906 | 474 | 45 |
1907 | 721 | 61 |
1908 | 1266 | 99 |
1909 | 1447 | 106 |
Nombro de libroj (1889 - 1909)
Jaro | Libroj (sume) |
---|---|
1889 | 29 |
1894 | 88 |
1899 | 123 |
1904 | 211 |
1909 | 1330 |
Enketo de Dietterle (1926)
Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133-156 de ,E' 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.
Eŭropo
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Albanujo | 2 | - | 6 |
Aŭstrujo | 483 | 96 | 7696 |
Belgujo | 98 | 26 | 3359 |
Britujo | 490 | 144 | 7855 |
Bulgarujo | 121 | 35 | 1744 |
Ĉeĥoslovakio. | 1114 | 116 | 8967 |
Danujo | 69 | 17 | 990 |
Estonujo | 82 | 16 | 784 |
Finnlando | 172 | 15 | 825 |
Francujo | 500 | 101 | 5237 |
Ĝibraltaro | 1 | - | 4 |
Germanujo | 1087 | 441 | 30868 |
Grekujo | 6 | 3 | 1968 |
Hispanujo | 173 | 47 | 3591 |
Hungarujo | 122 | 47 | 3052 |
Irlando | 33 | 1 | 343 |
Islando | 12 | - | 24 |
Italujo | 199 | 43 | 5341 |
San Marino | 1 | - | 1 |
Latvujo | 110 | 30 | 1994 |
Jugoslavujo | 52 | 10 | 1498 |
Liĥtenŝtejno | 1 | - | 1 |
Litovujo | 76 | 18 | 780 |
Luksemburgo | 2 | - | 2 |
Malto | 4 | - | 7 |
Monako | 1 | - | 1 |
Nederlando | 177 | 51 | 6649 |
Norvegujo | 122 | 5 | 380 |
Polujo | 199 | 51 | 4690 |
Portugalujo | 16 | 2 | 79 |
Rumanujo | 96 | 15 | 1912 |
Svedujo | 155 | 28 | 1436 |
Svisujo | 135 | 39 | 1821 |
Turkujo | 7 | - | 49 |
USSR | 425 | 95 | 1479 |
Azio
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Brita Hindujo | 12 | - | 17 |
Br.N.Borneo | 1 | - | 1 |
Cejlono | 1 | - | 1 |
Cipro | 1 | - | 1 |
Ĉinujo | 29 | 1 | 476 |
Filipina ins. | 2 | - | 4 |
Hindo-Ĉinio | 1 | - | 1 |
Japanujo | 11 | 181 | 6903 |
Koreo | 2 | - | 2 |
Makao | 1 | - | 1 |
Malajo-ŝtatoj | 1 | - | 1 |
Mongolujo | 1 | - | 10 |
Ned.Hindujo | 22 | - | 87 |
Palestino | 6 | 2 | 252 |
Rodos-insulo | 1 | - | 7 |
Persujo | 8 | 1 | 69 |
Setlementoj | 1 | - | 1 |
Siamo | 1 | - | 1 |
Sirio | 2 | - | 3 |
Afriko
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Abisenujo | 1 | - | 1 |
Acoroj ins. | 4 | - | 6 |
Alĝerio | 5 | - | 26 |
Angolo | 6 | - | 10 |
Egiptujo | 6 | 7 | 104 |
Ebur-bordo | 1 | - | 1 |
Fernando-Po | 1 | - | 1 |
Gvineo hisp. | 1 | - | 1 |
Kanariaj ins. | 3 | 2 | 25 |
Kaplando | 4 | - | 5 |
Kapverdaj ins. | 1 | - | 1 |
Kongo belga | 5 | - | 5 |
Kongo port. | 1 | - | 1 |
Liberio | 1 | - | 1 |
Libio | 1 | - | 1 |
Madagaskaro | 1 | - | 1 |
Maroko | 10 | 1 | 40 |
Maŭricio | 1 | - | 1 |
Natalo | 1 | - | 4 |
Nigerio | 1 | - | 1 |
Ora Bordo | 1 | - | 7 |
Oranĵo-ŝtato | 1 | - | 1 |
Orient-Afriko port. | 2 | 1 | 6 |
Rodezio | 3 | - | 4 |
Som.-bordo it. | 1 | - | 1 |
St.Heleno | 1 | - | 4 |
St.Tomaso | 1 | - | 1 |
Sudano fr. | 1 | - | 1 |
Transvalo | 7 | 1 | 47 |
Tunizio | 4 | - | 4 |
Ameriko
(Nombroj de Ameriko, Aŭstralio kaj Sume korektitaj laŭ la papera versio de EdE)
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Argentino | 37 | 3 | 445 |
Barbadoso | 1 | - | 1 |
Bermudo | 1 | - | 1 |
Bolivio | 3 | - | 5 |
Brazilo | 47 | 17 | 1182 |
Ĉilio | 3 | 3 | 3 |
Domingo | 1 | - | 5 |
Ekvadoro | 1 | - | 1 |
Gujano ned. | 1 | - | 6 |
Gvatemalo | 1 | - | 1 |
Honduraso | 1 | - | 1 |
Jamajko | 2 | - | 2 |
Kanado | 28 | 4 | 52 |
Kolombio | 7 | - | 11 |
Kostariko | 2 | - | 14 |
Kubo | 43 | - | 207 |
Kurasao | 1 | - | 1 |
Meksiko | 1 | - | 1 |
Nikaragvo | 11 | 2 | 88 |
Novlando | 1 | - | 3 |
Panamo | 1 | - | 1 |
Paragvajo | 1 | - | 12 |
Peruo | 1 | - | 3 |
Porto-Riko | 4 | - | 5 |
Salvadoro | l | - | 1 |
St. Vincent-ins. | 2 | - | 4 |
Trinidad-ins. | 1 | - | 6 |
Urugvajo | 9 | 3 | 416 |
Usono | 215 | 47 | 4845 |
Venezuelo | 3 | - | 8 |
Aŭstralio
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Aŭstr. Feder. | 69 | 10 | 1087 |
Nov-Zelando | 72 | 10 | 325 |
Fiĝioj | 2 | - | 2 |
Havajaj ins. | 1 | - | 1 |
Novgvineo | 1 | - | 2 |
Sume
Lando | Lokoj | Grupoj | E-istoj |
---|---|---|---|
Eŭropo | 6548 | 1502 | 109690 |
Azio | 205 | 191 | 7832 |
Afriko | 77 | 6 | 306 |
Ameriko | 431 | 76 | 7331 |
Aŭstralio | 145 | 11 | 1417 |
Entute | 7201 | 1786 | 126576 |
Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12.014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“
Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK SEU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La „Adreslibro de Pollandaj E-istoj“ 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉ. 3000 organizitaj E-istoj, aliaj ĉ. 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvalita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekujo ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.
En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.
Esperanto en Ĉinujo (1934)
Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma „statistiko“ pri E en Ĉinujo kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. („Kantona E-Gazeto“ jan. 1934.)
1. Adeptoj pli ol | 300.000 |
2. Finis kurson pli ol | 30.000 |
3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol | 3.000 |
4. Korekte skribas kaj p. malpli ol | 300 |
5. Verkas aŭ tradukas malpli ol | 30 |
6. Societoj pli ol | 50 |
7. Librejoj | 4 |
8. Bona E-presejo | 0 |
9. Gazetoj | 5 |
10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol | 10 |
11. E-instrulibroj malpli ol | 40 |
12. Cseh-metodaj kursoj | iomete |
Fontoj kaj notoj
- ↑ [1]
- ↑ The Hindu
- ↑ Kp. la tabelon kaj ankaŭ Szilvási László: "Malgranda fina venko" - en Hungario (ekzamenoj 1995 - 2004); – Krome: raporto de D-ro Ludoviko Molnár el marto 2007. Kp. la alineon pri ŝtate rekonitaj ekzamenoj.
- ↑ 4,0 4,1 Revuo Esperanto, 12/2010, p. 246
- ↑ REF-statistiko
- ↑ Fontoj ĉe Denaskaj Esperanto-parolantoj#Nombro kaj denaskuloj de dua kaj tri generacio
- ↑ The Encyclopedia of Language and Linguistics, ed. R.E. Asher, Oxford: Pergamon, 1994 (vol. 3, pages 1143-1145): "However, there are also speakers, children of parents who use Esperanto as a family language, for whom it is a native language or mother tongue, normally in a bilingual or trilingual relationship with the language of the local community or other parental language(s). There is no other case in linguistic history of something that started as an intellectual scheme, a project on paper, being transformed into a language with native speakers of the second and indeed the third generation."
- ↑ Kongresa Libro de la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, Litovio, 2008, p. 54-55. Ankaŭ rete ĉe esperanto.lt.
- ↑ Edward Symoens. Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Rotterdam (UEA). 1989. Grafikaĵoj ĉe [2]
- ↑ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 279 (2008-01-05): Aperis la bibliografio de MLA por la jaro 2006
- ↑ Tekstokvanto en interreto laŭ lingvoj (studo Grefenstette/Nioche, 2000)
- ↑ Daniel Pimienta, Daniel Prado kaj Álvaro Blanco:Twelve years of measuring linguistic diversity in the Internet: balance and perspectives, Paris, 2009, p. 57-58
- ↑ Kazeniac, Andy. "Social Networks: Facebook Takes Over Top Spot, Twitter Climbs", Compete.com, 2009-02-09. Kontrolita 2009-02-17.
- ↑ Facebook-grupo "Esperanto"
- ↑ Facebook En majo 2013 estis 191.433 ŝatantoj; 150.000 Facebook-uzantoj tiam informis, ke ili parolas Esperanton.
- ↑ Multlingva statistiko (angla). Laŭ la kvanto de parolantoj por unu artikolo la Esperanto-versio cetere havas multe pli bonan lokon, nome la duan. La kalkulo estas farita surbaze de la takso de Sidney S. Culbert (du milionoj da homoj, kiuj iam almenaŭ heziteme parolis Esperanton); malgrandigi la supozatan kvanton de parolantoj signifas plibonigi la pozicion de Esperanto tiurilate.
- ↑ Vikipediaj statistikoj por la 31-a de julio 2009
- ↑ 18,0 18,1 18,2 [3]
- ↑ [4] laŭ la stato je la 31-a de aŭg. 2009
- ↑ [5]
- ↑ Vikipedio-statistiko
- ↑ Ĉi-sekve la fontoj por la datumoj el dec. 2010; por ekz. jan. 2014 metu 201401 en la ligilon.
- ↑ http://stats.grok.se/en/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/de/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/fr/201012/Esp%C3%A9ranto
- ↑ http://stats.grok.se/it/201012/Lingua%20esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/pl/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/ja/201012/%E3%82%A8%E3%82%B9%E3%83%9A%E3%83%A9%E3%83%B3%E3%83%88
- ↑ http://stats.grok.se/es/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/nl/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/pt/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/ru/201012/%D0%AD%D1%81%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%82%D0%BE
- ↑ http://stats.grok.se/sv/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/zh/201012/%E4%B8%96%E7%95%8C%E8%AF%AD
- ↑ http://stats.grok.se/zh-classical/201012/%E4%B8%96%E7%95%8C%E8%AA%9E
- ↑ http://stats.grok.se/ca/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/no/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/fi/201012/Esperanto
- ↑ Politikaj stratbataloj
- ↑ http://stats.grok.se/uk/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/hu/201012/Eszperant%C3%B3%20nyelv
- ↑ http://stats.grok.se/cs/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/tr/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/ro/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/ko/201012/%EC%97%90%EC%8A%A4%ED%8E%98%EB%9E%80%ED%86%A0
- ↑ http://stats.grok.se/da/201012/Esperanto
- ↑ http://stats.grok.se/eo/201012/Esperanto
- ↑ Listo prizorgata de D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár kaj D-rino Julianna (Julinjo) Farkas, membroj de la "Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto"; statistiko sur p. 7
- ↑ Listo de Molnár/Farkas; statistiko sur p. 8
- ↑ edukado.net
- ↑ Nikola Rasic, La rondo familia, Pisa, 1994, p. 64-65
- ↑ Kalkulo el la tabelo sur p. 65
- ↑ Rasic, sama libro, p. 114. La sumo de 519 lingvokonoj (de 156 Esperanto-parolantoj) en la tabelo enhavas ankaŭ 156 lingvokonojn de Esperanto, kvankam tio ne aperas en la tabelo.
- ↑ Rasic, sama libro, p. 76; sumo de 86 % (franca), 76 % (angla), 52 % (germana), 21 % (aliaj lingvoj) kaj 100 % (Esperanto).
- ↑ Rasic, sama libro, p. 94; Rasic citas el enketo de Frank Stocker.
- ↑ Laŭ enketo en 2005 en Luksemburgio 90 % parolas la francan, 88 % la germanan kaj 60 % la anglan; do la sumo el nur tiuj lingvoj estas 2,4 fremdlingvoj. EU-Kommission, Die Europäer und ihre Sprachen, 2006, p. 14. Rigardita 2012-03-27
- ↑ 119 libroj de almenaŭ 49 paĝoj por 2005 en la uea-katalogo; 49 libretoj de maksimume 48 paĝoj ktp. (Atentu: la serĉmaŝino eraras pri "x+y paĝoj".)
- ↑ Libroeldonado 2001 - 2007, 1991 - 2000; la kolumno "sume aŭ averaĝe" en la tabelo 2001 - 2007 sumigas la eldonadon de 1991 - 2000. Krome la vorto libroj inkluzivas ankaŭ libretojn de malpli ol 49 paĝoj.
- ↑ Libroservo de UEA 1989 - 2000 (artikolo en Libera Folio)
- ↑ Kp. la grafikon pri la libroj ricevitaj de la Biblioteko Hodler inter 1887 kaj 1986. Tiu grafiko unuflanke ankaŭ inkluzivas broŝurojn de malpli ol 49 paĝoj kaj librojn pri Esperanto aŭ vortarojn; aliflanke ne enestas libroj, kiuj ne estis senditaj al la biblioteko.
- ↑ Lu Wunsch-Rolshoven. Bücher und Übersetzungen in Esperanto, Deutsch und Englisch. Esperanto aktuell 5/2005, p. 10
- ↑ Ekzemple en 2008 la tradukoj en la germanan venis je 66,9 % el la angla, je 11,5 % el la franca,; en 2010 estis 65 % el la angla; en 2011 estis 63,8 % el la angla; el la franca venis en 2011 10,5 %, el la japana (tria loko) 650 libroj, ĉ. 5,5 %; vd. la aktualajn nombrojn ĉe Börsenverein. La 9088 tradukoj en la francan (2009) venis je 62 % el la angla; ĉe romanoj la parto de la angla estis 77 %.
- ↑ 63,0 63,1 63,2 Index Translationum, tradukitaj libroj laŭ cellingvo
- ↑ Index Translationum, tradukitaj libroj laŭ devenlingvo
- ↑ Librolegado (enketo ĉe Libera Folio) kun grafikaĵo de eldonado 1991 - 2003 kaj de vendado 1989 - 2000
- ↑ Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, republikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook
- ↑ Laŭ la artikolo en la germana vikipedio
- ↑ statista.com
- ↑ [6]
- ↑ Vd. ĉe la hungara statistika oficejo
- ↑ Estis loko 18 en 2001 laŭ la nombro de parolantoj de la fremdlingvoj en Hungario; la ĉeĥa kaj la araba havis pli da parolantoj entute, sed malpli da fremdlingvaj parolantoj
- ↑ Laŭ la hungara statistika oficejo; "a nyelvet beszéli" - parolas la lingvon; "ebből: anyanyelvén kívül beszéli" - el tiuj: parolas ne kiel gepatran lingvon. Sur alia, ĉi-foje anglalingva paĝo de la hungara statistika oficejo troviĝas la nombro de 4565 Esperanto-parolantoj, malgranda diferenco de 10 homoj; tie oni distingas laŭ sekso kaj aĝo. Sur plia paĝo troviĝas ankaŭ informoj pri diversaj aliaj planlingvoj kiel Idiom Neutral kaj Ido (lingvo).
- ↑ Datumoj por 2011 (kaj iom por aliaj nombroj) el eszperanto.hu; por 1941 rekte el Hungara Statistika Oficejo. Propra sumigo de parolataj fremdlingvoj; propra kalkulo; kelkaj etaj lingvoj mankas. Lu Wunsch-Rolshoven
- ↑ Laŭ la hungara statistika oficejo; tie troviĝas detala listigo laŭ aĝo kaj sekso, en komparo kun la aliaj mondlingvoj angla, franca, germana, rusa kaj hispana.
- ↑ Vidu supre; el la diferenco inter 4575 parolantoj kaj 4407 nedenaskaj parolantoj.
- ↑ Litova Stelo 1/2004, p. 24; tie 858 personoj; 844 laŭ la oficiala rezulto sendita de la litova statistika oficejo, ne legebla rete. Laŭ la anglalingva demandilo (pdf) la demando 25 tekstas (post demando 24 pri la gepatra lingvo): "Kiujn aliajn lingvojn vi scias, do estas kapabla paroli kaj/aŭ skribi?" Ses lingvoj estas indikitaj, por aliaj kiel Esperanto oni devis enskribi la nomon.
- ↑ Statistika Oficejo de Novzelando, Statistics New Zealand
- ↑ Oficialaj tabeloj de la censo
- ↑ Сколько человек знает эсперанто в России
- ↑ Fontoj de la bazaj nombroj sur Nombro de Esperanto-parolantoj
- ↑ Kalkulado ĉe Nombro de Esperanto-parolantoj
- ↑ Kp. "Popolnombradoj donas indikon pri la kvanto de esperantistoj — Libera Folio"
- ↑ "Elsendoj de Radio Vatikana arkivitaj en la reto" (Libera Folio)
- ↑ "2003 - denove la jaro de Esperanto ĉe Pola Radio" (esperantoland.org)
- ↑ Renkontiĝoj en Germanio 1957 - 2006 (unu- kaj dusemajnaj)
- ↑ Tranoktado en Germanio (Statistika oficejo de Germanio)
- ↑ Laŭ informo de Szilvási László en la retlisto Landa Agado (15-a de Julio 2008)
- ↑ 88,0 88,1 William F. Mackey, Determining the Status and Function of Languages in Multinational Societies, p. 11, en: Ulrich Ammon (eld.), Status and function of languages and language varieties, p. 7 - 20. Legebla ĉe Google Books, kun grafiko pri jaroj kaj procentaĵoj. Kp. artikolon pri la studo: Tsunoda, Minoru (1983): Les langues internationales dans les publications scientifiques et technique. En: Sophia Linguistica 13, S. 144-155. La studon faris de 1980 ĝis 1983 Minoru Tsunoda sub la gvido de W. F. Mackey en la "International Centre for Research on Bilingualism" en Quebec.
- ↑ Edukado.net: Listo 2012; jaraj statistikoj ekzistas ekde 2009
- ↑ Listo "Triagradaj2013.01.doc" momente rete ne trovebla (2013-01-30)
- ↑ UEA; enketo de Germain Pirlot; la listo estas de tempo al tempo aktualigata.
- ↑ Laŭ ethnologue.com ĉ. 83 lingvoj havas pli ol 10 milionojn da parolantoj. Kp. la liston pri lingvoj de la mondo ĉe bertilow.com.
- ↑ Vikipediaj statistikoj
- ↑ Renato Corsetti, Instruado de Esperanto en Hungario
- ↑ Estis loko 22 en feb. 2010, 27 en feb 2012. Alia fonto kun informoj pri nombro de parolantoj kaj paĝovizitoj
- ↑ Laŭ la listo ĉe falsikon (aŭgusto 2009) estas loko 40 aŭ 42, sed necesas forpreni projektojn kiel commons, en.wiktionary, fr.wiktionary, en.wikibooks kaj en.wikiquote por alveni simile al loko 33 aŭ 35 (nov. 2008) inter la diverslingvaj vikipedioj. Estis loko 34 en feb. 2010.
- ↑ Statistiko de vikipedio
- ↑ Kp. la statistikon ĉe ethnologue.com, laŭ kiu inter ĉ. 6909 lingvoj en la mondo (se oni sumigas) 3108 lingvoj havas almenaŭ 10.000 denaskajn parolantojn, 5120 lingvoj havas almenaŭ 1000 denaskulojn; Esperanto supozeble estas inter tiuj du pozicioj.
- ↑ Vidu Libera Folio. La nuna papo Francisko dum pasko 2013 entute ne salutis la kredantojn en dekoj da lingvoj.
- ↑ Anonco de la aldono de Esperanto al 'Google Translate'; Esperanto estis la 64-a lingvo, kiu aldoniĝis
- ↑ La rilato inter parolantoj de Esperanto kaj de la angla estas plej favora ĉe la pli aĝaj personoj (ĝis 14 jaroj la rilato estas 1:2220, ĉe la homoj de 15 ĝis 39 jaroj estas 1:261, ĉe tiuj inter 40 kaj 59 jaroj 1:142). Tio unuavide ŝajnas indiki, ke la pozicio de Esperanto estas pli malbona ĉe la nuna junularo - sed fakte la nombroj de Esperanto-parolantoj en unu miliono da loĝantoj estas (negravaj) 25 (ĝis 14 jaroj), 745 (15-39 jaroj; ĉ. 30 en ĉiu jaro), 409 (40-59 jaroj; ĉ. 20 en ĉiu jaro), 331 (ekde 60 jaroj). Estas do tiel, ke tute ĝenerale la scio de fremdaj lingvoj estas pli granda ĉe pli junaj homoj - situacio klare videbla ĉe Esperanto, sed eĉ pli forta ĉe la angla. Fonto por la kalkuloj: Population by knowledge of languages en Hungario.
- ↑ Vikipediaj statistikoj 10 549 412 rigardoj hore por la angla, 9 949 por Esperanto (julio 2012)
- ↑ En Esperantujo inter 2004 kaj 2006 jare aperis ĉ. 120 libroj de almenaŭ 49 paĝoj (kaj ĉ. 30 ĝis 50 malpli ampleksaj libretoj; laŭ la serĉilo de la reta katalogo de UEA). En Usono aperis en 2006 ĉ. 291.922 novaj titoloj (laŭ la statistiko de la germana foiro "Frankfurter Buchmesse"; prenita el: R. R. Bowker, Buch und Buchhandel in Zahlen, 2007). En Britujo proksimume 160.000 titoloj (noveldonoj kaj reeldonoj) aperis en 2004 (vidu Frankfurter Buchmesse; fonto: The Publishers Association, London). Sume do ĉ. 450.000 titoloj. Necesus dedukti la ne-anglalingvajn librojn el Usono kaj Britio kaj aldoni la anglalingvajn librojn el aliaj landoj. La menciitaj korektoj verŝajne sume ne influas la statistikon esence, la rilato antaŭvideble restos en la regiono de 1:4000.
- ↑ En Britujo en 1876 vivis proksimume 34 milionoj da homoj (vd. ekzemple [7]; serĉu "1876"); en Usono estis ĉ. 63 milionoj en 1890 laŭ US Census Bureau (Excel-tabelo, 25 kB)
- ↑ [8]
- ↑ Statistika Oficejo de Hungario
Vidu ankaŭ
- Dana Esperanto-Asocio
- denaskaj Esperanto-parolantoj (denaskuloj)
- Esperanto-muzikalbumoj
- Esperanto-renkontiĝo
- Espéranto-France
- Internacia Infana Kongreseto
- Internacia Junulara Kongreso
- Novjara Renkontiĝo
- Pasporta Servo
- PSKK
- SAT-Kongreso
- Slovenia Esperanto-Ligo
- Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro
Eksteraj ligiloj
- Rašić Nikola: La Rondo Familia - sociologiaj esploroj en Esperantio kaj pri Esperantio, eldonitaj dum 1994 [9]