Stazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stazo estas teknika vorto pri medicino. Ĝi signifas la malakcelegon aŭ eĉ la halton de la cirkulado de fluo en organismo, plejofte homa.

Tiu vorto estas ofte uzata en sciencfikcio por nomi la artefaritan dormegon en kiun oni eniras okaze de interstelaj vojaĝoj en kosmoŝipo, kriogenika aŭ ne. Tiu dormado (simila al la vintrodormo) povas daŭri tiom longe kiel daŭras la vojaĝo kaj ĝenerale komputilo vekas la vojaĝantojn je la fino de la vojaĝo. Ĝi estas ankaŭ nomita hiperdormo.