Stefan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

STEFAN (Olenĉeviĉ S.) estis instruisto de naturscienco en la Rusia Imperio kaj poste en Sovetunio. Li naskiĝis en 1890, kaj estis funkciulo de SEU en urbo Ivanovo 1926-30 kaj poste en Aŝĥabad, Turkmena Soveta Socialisma Respubliko en Meza Azio. Spertulo pri instruado de Esperanto al infanoj kaj pri organizo de internacia lerneja korespondado. Tradukis la verkon „Ruĝa Talko“ de E Pestun (pri fondo de unua soveto en 1905), 1930. Pli frue, en 1920, ludis certan rolon en laboro de Moskva Domo de Esperanto.