Stefan Melak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Melak
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1946 (1946-08-13)
en Varsovio
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (63-jaraĝa)
en Smolensk
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Konfederacio de Sendependa Pollando vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefan MELAK, pseŭdonomoj Jan Ostrogski, Lida A., Wilno Z. (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1946 en Varsovio — mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – aganto por sendependeco en la Pola Popola Respubliko, prezidanto de la Komitato de Katin, ĵurnalisto.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Filo de Józef kaj Donata Mazińska. Studis jurosciencon en Varsovia Universitato. Partoprenis politikan krizon de marto 1968. En 1974 kun la fratoj Andrzej, Arkadiusz kaj Sławomir fondis Krąg Pamięci Narodowej (Rondo de Nacia Memoro). En 1979 kun inspiro de Stefan Melak kaj pastro Wacław Karłowicz fondiĝis Konspiracyjny Komitet Katyński (Konspira Komitato de Katin).

De 1979 estis membo de sendependeca politika partio KPN (Konfederacio de Sendependa Pollando). En la jaroj 1980-81 estis redaktano de ĝiaj periodaĵoj „Niepodległość“ (Sendependeco) kaj „Gazeta Polska” (Pola Gazeto).

Gvidis laŭtan konspiran akcion starigi la 31-an de julio 1981 en t.n. Dolinka Katyńska (Katina Valeto) en la Tombejo Powązki en Varsovio la unuan en Pollando „Monumenton al Katin", kiun faris el granito lia frato Arkadiusz Melak kaj kiu pezis kelke da tunoj. La monumento post kelkaj horoj estis forigita post interveno de soveta ambasadejo. La monumenton depostulis eĉ la unua Kunveno de Sendependa Aŭtonomia Sindikato “Solidareco” en Gdańsk Oliwa. Ĝi retroviĝis nur julie 1989. Denova starigo kaj malkovro de la monumento okazis la 8-an de septembro 1995.

Melak estis internigita de komunista registaro pro kontraŭkomunista agado kaj partopreno en kunvenoj de Solidareco. Post liberigo aktive partoprenis subteran movadon de Solidareco. Inter alie okupiĝis pri eldonado samizdata de libroj pri Katin. Estis eldonisto kaj konspira redaktoro de Wydawnictwo Polskie (Pola Eldonejo), en kiu dum la jaroj 1983-89 eldonis dekkelkajn librojn kun pluraj afiŝoj, flugfolioj kaj broŝuroj, ktp. Organizis ankaŭ presadon kaj distribuadon de pluraj titoloj de gazetaro de la subtera Solidareco. Plu partoprenis en la agado de KPN, i.a. dum la 2-a Kongreso la 22-an de decembro 1984.

De lia inspiro en 1991 en Miednoje kaj Ĥarkovo oni starigis krucojn memorigantaj polojn murditajn de NKVD en 1940.

En 2007 estis membro de Honora Komitato de Apogo al la partio Juro kaj Justeco. Estis estrarano de Stowarzyszenie Wolnego Słowa (Asocio de Libera Vorto) kaj aganto de Stowarzyszenie Olszynka Grochowska (Asocio Olszynka Grochowska).

Publikigis en "Pola Gazeto" kaj "Nasz Dziennik" (Nia Ĵurnalo).

Mortis en la katastrofo de la pola aviadilo TU-154M en Smolensk la 10-an de aprilo 2010.

La 24-an de aprilo estis enterigita en la smolenska segmento de la Armea Tombejo en Powązki.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La 11-an de novembro 2006 distingita de la prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta.

La 16-an de aprilo 2010 estis postmorte distingita per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Polonia Restituta.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Katyń : [Kozielsk - Starobielsk - Ostaszków], Warszawa : Archikonfraternia Literacka, 1989.

Krzyk o świcie. Katyń w poezji (Krio dum mateniĝo. Katin en poezio) (kunlaborantino Alicja Patey-Grabowska), Warszawa : "Królowa Apostołów", 1989

Powstanie Listopadowe - 170 rocznica (Novembra ribelo - 170 jardatreveno : Reĝa Kastelo, scienca sesio: materialoj redaktitaj kun Wacław Karłowicz, Warszawa : Krąg Pamięci Narodowej, 2000. ISBN 8370104120

Witaj Gaju Grochowa! : polskie Termopile : wybór poezji o powstaniu listopadowym (Saluton Bosko Groĥova! polaj Termopiloj, elekto de poezio pri la novembra ribelo, kune kun Gabriela Melak, Warszawa : Krąg Pamięci Narodowej, 2005. ISBN 83-01-06604-0

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Stefan Melak, [en:] Opozycja w PRL. Słownik biograficzny. 1956-89 (Opozicio en Pola Popola Respubliko. Biografia vortaro)., volumo 3, Ośrodek KARTA, Warszawa 2006, p. 182-184.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]