Stefan Nicolau Michalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefan Nicolau MICHALSKI (prononcu: miĥalski, en Brazilo, miŝalski) (1885-1957) estis poldevena el Krakovo, Pollando brazilano, kiu en 1890 j. akompanis sian familion por elmigrado al Brazilo, al la sudo de la lando – la urbo Porto Alegro. Ĵurnalisto, anarkiisto kaj esperantisto, li fondis la unuan Esperanto-societon en Porto Alegre en 1906 - pionire unu el la tri unuaj en la lando - kune kun aliaj homoj ligitaj al la anarkiisma movado tiuepoka.