Stefan Niedzielak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stefan Niedzielak (naskiĝis la 1-an de septembro 1914 en Podolszyce (nun kvartalo de Płock), murdita la 19/20-an de januaro 1989 en Varsovio) estis katolika pastro, prelato, militpastro de Pola Enlanda Armeo kaj de Libero kaj Sendependo, kunkreinto de Katina Familio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dummilite estis kunlaboranto de Registara Delegitaro por la Lando, danke al kio tre frue ekkonis raporton de komisiono de Ruĝa Kruco pri la Masakro de Katin.

Li partoprenis en la Ribelo de Varsovio. Estis kuriero kunportanta ĉifritajn komunikaĵojn de Varsovio al Krakovo por ĉefepiskopo Adam Stefan Sapieha. Somere 1944 transveturigis al Krakovo t.n. katinan deponaĵon, t.e. pruvojn pri soveta amasmurdo de polaj militkaptitoj post ilia eltombigo fare de germanoj.

En 1946 li revenis al Varsovio kaj eniris al organizo Wolność i Niezawisłość (Libero kaj Sendependo). Kaŝis sin por eviti arestojn. Li gvidis rekonstruon de la preĝejo je la nomo de Sankta Triunuo ĉe Foirplaco Solec kaj de la preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj ĉe placo Grzybowski.

En 1956 fariĝis paroĥestro de la paroĥejo je la nomo de Sankta Boromeuŝ en la Tombejo Powązki en Varsovio. Ĉi tie post 1977 komencis celebri mesojn por la Patrio.

En la 80-aj jaroj kune kun Wojciech Ziembiński komencis krei Sanktejon al Mortfalintoj kaj Murditoj Orienten. Fariĝis militpastro de Katinaj Familioj postulante malkaŝi la katinan murdon. Li apogis rehejmigintojn el Rusio kaj Kazaĥio. Aranĝis sendadon de libroj al poloj vivantaj en respublikoj de iama Sovetunio.

Li estis iniciatinto de starigo de la katina kruco en la Tombejo Powązki (la 31-an de julio 1981), kiun Sekureca Servo detruis jam dum la venonta nokto. Pro sia porsendependa agado estis senĉese turmentata kaj ĉikanata. Li ricevis leterojn kaj telefonojn kun minacoj. Sekureca Servo multfoje provis lin timigi, bati aŭ forkapti. Li pereis murdita (verŝajne pro karatea bato) de nekonataj kaŭzintoj en sia paroĥestra domo en Powązki nokte de la 19-a ĝis la 20-a de januaro 1989. En Fako de Jura Medicino ĉe Medicina Universitato en Varsovio oni konstatis serion da eksteraj vundetoj en la ĉirkaĵaĵoj de vizaĝo kaj kapo kaj rompon de la kola vertebraro. Malgraŭ tio tiutempa ministerio pri internaj aferoj ekskludis murdon. Kazon de la morto oni nuligis la 2-an de oktobro 1990 akceptante version pri mortiga falo el brakseĝo. Koncerne la mortigon oni suspektis Sekurecan Servon kaj Jan Olszewski en siaj laboroj sugestis partoprenon de KGB en la murdo.

Dum debatoj de la Ronda Tablo advokato Władysław Siła-Nowicki petis omaĝi murditajn sacerdotojn: Stefan Niedzielak kaj Stanisław Suchowolec per minuta silento. Pola Televido forigis tiun ĉi momenton el transmisio por la tuta Pollando.

El aktujo pri murdigo de Stefan Niedzielak en neklaraj cirkonstancoj pereis materialoj kolektitaj dum sekcado de la kadavro kaj spuroj konservitaj en la loko de la murdo.

Distingo[redakti | redakti fonton]

En 2008, pro eminentaj meritoj en la agado favore al demokratiaj ŝanĝiĝoj en Pollando, pro atingoj en profesia kaj socia laboro, estis postmorte distingita de prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando.