Stefan Welsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Welsch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (55-jaraĝa)
en Husum
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr
Stefan Welsch novembre 2008 dum koncerto de la klezmer-muzika ensemblo Colalaila

La violonĉelisto Stefan WELSCH (* 1969 en Husum) studis ĉe profesoro en la "altlernejo pri muziko kaj prezenta arto" Stutgarto kaj ĉe profesoro Gert von Bülow en la "altlernejo pri muziko kaj teatro" Rostock koncertadon per la instrumento violonĉelo, kaj kun premiiĝo finis sian ekzamenon.

Inter la jaroj 1997 kaj 2000 Stefan Welsch estis docento de la altlernejo pri muziko kaj teatro Rostock und asistanto de profesoro Gert von Bülow. Ekde 1999 li estas docento en la "akademio pri son-arto" Darmstadt, kaj ekde 2002 aldone docento de la junulara simfonia orkestro de Hesio. Dum 2005 aldoniĝis posteno kiel docenco en la landa muzika gimnazio Rejnlando-Palatinato en la urbo Montabaur.

Stefan Welsch koncertas en plej diversaj muzikistaj ensembloj. Inter tiuj grupoj estas interalie la Chagall-kvaropo, klasik-muzika kordinstrumenta kvaropo, kiu ekde la jaro 1994 koncertas en Germanio, Francio, Hispanio kaj Danio. Ekde la jaro 2004 li ankaŭ estas ano de la klezmer- kaj ĵaz-muzika ensemblo Colalaila de la israela klarnetistino Irith Gabriely, kun kiu li regule donas koncertojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]