Stefano (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano
Persona informo
Stephen of England
Naskiĝo ĉirkaŭ 1096
en Blois
Morto 25-an de oktobro 1154 (1154-10-25)
en Dovero
Mortis per malsano de gastrointesta sistemo vd
Tombo Faversham Abbey vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Dinastio Dinastio de Blois vd
Patro Stefano la 2-a vd
Patrino Adela of Normandy vd
Gefratoj Adela de Blois • Mathilde of Blois • Eleanor of Champagne • Agnès de Blois • Theobald II of Champagne • Henriko de Blois • William, Count of Sully • Odo de Blois vd
Edz(in)o Matilda de Bulonjo vd
Amkunulo Dameta de Normandie vd
Infanoj Eŭstako la 4-aMaria de BulonjoVilhelmo la 1-a • Gervase of Blois • William (?) • Sybilla (?) • Almaric (?) • Ralph (?) • Baldwin de Boulogne • Matilda de Blois vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Anglio
Dum 11351141
Antaŭulo Henriko la 1-a
Sekvanto Matilda
2-a periodo
Dum 11411154
Antaŭulo Matilda
Sekvanto Henriko la 2-a
Duko de Normandio
Dum 11351144
Antaŭulo Henriko la 1-a
Sekvanto Gotfredo Plantaĝeneto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝo Stefano de Anglio

Stefano (naskiĝis ĉirkaŭ 1096, mortis la 25-an de oktobro 1154) estis la lasta normanda reĝo de Anglio. Li estas ofte nomata Stefano de Blois.

Li naskiĝis en Blois kaj estis la filo de Stefano la 2-a, grafo de Blois kaj Adela, filino de Vilhelmo la 1-a kaj Matilda de Flandrio. En 1106 li estis sendata al la kortego de sia onklo Henriko la 1-a. Ĉirkaŭ 1115 li iĝis grafo de Mortain. Ĉirkaŭ 1125 li edziĝis al Matilda, la filino de la grafo de Boulogne, kiu baldaŭ heredis tiun graflandon. Ekde 1128 Stefano estis kunreganto de Boulogne kaj, per sia edzino, akiris la titolon grafo de Boulogne.

En 1135 mortis Henriko la 1-a. Antaŭ sia morto li devigis siajn nobelojn promesi ke ili subtenu lian filinon, imperiestrinon Matilda, kiel heredonto de la angla trono, sed Stefano asertis ke la mortonta reĝo ŝanĝis sian intencon kaj nomumis Stefanon sia heredonto. Stefano kroniĝis kaj gajnis la subtenon de la plejparto de la anglaj nobeloj kaj de la papo. Tamen en 1139 komenciĝis enlanda milito inter Stefano kaj la imperiestrino Matilda. Dum la Batalo de Lincoln (1141) Stefano estis kaptata kaj poste enkarceriĝis en Bristol. Tamen lia edzino, Matilda de Bulonjo, sukcese kunigis la subtenon de la londonanoj kaj de multaj nobeloj, kaj la imperiestrino devis fuĝi el Londono. La subtenantoj de Stefano kaptis ŝian duonfraton, Roberto, kaj devigis ŝin liberigi Stefanon kontraŭ la liberigo de Roberto. Tiel Stefano regajnis la tronon, sed la milito daŭris. En 1142 la imperiestrino estis sieĝata en Oksfordo sed eskapis, vestate en blankaj roboj, trans la neĝon.

En 1147 ŝia filo Henriko, ankoraŭ adoleska, kunigis armeon sed estis dufoje venkata. Sen mono por pagi siajn soldatojn, li petis la helpon de sia onklo Roberto, grafo de Gloucester, sed li forsendis Henrikon. Henriko sekrete komencis intertraktojn kun Stefano, kiu konsentis donis al li la necesan monon kondiĉe ke li forsendu sian armeon.

Fine en 1153, post la morto de Eŭstako, la filo de Stefano, estiĝis la Traktato de Wallingford, per kiu la longdaŭra kaj akra enlanda milito finiĝis kaj estis decidate ke Henriko heredos la anglan tronon. Stefano mortis ĉe Dover la sekvantan jaron, kaj entombiĝis en la Abatejo Faversham, kiun li kaj Matilda de Bulonjo fondis en 1148.

Krom Eŭstako, Stefano kaj Matilda de Bulonjo havis kvar infanojn:

Laŭ la Anglosaksa kroniko, dum la enlanda milito "homoj malkaŝe diris ke Kristo kaj liaj anĝeloj dormis".