Stefano Báthori (militestro)
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri militestro. Se vi serĉas informojn pri la samnoma landestro, vidu la paĝon Stefano Báthori. |
BÁTHORI Stefano, ecsedi [ba:tori] estis hungara militestro naskiĝinta 1430 kaj mortinta en 1493.
Kariero [redakti]
Báthori estis perfortema kaj potencsoifema magnato, sed elstara militestro. Li estis la venkinto de la batalo Kenyérmező (13-a de oktobro 1479). Li gvidis plurfoje militmarŝon kontraŭ Moldavio kaj Turkujo. Ekde 1479 ĝis 1493 li estis loktenanto (vojvodo) de Transilvanio. Post la morto de Matiaso la 1-a de Hungario (1490) li iĝis adepto de Vladislao la 2-a Jagello. Li konstruigis la monaĥinejon de Nyírbátor.
Fonto [redakti]
- Magyar Életrajzi Lexikon