Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno
Persona informo
Stephan Franz von Österreich
Naskiĝo 14-an de septembro 1817 (1817-09-14)
en Buda
Morto 19-an de februaro 1867 (1867-02-19) (49-jaraĝa)
en Menton
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Reĝa Palaco en Budapeŝto vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Subskribo Stefano Francisko Viktoro de Habsburgo-Loreno
Familio
Dinastio Habsburgo-Loreno vd
Patro Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno vd
Patrino Princess Hermine of Anhalt-Bernburg-Schaumburg-Hoym vd
Gefratoj Jozefo Karolo de Habsburgo-LorenoMaria Henrietta de Aŭstrio • Archduchess Elisabeth Franziska of Austria • Archduchess Hermine of Austria vd
Edz(in)o
Infanoj sen valoro vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Hungara palatino
Dum 1847-1848
Antaŭulo Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno
Sekvanto neniu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pentraĵo pri Stefan Franz Viktor Habsburg

Arkiduko Stefano Francisko Viktoro de Aŭstrio, germane Erzherzog Stefan Franz Viktor von Österreich (naskiĝis la 14-an de septembro 1817 en Buda; mortis la 19-an de februaro 1867 en Menton) estis hungara palatino, duko, aŭstra arkiduko, membro patrona de Hungara Scienca Akademio. La hungaroj nomis lin simple István nádor = "palatino Stefano". Li estis la lasta hungara palatino, kiu range egalas vicreĝo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Stefan Franz Viktor Habsburg estis edukita en tiu spirito, kiu saĝe serĉas kompromisojn en la politiko. Li estis la lasta palatino de Hungara reĝlando, kiun li plenumis inter 1847-1848. Li travivis la revoluciajn eventojn en 1848, li mem nomis la unuan hungaran sendependan kabineton. En septembro la hungara parlamento komisiis lin ĉefkomandanto kontraŭ Josip Jelačić, sed li sekrete foriris en Vienon. La hungaroj supozis, ke li rifuĝis, sed baldaŭ evidentiĝis, ke li nur plenumis ordonon de la reĝo. Stefan estis akuzita ĉefa ribelanto, tial li estis ekzilita. Li neniam rajtis reveni al Hungario, li faris homamikajn taskojn en hospitaloj, lernejoj. Post la morto naskiĝis diversaj famoj. En 1977 oni ekzamenis la kadavron. Laŭ tio estas konjektebla, ke li estis mortpafita.

Lia patro estis Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, la antaŭlasta hungara palatino.

Fontoj[redakti | redakti fonton]