Enciklopedio Kalblanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stefano Kalb)

Enciklopedio Kalblanda (redaktita de 1996 ĝis 2001) estis la unua reta enciklopedio en Esperanto. Ĝi estis fondita la 11-an de januaro 1996 de Stefano Kalb, kiu estis la redaktoro. La enciklopedio enhavis 139 internajn artikolojn kaj ligilojn al 85 aliaj temoj. La teksto estas sub GFDL, sed ne la bildoj.

En decembro de 2001, Kalb donis la 139 artikolojn al la Esperanta Vikipedio por provizi ĝian originalan stokon. Ekde tiam li kontribuis rekte al Vikipedio anstataŭ al Enciklopedio Kalblanda ĝis sia malaktiviĝo kiel vikipediisto en 2007.

Artikoloj devenintaj el la Enciklopedio Kalblanda[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.